Stansoldato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mezepokaj soldatetoj el plumbo.

Stansoldatoj estas miniaturaj figuroj de ludiloj kun formo de soldatoj, nome soldatludiloj kiuj estis tre popularaj kiel ludiloj kaj estas nuntempe popularaj en la etoso de kolektado. Ili povas esti aĉetitaj jam finigitaj aŭ en kruda stato farbota. Ili estas ĝenerale faritaj el alojo, stano, plumbo, aliaj metaloj aŭ plasto. Ofte tre prilaboritaj laŭskalaj modeloj de batalscenoj, konataj kiel dioramoj, estas kreataj por ties publika montrado. Stansoldatoj estis origine preskaŭ ĉiam du-dimensiaj figuroj. Ili estis la unuaj soldatludiloj kiuj estis amas-produktitaj, nome ebenuloj.[1] Kvankam tre superitaj en populareco el la fino de la 19a jarcento per tute rondecaj tri-dimensiaj plumbaj figuroj, tiuj ebenaj stansoldatoj plue estas produktitaj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Opie, James Toy Soldiers Phillips Collector Guide Dunestyle Publishing Ltd 1989