Las Peñas de Riglos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Las Peñas de Riglos
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 22...
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 272  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 21′ N, 0° 44′ U (mapo)42.348888888889-0.72666666666666Koordinatoj: 42° 21′ N, 0° 44′ U (mapo) [+]
Alto 678 m [+]
Areo 217,869901 km² (2 178 6.9 901 ha) [+]
Las Peñas de Riglos (Provinco Ŭesko)
Las Peñas de Riglos (Provinco Ŭesko)
DEC
Las Peñas de Riglos
Las Peñas de Riglos
Situo de Las Peñas de Riglos
Las Peñas de Riglos (Hispanio)
Las Peñas de Riglos (Hispanio)
DEC
Las Peñas de Riglos
Las Peñas de Riglos
Situo de Las Peñas de Riglos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Las Peñas de Riglos [+]
vdr

Las Peñas de Riglos [lasPEnjas deRIglos] (en aragona As Penyas de Riglos​) estas municipo de Hispanio, en la nordokcidenta pinto de la komarko Hoya de Huesca (kies ĉefurbo estas la provinca ĉefurbo mem nome Ŭesko) apartenanta al la okcidenta parto de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Riglos.
Fontano ĉe Rasal.
Salinas de Jaca.
San Martín de la Peña.
Preĝejo de Triste.
Rivero Asabón ĉe Villalangua.

Ĝia municipa teritorio estas en la nordokcidenta pinto de la komarko Hoya de Huesca. Ĝi estas norde de la teritorioj de Agüero, Murillo de Gállego kaj Loarre, kaj nordokcidente de Arguis. Ĝi estas norde de la depresio de Ebro kaj sur ambaŭ bordoj de la rivero Gállego. La municipo enhavas la loĝlokojn Centenero, Ena, La Peña Estación, Rasal, Riglos (kiel plej loĝata kaj municipa ĉefurbo), Salinas de Jaca, Santa María de la Peña, Triste, Villalangua kaj Yeste kaj la senhomejojn Carcavilla, kaj Garoneta Vieja. Parto de la municipa teritorio estas okupata de la Protektita Pejzaĝo de San Juan de la Peña y Monte Oroel.

La loĝloko Riglos mem (678 msm) estas je 45 km nordokcidente de Huesca; laŭ la ŝoseo Z-310 ĝi estas komunikata kun la A-132 kaj apuda Murillo de Gállego okcidente. Riglos estas tre fame rekonata kiel domaro ĉe imponaj vertikalaj montorokaĵoj, nomitaj Mallos de Riglos.

Historio[redakti | redakti fonton]

La araboj loĝis en la areo kaj ili lasis agrikulturan reton kaj ankaŭ loknomojn. La islama loĝantaro estis majoritate de muladioj —posteuloj de hispanromianoj kaj visigotoj— kaj de mozaraboj, kio estus klarigo de la kultivo de vitoj en islama epoko. Ekde la falo de la Kaliflando de Kordovo en 1010, la areo ekdependis de Zaragozo, Ilerdo aŭ Ŭesko, depende de la povo de la koncerna tajfo. Tiuepoke oni atingis favoran konsideron por la islamanoj kiuj restis, regotaj per sia propra juro. La forpelo de la moriskoj de 1610 rezultis en grava krizo en la loka ekonomio. Dum ĉirkaŭ ok jarcentoj la moriskoj estis grava parto de la loĝantaro, esenca ekonomie en agrikulturo kaj artmetioj.

La Enlanda Milito estis sangelverŝa en la areo pro la atakoj de la respublikaj fortoj kontraŭ la provinca ĉefurbo Huesca, kiu estis kontrolita de la insurekciuloj ekde la komenco de la milito. La municipo formiĝis en la 1960-aj jaroj kiel grupigo de malgrandaj municipoj por plibonigi administradon.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Las Peñas de Riglos: oni malaltiĝis el 700 loĝantoj en 1970-aj jaroj ĝis nunaj 260 loĝantoj (2022).

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (cerealoj, migdaloj) kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj, kortobirdoj kaj bovoj) al irigaciaj kultivoj, plus natura, kultura kaj rura turismo, ĉefe rilate al la kastelo.

Ĉefaj vidindaĵoj estas romanika preĝejeto de la 11-a jarcento, la paroĥa preĝejo, romanika ermitejo de San Juan Bautista en Rasal, interpretejo pri rabobirdoj kaj montaraj naturaj lokoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]