Canfranc

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por la stacidomo, vidu la paĝon Canfranc (stacidomo).
Canfranc
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 22880
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 596  (2023) [+]
Loĝdenso 8 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 43′ N, 0° 32′ U (mapo)42.716656-0.52519799999999Koordinatoj: 42° 43′ N, 0° 32′ U (mapo) [+]
Alto 1 040 m [+]
Areo 71,562035 km² ( 715 6.2 035 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Canfranc (Provinco Ŭesko)
Canfranc (Provinco Ŭesko)
DEC
Canfranc
Canfranc
Situo de Canfranc
Canfranc (Hispanio)
Canfranc (Hispanio)
DEC
Canfranc
Canfranc
Situo de Canfranc

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Canfranc [+]
vdr

Canfranc [kanFRANK] (aragone CanfránCanfranc) estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la nordorienta pinto de la komarko Jacetania (kies ĉefurbo estas Ĥako) apartenanta al la nordokcidenta pinto de la Provinco Huesko (regiono Aragono). En la loĝloko, krom la hispanan, oni parolas variaĵon de la aragona lingvo uzitan en la okcidentaj Pireneoj.

Canfranc estas malgranda vilaĝo grava en la pasinteco kiel komerca kaj financa kerno de la zono.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La montopasejo Somport.

Ĝia municipa teritorio estas en la nordorienta pinto de la komarko Jacetania. Ĝi estas norde de Villanúa kaj sude de Francio. Ĝi estas trapasata de la nacia ŝoseo N-330, kiu disiĝas al la franca limo tra la tunelo de Somport kaj al la montopasejo de Somport tra Canfranc (stacidomo). La municipo estas markata per la valo de la rivero Aragón (valo de Canfranc) kaj per la altaj montopintoj de Pireneoj. La plej altaj montoj estas Peña Collarada (2883 m), lime al Villanúa, Anayet (2555 m), lime al Sallent de Gállego, kaj Aneu (2364 m), kiel landlimo kun Francio. La montopasejo Somport (1631 m), estis historia natura pasejo al Francio. Norde de la teritorio estas la skiejoj de Candanchú kaj Astún, sed ili apartenas al la municipoj Aísa kaj Jaca respektive. La altitudo varias inter 2883 m (Peña Collarada) kaj 1000 m borde de la rivero Aragón.

La municipo posedas montaran klimaton, kun malaltaj temperaturoj sub 0 °C grandan parton de la jaro, kaj risko de frosto ĝis la plena printempo kiam normale restas neĝo. La jara averaĝa precipitaĵo estas de 1900 mm kaj la jara averaĝa temperaturo estas de 8,7 °C.

La loĝloko Canfranc mem (1040 msm, dum la stacidomo estas je 1190 msm) estas je 88 km norde de Huesca kun konekto kun Francio norde kaj kun Villanúa, Castiello de Jaca kaj Jaca sude. La loĝloko estas tipa domaro karaktera de montaro ĉe Pireneoj.

Nodokcidente: Aísa Norde: Jaca (eksklavo) kaj Francio Nordoriente: Sallent de Gállego
Okcidente: Borau (eksklavo) Oriente: Sallent de Gállego
Sudokcidente: Villanúa Sude: Villanúa Sudoriente: Sabiñánigo

Historio[redakti | redakti fonton]

Ponto de la Pilgrimantoj en Canfranc.
Preĝejo de la Asunción. Origina konstruo de la 12-a jarcento kaj turo de la 16-a jarcento.

Atestas prahistorian loĝadon megalita komplekso Rinconada de la Canal Roya, plus du aliaj dolmenoj. Canfranc estis grava en la pasinteco kiel komerca kaj financa kerno de la zono, ĉefe por agrikulturo, brutobredado kaj forstado krom por pilgrimantoj de la Jakoba Vojo (en 1095 estis gastejo). Plej verŝajne parto de la loĝantaro estis francoj, kio eble kondukis al la loknomo Canfranc (ĉu ĉe francoj?).

La reĝoj de Aragono donis al Canfranc gravajn privilegiojn (ĉefe liberigo de impostopagado) por ke la lokanoj (ekzemple en 1440) sekurigu la vojon al la landlimo. Historie, la internacia komunikado markis la historian evoluon de la valo: la montopasejo Somport estas la lima pasejo malpli kruta kaj pli aktiva en la centraj Pireneoj. El la malnova ĉevalpado, transformita en 1876 en ŝoseo, ĝis la konstruado de la internacia fervojo —inaŭgurita en 1928— kaj la pli ĵusa ŝosetunelo, la historio de la komunikado tra Somport estas tre ligita al la propra historio de Canfranc.

La iama loĝloko de Canfranc, spite la detruegajn incendiojn de 1617 kaj 1944, ankoraŭ konservas parton de sia iama monumenta heredo: la restaĵoj de la mezepoka kastelo, ampleksita en la 16-a jarcento, konserviĝas sur rokejo; la fasado de la Turo de Aznar Palacín de la 14-a jarcento; la preĝejo de la Asunción, kun kvar barokaj retabloj; kaj la monumenta komplekso de la Triunuo fondita en la 16-a jarcento fare de Blasco de Les. La strategia kaj milita gravo de la valo de Canfranc rezultis en la konstruado de diversaj fuortoj kaj militstacioj, inter kiuj elstaras la Fuorto de Coll de Ladrones (17a-19a jarcentoj) kaj la Torreta de los Fusileros (19a jarcento).

Meze de la 19a jarcento, la geografo kaj historiisto Pascual Madoz referencas, ke Canfranc havis 84 domojn en unu strato kaj unu placeto. Li indikis ankaŭ, ke oni kultivis ĉefe tritikon, avenon kaj iom da safrano, terpomojn kaj malmultan legomojn. Li mencias ankaŭ ĉasadon (ursoj kaj kapreoloj) kaj fiŝkaptadon de trutoj.[1]

Fasado de la Internacia Stacidomo.

La alveno de la fervojo revivigis la municipon, kaj aperis urba kerno en la loko Los Arañones, kie estas la Internacia Stacidomo. La verkoj de traborado de la tunelo daŭris kelkajn jarkvinojn; la konstruado de la fervojo ekis en 1882 kaj en 1908 oni malfermis la tunelon, sed la fervojo nur en 1928.​ Post la detrua incendio de aprilo 1944, oni translokigis la urbodomon kaj la ĉefurbecon de la municipo al nova urba kerno. Tiu incendio detruis la plej grandan parton de la tiamaj 130 domoj kaj plej granda parto el ili ne estis rekonstruitaj, spite nacian monkolekton. Prie oni denuncis neregulaĵojn kaj finfine oni rekuperis nur dek tri domojn.[2][3]

Canfranc konsistas el du loĝlokoj, nome la origina loĝloko, nome Canfranc aŭ Canfranc Pueblo kun 91 loĝantoj (4 km norde de Villanúa kaj je 16 km de Jaca), kaj Canfranc-Estación aŭ Arañones, je 4 km pli norde kun 521 loĝantoj. Entute estis 612 loĝantoj komence de 2022 (INE).

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj simile ĉe Canfranc: oni malaltiĝis el 1 698 loĝantoj en 1930 ĝis nur 500 loĝantoj en la 21-a jarcento, ĉefe ĉar ekde 1970 ĉesis la fervoja transporto en la franca parto. La stacidomo mem estis dulanda kun francaj kaj hispanaj oficejoj. Dum la Hispana Enlanda Milito la frankisma flanko murfermis la tunelon por eviti invadon, kaj en la Dua Mondmilito germanaj armeanoj okupis la francan parton de la stacio, kio rezultis en ŝtreĉiĝoj kun hispanoj. Fakte Canfranc tiam funkciis kiel loko taŭga por spionoj pro trafiko de volframo el Hispanio kaj de oro el Svisio al Hispanio. Post la 1970-aj jaroj la stacidomo ruiniĝis.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Interno de la stacidomo.

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj montaraj agrikulturo kaj brutobredado (ŝafoj, kaj ĉefe bovoj) al irigaciaj kultivoj, plus forstado, natura, sporta, kultura kaj rura turismo. Ĉefaj vidindaĵoj estas jenaj:

  • La stacidomo, nun funkcias kiel hotelo. Ekstere estas parko kun fervojaj elementoj.
  • La preĝejo de la Asunción de Nuestra Señora. Origina konstruo de la 12-a jarcento kun kvar barokaj retabloj kaj oklatera sonorilturo de la 16-a jarcento.
  • Ruinoj de la preĝejo de la Triunuo.
  • Moderna preĝejo de Nuestra Señora del Pilar, desegnita de Miguel Fisac en 1965.
  • Urba kerno de Canfranc-Pueblo, kun lernejo de 1928, rekonstruita en 1948, restaĵoj de kastelo kaj fasado de la Turo de Aznar Palacín.
  • Defendaj turoj rilataj al la landlimo.
  • En Canfranc-Estación estas la urbodomo kaj la Turisma Oficejo.

Estas eksterordinara montara faŭno en kiu menciendas cervoj, aproj, lutroj, pegoj, rabobirdoj, gipoj, ŝafgrifoj, kadavrogrifoj, urogaloj, ktp.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Madoz, Pascual (Madrid, 1846-1850). Diccionario geográfico-estadístico-histórico de España y sus posesiones de Ultramar. Establecimiento tipográfico de P. Madoz y L. Sagasti. Volumen V, pp. 451-452.
  2. Cuando se quemó Canfranc, yo tenía 19 años y me quedé con lo puesto
  3. «La incansable protesta de Alfredo Perales». El País. 3a de marto 1985. Konsultita la 23an de oktobro 2014.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]