Pyrénées-Atlantiques
Aspekto
(Alidirektita el Atlantikaj Pireneoj)

| Pyrénées-Atlantiques | |
|---|---|
| |
| departemento de Francio | |
| Administrado | |
| Lando | |
| Regiono | Nova Akvitanio |
| Numero | 64 |
| Prefektejo | Pau |
| Subprefektejoj | Bayonne Oloron-Sainte-Marie |
| Prezidanto de la departementa konsilio |
Jean-Jacques Lasserre |
| Prefekto | Pierre-André Durand |
| Statistikaĵoj | |
| Loĝantaro | 699 473 (2022) |
| Areo | 7 645 km² |
| Loĝdenso | 91 /km² |
| Subdividoj | |
| Arondismentoj | 3 |
| Kantonoj | 27 |
| Komunumaroj | 35 |
| Komunumoj | 547 |
Pyrénées-Atlantiques (jen france, prononco [piʁene atlɑ̃tik], eŭske Pirinio Atlantikoak, gaskone Pirenèus Atlantics) aŭ Atlantikaj Pireneoj estas unu el la departementoj de la franca regiono Nova Akvitanio. Ĝi etendiĝas sur 7 645 km2 ĉe la pirenea montoĉeno, kaj havas 664 057 loĝantojn[1]. La prefektejo (ĉefurbo) estas Paŭo, kie lokas grava kuŝejo de tergaso.
La departemento havas entute 547 komunumojn.
Pyrénées-Atlantiques havas landlimojn kun la departementoj Landes, Gers, Hautes-Pyrénées sed ankaŭ kun Hispanio. La departemento havas plie marbordon ĉe la Atlantika Oceano, funde de la Biskaja Golfo.
Arondismentoj
[redakti | redakti fonton]La departemento dividiĝas al tri arondismentoj:
- arondismento Bayonne / Baiona
- arondismento Oloron-Sainte-Marie / Oloroe-Donamaria
- arondismento Pau / Paue

Notoj kaj fontoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Insee. Chiffres clés : Département des Pyrénées-Atlantiques (64) (france). Alirita la 11-an de marto 2013.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Departementa konsilio de Pyrénées-Atlantiques Arkivigite je 1998-12-01 per la retarkivo Wayback Machine
- Prefektejo de Pyrénées-Atlantiques

