Sigüés

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sigüés
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 50682
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 70  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 38′ N, 1° 1′ U (mapo)42.630277777778-1.0125Koordinatoj: 42° 38′ N, 1° 1′ U (mapo) [+]
Alto 521 m [+]
Areo 101,76537 km² ( 101 76. 537 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Sigüés (Provinco Zaragozo)
Sigüés (Provinco Zaragozo)
DEC
Sigüés
Sigüés
Situo de Sigüés
Sigüés (Hispanio)
Sigüés (Hispanio)
DEC
Sigüés
Sigüés
Situo de Sigüés

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sigüés [+]
vdr

Sigüés [siGŬES] estas municipo de Hispanio, en la plej okcidenta parto de la komarko Jacetania (ĉefe de la Provinco Huesca) sed apartenanta al la plej norda parto de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono). La municipo enhavas ankaŭ la teritoriojn de iamaj Asso-Veral ekde 1845, Escó kaj Tiermas ekde 1970, kaj la nordan parton de la iama teritorio de Ruesta -kiun ĝi kunhavas kun Urriés. Ĝi estas unu de kvar zaragozaj municipoj, kun la najbaraj Salvatierra de Esca, Artieda kaj Mianos, kiuj estis parto de la komarko Prepirineo​ kaj post la nova komarkigo aprobita en 1996 estas parto de Jacetania.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Sankta Stefano.
Monumento al la balzistoj.

Ĝia municipa teritorio estas en la plej okcidenta parto de la komarko Jacetania, norde de la komarko Cinco Villas, sude de tiu de Salvatierra de Esca kaj okcidente de Canal de Berdún. La loĝloko mem (521 msm) estas komunikata laŭ la aŭtoŝoseo A-21 kiu komunikas inter Jaca oriente kaj Pamplona okcidente, dum la akvorezervejo Yesa estas tute apude sude kaj Salvatierra de Esca norde.

Granda parto de ĝiaj teroj estas inunditaj de la Akvorezervejo de Yesa. Oni inkludas ankaŭ la paŝtejojn Miramón kaj Rienda. La loĝloko estas borde de la rivero Esca kaj tial ĝi povus esti konsiderata kiel la unua loĝloko de la Valo Roncal, sed en la praktiko neniam okazas tio, ĉar la valo apartenas al la provinco Navaro. La teritorio estas sur malgranda kaj fruktodona ebenaĵo inter la Akvorezervejo de Yesa sude, la montaro Leyre (konata kiel Oil en Sigüés​)[1] kaj la montaro Orba norde kaj la montaro Nobla sude.

La loĝloko distas de Zaragozo ĉirkaŭ 165 km, de Jaca ĉirkaŭ 50 km kaj de Pamplona ĉirkaŭ 68 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

La pasinteco de la aktuala municipo Sigüés estas fakte la pasinteco de multaj el la loĝlokoj kiuj poste estis integrita en Sigüés: nome Sigüés mem, Escó, Tiermas, Aso-Veral, Miramón kaj Rienda. Laŭ la nomo Sios, ĝi estis menciita en 1016 en dokumento de la Monaĥejo de San Juan de la Peña.[2] Siaflanke, Aso-Veral jam estis citita en alia dokumento de 912.[3] Escó aperis citita por la unua fojo fine de 1047 en la dokumentaro de la Monaĥejo de Leyre. Rienda, kiu en 1219 ankoraŭ estis loĝloko, ŝajne senhomiĝis fine de la 13-a jarcento.[4]

Tra Sigüés pasis tri itineroj de la Jakoba Vojo: po uno ĉe ĉiu bordo de la rivero Aragón kaj tria kiu, ekde Francio, malsupreniris tra la valo Roncal. Pro tio ĝi havis hospitalon por pilgrimantoj. Tiukadre la urba kerno estas deklarita Interesa Komplekso de la Jakoba Vojo.[5][6]

Kiel natura elirejo de la Valo Roncal, ĝi estas trapasejo de la balzistoj kiuj cirkulis laŭ la rivero Esca kaj iliamemore estas monumento en la centro de la loĝloko.

Ĝi atingis maksimuman loĝantaron komence de la 20-a jarcento (713 loĝantoj en 1930). Poste la rura elmigrado malaltigis la loĝadon ĝis nunaj 73 loĝantoj (2022). Ĝi estas kun la najbara Mianos unu de la aragonaj municipoj kies loĝantaro dum la 20-a jarcento plej malpliiĝis, nome je pli ol 80%.[7]​ La demografia evoluo de Sigüés inter 1842 kaj 2016 estas jena:[8]

Loĝantara evoluo
1842187718871897190019101920193019401950196019701981199120012016
33864761861166262069671371261149938025419617693

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo kaj brutobredado al turismaj servoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Estas restaĵoj de iamaj muregoj, Palaco de la Senjoroj, iama Hospitalo de Sankta Ana (nune konata kiel Casa La Venta),[9] romanika preĝejo de Sankta Stefano de la 11-a jarcento, Turo de Pomar (konata ankaŭ kiel Casa Palacio) kaj la Ermitejo de Sankta Johano.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

En la loĝloko (ĉefe ĉe la maljunuloj) pluas la uzado de la aragona lingvo.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Belasco Ortega, 2016, p. 8
  2. Belasco Ortega, 2016, p. 15
  3. Belasco Ortega, 2016, p. 109
  4. Belasco Ortega, 2016, p. 85
  5. (BOA, 7a de oktobro 2002)
  6. Luque Herrán, 2009, p. 2
  7. Ona González, 2004, p. 276
  8. INE - Instituto Nacional de Estadística de España
  9. Luque Herrán, 2009, p. 3

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Ona González, José Luis; Sánchez Lanaspa, Sergio (2004). «Comarca de la Jacetania». Colección Territorio (Zaragoza: Gobierno de Aragón - Departamento de Presidencia y Relaciones Institucionales) (12). ISBN 84-96223-53-1. Arkivita el la originalo la 11an de Majo 2007. Konsultita la 17an de Aprilo 2019.
  • Luque Herrán, Belén (26a de oktobro 2009). Arquitectura Popular de la Comarca de la Jacetania: Sigüés. Arkivita el la originalo la 24an de Januaro 2014.
  • Ona González, José Luis (2010). Guía del Camino jacobeo en Aragón. Zaragoza: Gobierno de Aragón. Departamento de Educación, Cultura y Deporte. ISBN 978-84-8380-213-7.
  • Belasko Ortega, Mikel (2016). Ayuntamiento de Sigüés, eld. Toponimia de Sigüés. Estudio lingüístico y mapa toponímico de Sigüés. Pamplona: Labrit Multimedia. ISBN 978-84-608-7703-5.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]