Canal de Berdún

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Canal de Berdún
municipality of Aragon
Administrado
Poŝtkodo 22770
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 337  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 36′ N, 0° 51′ U (mapo)42.5984944-0.854081714584Koordinatoj: 42° 36′ N, 0° 51′ U (mapo) [+]
Alto 688 m [+]
Areo 133,274145 km² (1 332 7.4 145 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Canal de Berdún (Provinco Ŭesko)
Canal de Berdún (Provinco Ŭesko)
DEC
Canal de Berdún
Canal de Berdún
Situo de Canal de Berdún
Canal de Berdún (Hispanio)
Canal de Berdún (Hispanio)
DEC
Canal de Berdún
Canal de Berdún
Situo de Canal de Berdún

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Canal de Berdún [+]
vdr

Canal de Berdún [kaNAL deBerDUN] (en aragona A Canal de Berdún​) estas municipo de Hispanio kun ĉefurbo en Berdún​, en la sudokcidento de la komarko Jacetania (kies ĉefurbo estas Ĥako) apartenanta al la nordokcidenta pinto de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Berdún.

Ĝia municipa teritorio estas en la sudokcidento de la komarko Jacetania. Ĝi estas norde de Bailo kaj sude de Ansó; totale la municipa teritorio limas norde kun Fago kaj Ansó, oriente kun Puente la Reina de Jaca kaj Bailo, sude kun Longás, en la provinco Zaragoza, kaj okcidente kun Bagüés, Mianos, Sigüés kaj Salvatierra de Esca. La municipa teritorio estas inter la riveroj Aragón, Majones kaj Veral. Parto de la municipa teritorio estas okupita de la Natura Parko de Valles Occidentales kaj la Protektita Pejzaĝo de Fozes de Fago kaj Biniés. La municipo enhavas la loĝlokojn Berdún mem, Biniés, Majones, Martés, Villarreal de la Canal, kaj la senhomejon Huértalo.

La loĝloko Berdún mem (655 msm) estas je 83 km nordokcidente de Huesca ĉe la nacia ŝoseo N-240 inter la Akvorezervejo de Yesa okcidente kaj Puente la Reina de Jaca sudoriente.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kastelo de Biniés.

La etimologio de la loknomo, laŭ Manuel Benito Moliner, de la Instituto de Estudios Altoaragoneses, devenus de keltaj radikoj, nome "viri" (setlejo) kaj la sufikso -dunum, kun la signifo de fortikaĵo.[1]

Ekde la 11-a jarcento estis turo en Majones kiel defendejo el la apuda Regno Navaro.

En la 14-a jarcento oni konstruis la kastelon de Biniés, rilate al hegemonio de nobeloj en la loko.

En la 17-a jarcento okazis konfliktoj ĉar la senjoro de Biniés postulis paspagon.

Dum la Milito de hispana sukcedo komence de la 18-a jarcento Biniés partianis por la tendaro de Burbonoj minoritata en Aragono, pro kio oni detruis la senjorposedaĵojn.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Berdún: oni malaltiĝis el 1014 loĝantoj en 1930 ĝis nunaj 215 loĝantoj (2022).

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (cerealo, vitejoj, olivarboj kaj fruktarboj) kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj, kortobirdoj) al irigaciaj kultivoj, plus natura, kultura kaj rura turismo.

Ĉefaj vidindaĵoj estas preĝejo, ermitejo, kaj ekstere naturaj lokoj.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Benito Moliner, Manuel. «Pueblos del Alto Aragón: el origen de sus nombres». Instituto de Estudios Altoaragoneses - Diputación General de Aragón. Arkivita el originalo la 9an de novembro 2007. Konsultita la 27an de decembro 2007.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]