Bailo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bailo
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 22760
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 262  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 31′ N, 0° 49′ U (mapo)42.510833333333-0.81Koordinatoj: 42° 31′ N, 0° 49′ U (mapo) [+]
Alto 714 m [+]
Areo 164,427993 km² (1 644 2.7 993 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Bailo (Provinco Ŭesko)
Bailo (Provinco Ŭesko)
DEC
Bailo
Bailo
Situo de Bailo
Bailo (Hispanio)
Bailo (Hispanio)
DEC
Bailo
Bailo
Situo de Bailo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bailo [+]
vdr

Bailo [BAJlo] estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la sudo de la komarko Jacetania (kies ĉefurbo estas Ĥako) apartenanta al la nordokcidenta pinto de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Alastuey.

Ĝia municipa teritorio estas en la sudo de la komarko Jacetania. Ĝi estas sude de Canal de Berdún kaj de Puente la Reina de Jaca. La municipa teritorio estas inter la riveroj Aragón kaj Asabón; meze estas la montoj Cerro de las Colladas (1181 m) kaj Castiel Mayor (1111 m), trapasata per la montopasejo Santa Bárbara (858 m). Parto de la municipa teritorio estas okupita de la Protektita Pejzaĝo de San Juan de la Peña kaj Monte Oroel. La municipo enhavas la loĝlokojn Bailo mem, Alastuey, Arbués, Arrés, Larués kaj la senhomejon Paternoy.

La loĝloko Bailo mem (714 msm) estas je 70 km nordokcidente de Huesca ĉe la ŝoseo A-132 kiu kondukas norde al Puente la Reina de Jaca.

Historio[redakti | redakti fonton]

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Bailo: oni malaltiĝis el 866 loĝantoj en 1887 ĝis nunaj 273 loĝantoj (2022).

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (cerealo, vitejoj, olivarboj kaj fruktarboj) kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj, kortobirdoj) al irigaciaj kultivoj, plus natura, kultura kaj rura turismo.

Ĉefaj vidindaĵoj estas preĝejo, ermitejo, kaj ekstere naturaj lokoj.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]