Escó

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Escó
forlasita vilaĝo
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 42° 37′ N, 1° 3′ U (mapo)42.618777777778-1.0582777777778Koordinatoj: 42° 37′ N, 1° 3′ U (mapo) [+]
Alto 580 m [+]
Escó (Provinco Zaragozo)
Escó (Provinco Zaragozo)
DEC
Escó
Escó
Situo de Escó
Escó (Hispanio)
Escó (Hispanio)
DEC
Escó
Escó
Situo de Escó

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Escó [+]
vdr


Escó (aŭ Esco, kiel oni nomas ĝin en la aragona lingvo ĝiaj enloĝantoj) estas urbeto, kiu apartenas al municipo Sigüés de provinco Zaragozo, sed en la komarko Jacetania de la historia hispana regiono Aragono.

Loknomo[redakti | redakti fonton]

Ĝia nomo rilatas al la rivero Esca. Ĝi estas preskaŭ certe loknomo de origino kelta (kiel rivero Esk en Skotlando).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Escó situas apud la akvorezervujo Yesa, kiu digas la akvojn de la rivero Aragono, sur la suda deklivo de la "Sierra de Leyre" (montaro Leyre), kiu markas la limon de la provinco Zaragozo kun Navaro, kaj kiu formas parton de la unuaj promontoroj de Pireneoj, sur la deklivo de monteto kun klara kaj larĝa vido suden, kaj al la ebenaĵo nun okupata de la akvujo kaj al montaro "Nobla", kiu okupas la sudan bordon de la akvorezervujo, distinginte malproksime la montaron "La Sarda" kaj la montaro "Sankta Domingo".

Aŭtovojo etendiĝas laŭ la ebenaĵo, piede kaj nur je kelkaj metroj de la urbo, ligante la urbon Berdún kun Liédena, en Navaro.

Historio[redakti | redakti fonton]

Malgraŭ ĝia nuna stato de forlaso, la historio de ĉi tiu kaŝita loko estas tre interesa. En Escó kaj en ĝia ĉirkaŭaĵo estis homoj ekde la Bronzepoko, kaj restaĵoj de keltaj kaj romiaj tempoj estis trovitaj en la areo. En la unua jarmilo antaŭ Kristo, la "iakketanoi" (jaketanoj) eniris tien kaj restis kiel setlantoj en tiuj teroj. Komencante en la 6-a jarcento de nia erao, ekzistis ondo de belgaj keltoj, kiuj ekloĝis en la areo, la "suessetanoi" (suesetaoj). [1]

En la 1960-aj jaroj, la plej granda parto de ĝia teritorio estis eksproprietigita (kune kun tiuj de Ruesta kaj Tiermas) por la konstruado de la Yesa-rezervujo, kun kiu la urbo komencis sian malkreskon. Sed ĝi ne estas senhomigita, ankoraŭ loĝas en ĝi 3 najbaroj en unu el la bonkondiĉoj, kiuj ankoraŭ restas en la urbo.

Escó ankaŭ iĝis grava strategia enklavo kun kastelo dum la Mezepoko. Reĝo Pedro II de Aragono promesis la kastelon de Escó, kune kun aliaj fortikaĵoj, al Sancho VII el Fuerte de Navarra.

En la jaro 1414, Fernando la 1-a de Aragono definitive aligis la kastelon kaj lokon de Escó al la Krono de Aragono.

Madoz, aŭtoro de la "Geografia Statistika Historia Vortaro de Hispanio kaj ĝiaj transmaraj havaĵoj", vizitis Escó en la mezo de la 19-a jarcento.

En 1959 Escó havis proksimume 250 loĝantojn kaj estis la plej malgranda el la tri urboj, kiuj estis senhomigitaj, kiam la Yesa-rezervujo estis konstruita (la aliaj estas Tiermas kaj Ruesta). De tie la urbo komencis sian akcelitan malkreskon. [1] [2]

Ĝis la 1970-aj jaroj, homoj daŭre loĝis en Escó, sed poiome ĝiaj najbaroj foriris al la grandaj urboj serĉante pli bonan vivon. Kaj tiel postlasis ne nur popolo, sed ankaŭ vivmaniero, kulturo kaj valoraj tradicioj. [3]

De urbo de 250 loĝantoj en la kvindekaj jaroj, ĝis 4 loĝantoj hodiaŭ. Tio estas la realo de Escó, kies nunaj loĝantoj dediĉas sin al paŝtado de ŝafoj. [4]

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

  • Preĝejo "San Miguel Arcángel" (Sankta Miĥaelo Ĉefanĝelo): [5] [6]
Tiu ĉi paroĥa preĝejo de Escó, konstruita laŭ romanikstila stilo kaj dediĉita al Sankta Miĥaelo Ĉefanĝelo, havas latinkrucan planon kun ununura rektangula navo, kun du kunaj kapeloj, kiuj igas ĝin aspekti kiel latinkruca plano.
Ĝi konservas de sia romanika periodo la kapon de la templo, kiu poste estis tre modifita dum la 13-a kaj 14-a jarcentoj. Ankaŭ la kovrilo kaj parto de la flankaj muroj. Kiel la cetero de la urbo, ĝi estas forlasita kaj preskaŭ en ruinoj. Ĝia malgaja kaj griza interno estas vere tre kortuŝa. [7]
  • Ermitejo (rekonstruita) "Nuestra Señora de las Viñas" (Nia Sinjorino de la Vinberejoj): [8]
La eksproprietuloj kaj iliaj posteuloj kunvenas ĉiujare la 1-an de majo, por festi tagon de interfratiĝo en la urba ermitejo. [9]

Estas menciinde[redakti | redakti fonton]

Escó, Tiermas kaj Ruesta, tri forlasitaj urboj ĉirkaŭ Yesa, ne estis rektaj viktimoj de la konstruado de la rezervujo, sed ili suferis flankajn damaĝojn. Kaj estas, ke en la 60-aj jaroj de la pasinta jarcento, por efektivigi la akvujan projekton, estis necese eksproprigi multajn terenojn en la areo. Tiel, sen tero por ekspluati, multaj el la loĝantoj de tiuj urbetoj kiuj laboris en la kampoj poiome forlasis ilin por translokiĝi al aliaj municipoj aŭ al grandaj urboj. [10]

La "Asocio por la rekonstruo de Escó" laboras konscience, por ke la urbo estu denove loĝata. La posedanto de la urbeto estas "Hidrografia Konfederacio de la rivero Ebro", kiu rifuzis la petojn de reverso. Estas bedaŭrinde, ke ĉi tiu Historia-Arta Loko trairita de la "Jakoba Franca Vojo", ĝia detruo estas tiel progresinta, sen ke la administracio faru ion por ripari ĝin”. [1] [11] [12]

En la supra parto de la urbeto estas la ebleco supreniri al malgranda kaj simpla alta videjo, kiu proponas vidojn de bona parto de la akvorezervujo Yesa, la montaro Leyre kaj la ruinoj, de kio restas de Escó. [13]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 [1]
  2. [2]
  3. [3]
  4. [4]
  5. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2021-09-22. Alirita 2023-03-02.
  6. [5]
  7. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2021-09-22. Alirita 2023-03-02.
  8. [6]
  9. [7]
  10. [8]
  11. [9]
  12. [10]
  13. [11]
  14. [12]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Promenaj kaj biciklaj vojetoj ekde Escó. [13]
  • Escó: forgesita vilaĝo. [14]
  • Escó: urbeto kun estonto. (Jutuba video). [15]