Tortosa estas municipo de la provinco Taragono, Katalunio, Hispanio. Ĝi estas la ĉefurbo de la komarko "Baix Ebre", nome Malsupra Ebro. Ĝi estas episkopa sidejo kaj grava agrikultura, komerca, turisma kaj industria centro.
La kreskon de la urbo interrompis la Hispana Enlanda Milito, kiam la urbon praktike detruis la bombardado fare de la frankista tendaro (1937-1939). La rekonstruado iĝis longa kaj malfacila.