Jean-de-Dieu Soult

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jean-de-Dieu Soult
Persona informo
Naskiĝo 29-an de marto 1769 (1769-03-29)
en Saint-Amans-Soult
Morto 26-an de novembro 1851 (1851-11-26) (82-jaraĝa)
en Saint-Amans-Soult
Tombo Saint-Amans-Soult vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Partio senpartia vd
Familio
Dinastio Soult family vd
Patro Jean Soult vd
Patrino Brigitte de Grenier vd
Gefratoj Jean-François Soult • Pierre Benoît Soult vd
Edz(in)o Louise Berg vd
Infanoj Napoléon-Hector Soult de Dalmatie • Joséphine Louise Hortense Soult vd
Profesio
Okupo politikistomilitisto • artkolektanto vd
Aktiva dum 1785– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jean-de-Dieu SOULT [ʒɑ̃dədjø sult], alinome Marŝalo Soult (Saint-Amans-Soult Tarn, 9-a de marto de 1769 – samloke, 26-a de novembro de 1851), estis militisto kaj politikisto franca. Elstara militisto en la Napoleonaj Militoj, estris la francajn trupojn dum la Milito de Hispana Sendependigo.

Eniris en la armeo en 1786 kiam li estis 16jaraĝa, estis ascendita al rango de dua leŭtenanto en 1791 kaj al tiu de kapitano post du jaroj. Partoprenis en diversaj militagadoj dum la Nacia Konvencio, sed li elstaris ĉefe en la venko akirita en Fleurus, meze de 1794, pro kio li estis nomumita generalo. Li montris kapablon kiel milita strategisto en la kampanjoj de Svisio kaj Italio inter 1799 kaj 1800, en kiuj li estis sub la ordonoj de la generalo André Masséna. Napoleono donis al li la militan estrecon de Piemonto kaj poste estris la Konsulan Gvardion. Ascendis al rango de marŝalo en 1804, unu tagon antaŭ la proklamo de Napoleono kiel imperiestro.

En 1805 ege kontribuis al la venko napoleona en la Batalo de Austerlitz kie li konkeris la monteton Pratzen. Li estis ankaŭ en la milito kontraŭ Rusio kaj Prusio el 1806 al 1807. Li estis guberniestro de la malnova Prusio kaj ricevis la titolon de duko de Dalmatio.

Fine de 1807, li estis sendita al Hispanio, konkeris Burgoson kaj Korunjon (en la Batalo de Elviña) sed li estis venkita en la kampanjo de Portugalio fare de Wellington. Meze de 1809, la imperiestro nomumis lin komandanto generala de la francaj trupoj en Hispanio, kaj baldaŭ akiris decidigan venkon en la batalo de Ocaña. Dum 1810 li estis ĉefgeneralo de la armeo de Andaluzio. Komence de la venonta jaro invadis Ekstremaduron kaj okupis Badajoz, sed li estis venkita denove en La Albuera fare de la trupoj aliancitaj angla-hispanaj. Dum tiu periodo li estis responsa de la mortigo de la maljuna episkopo de Coria Juan Álvarez de Castro.

Dum tiu epoko li ankaŭ amasigis valoregan kolekton de hispanaj pentraĵoj, ŝtelitaj al ties legitimaj posedantoj dum la militaj kampanjoj, de aŭtoroj kiaj Murillo kaj Zurbarán, inter ili La Inmaculada «de Soult» (Muzeo Prado). Li vendis ĝin al muzeo Luvro, sed la pentraĵo revenis en Hispanio en 1941, danke al interkonsento inter la faŝismaj registaroj de Franco kaj Vichy.

En 1812 Soult havis gravajn kontraŭstaroj kontraŭ la reĝo Jozefo Bonaparte, pro kio Napoleono ŝanĝis lin al alia fronto, kaj dum kelkaj monatoj li luktis ĉe la areo de la Rejno. En 1813, kiam la imperia armeo ekdekadencis en Hispanio, li estis estro denove de la trupoj en Iberio, kaj malsukcesis en sia klopodo rekuperi la lokojn de Pamplono kaj Donostio. La venontan jaron li estis denove venkita de la fortoj de Wellington en Orthez kaj sukcesis reteni Tuluzon, kiam li baraktis por ke la brita armeo ne eniru en franca teritorio.

Dum la unua Resurtronigo, en kiu Ludoviko la 18-a okupis la unuan fojon la francan tronon (18141815), Soult estis nomumita ministro de milito. Tamen li akceptis esti Ĉefo de Stabo de Napoleono dum la tempo el la fuĝo de tiu de la insulo Elba ĝis ties definitiva malvenko en la Batalo de Waterloo en 1815. Pro tiu epizodo li estis ekzilita el Francio el 1816 al 1819, kiam li estis alvokita de Ludoviko la 18-a, kiu redonis al li la rangon de marŝalo la venontan jaron.

Li estis unu de la unuaj francaj militistoj kiuj apogis la reĝon Ludoviko Filipo la 1-a de Orleano. Li ekposteniĝis en diversaj politikaj postenoj dum tiu reĝado (ministro de milito de 1830 al 1834 kaj de 1840 al 1844), dum li okupis la ministrecon de Eksteraj Aferoj el 1839 al 1840.

Li retiriĝis el politiko en 1847, ĉirkaŭ siaj 80 jaroj, kaj mortiĝis en la kastelo de Soultberg, en 1851.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]