Milito de la Kvara Koalicio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Busto de Napoleono la 1-a, 1807–1809. Marmoro, el Kararo. Laŭ Antoine-Denis Chaudet. Muzeo Viktoria kaj Alberto, Londono.

La Kvara Koalicio kontraŭ la Franca Imperio de Napoleono Bonaparte estis venkita en milito kiu daŭris dum 1806–1807. La koalicianoj estis Prusio, Rusio, Saksio, Svedio, kaj Granda Britio. Kelkaj membroj de la koalicio estis estinta antaŭe luktanta kontraŭ Francio kiel parto de la Tria Koalicio, kaj ne estis intermeza periodo de ĝenerala paco. La 9an de Oktobro 1806, Prusio aliĝis al plinovigita koalicio, timante la leviĝon de la Franca povo post la malvenko de Aŭstrio kaj la establado de la Franc-sponsorita Rejna Federacio. Prusio kaj Rusio mobiliziĝis por la kampanjo, kaj la Prusiaj trupoj amasiĝis en Saksio.

Disvolviĝo[redakti | redakti fonton]

Post Austerlitz, Napoleono establis la Rejnan Federacion en 1806. Kolekto de Germanaj ŝtatoj intencis servi kiel kusena zono inter Francio kaj Centra Eŭropo, kaj tiele la kreo de tiu Konfederacio markis la finon de la Sankta Romia Imperio kaj grave alarmis la Prusianojn. La senhonta reorganizado de Germana teritorio fare de la Francoj riskis minaci la Prusian influon en la regiono, se ne elimini ĝin entute. Militofebro en Berlino rapide altiĝis tra la somero de 1806. Je insisto de sia kortego, speciale de sia edzino la reĝino Louise, Frederiko Vilhelmo la 3-a decidis defii la Francan dominadon de Centra Eŭropo irante al la milito.[1]

Napoleono revizias la Imperian Gvardion antaŭ la Batalo de Jena.

La komencaj militmanovroj ekis en Septembro 1806. En letero al la Marŝalo Soult detalante la planon por la kampanjo, Napoleono priskribis la esencajn trajtojn de la Napoleona militmaniero kaj enkondukis la frazon le bataillon-carré ("kvadrata bataliono").[2] En la sistemo de bataillon-carré, la diversaj korpusoj de la Grande Armée marŝus unuforme kune laŭ tre proksima subtena distanco.[2] Se ajna sola korpuso estis atakita, la aliaj povus rapide eniri en agado kaj veni helpo. Napoleono invadis Prusion kun 180,000 trupoj, rapide marŝante al la dekstra bordo de la rivero Saale. Kiel en antaŭaj kampanjoj, lia fundamenta celo estis detrui unu opozicianton antaŭ plifortigoj el alia pinto povu ekvilibrigi la militon. Post cii pri la lokoj kie estis la Prusia armeo, la Francoj revenis okcidenten kaj trapasis la Saale kun nerezistebla forto. Je la ĝemelaj bataloj de Jena kaj Auerstedt, luktitaj la 14an de Oktobro, la Francoj klare venkis super la Prusianoj kaj okazigis al ili enormajn perdojn. Kun kelkaj gravaj komandantoj mortintaj aŭ senkapabligitaj, la Prusia reĝo montriĝis nekapabla efektive komandi la armeon, kiu rapide komencis disintegriĝi. En laŭdita persekutado kiu markis la "pinton de la Napoleona militmaniero", laŭ la historiisto Richard Brooks,[3] la Francoj sukcesis kapti el la malamiko 140,000 soldatojn, ĉirkaŭ 2,000 kanonojn kaj centojn da municiaj vagonoj, ĉiuj en unusola monato. La historiisto David Chandler verkis pri la Prusiaj fortoj: "Neniam la spirit-forto de ajna armeo estis pli komplete detruita".[2] Spite ties enorman malvenkon, la Prusianoj malakceptis negoci kun la Francoj ĝis la Rusoj havus oportunon eniri en la lukto.

La Traktatoj de Tilsit: Napoleono kunside kun Aleksandro la 1-a de Rusio sur flosaĵo en la mezo de la rivero Neman.

Post sia venko, Napoleono trudis la unuajn elementojn de la Kontinenta Sistemo pere de la Berlina Dekreto publikigita en Novembro 1806. La Kontinenta Sistemo, kiu malpermesis al Eŭropaj nacioj komerci kun Britio, estis amplekse malatentita tra sia regoteritorio.[4][5] En la venontaj kelkaj monatoj, Napoleono marŝis kontraŭ la antaŭenirintaj Rusiaj armeoj tra Pollando kaj venis al la sangelverŝa sakostrato de la Batalo de Eylau en Februaro 1807.[6] Post periodo de ripozo kaj plifirmigo ambaŭflanke, la milito restartis en Junio pere de la komenca lukto ĉe Heilsberg kiu montriĝis nedecida. La 14an de Junio, tamen, Napoleono finfine atingis klaran venkon super la Rusoj en la Batalo de Friedland, forbalaante la majoritaton de la Rusia armeo en tre sangelverŝa batalo. La grado de tiu malvenko konvinkis la Rusojn fari pacon kun la Francoj. La 19an de Junio, la caro Aleksandro sendis senditon por klopodi batalpaŭzon kun Napoleono. Tiu lasta certigis al la sendito ke la rivero Vistulo reprezentis la naturajn limojn inter Franca kaj Rusia influoj en Eŭropo. Sur tiu bazo, la du imperiestroj komencis porpacajn negocadojn ĉe la urbo Tilsit post kunsidi sur simbola flosilo sur la rivero Niemen. La unua afero kiun Aleksandro diris al Napoleono estis probable bone kalkulita: "Mi hatas la Anglojn triom multe kiom vi".[7]

Aleksandro frontis premon el sia frato, la Duko Konstantin, kontraŭ fari pacon kun Napoleono. Pro la venko kiun li ĵus atingis, la Francia imperiestro proponis al la Rusoj relative malseverajn terminojn – postulante ke Rusio aliĝu al la Kontinenta Sistemo, retiru siajn fortojn el Valaĥio kaj Moldavio, kaj lasu la kontrolon super la Ioniaj insuloj al Francio.[8] Kontraste, Napoleono diktis tre akrajn pacterminojn por Prusio, spite la senĉesajn instigojn de la reĝino Luiza. Forbalaante duonon de la Prusiaj teritorioj el la mapo, Napoleono kreis novan regnon de 1,100 kvadrataj mejloj nome Vestfalio. Li poste nomumis sian junan fraton Jérôme kiel la nova monarko de tiu nova reĝlando. La humiliga traktado al Prusio en Tilsit okazigis profundan kaj amaran antagonismon kiu pli akriĝis dum progresis la Napoleona epoko. Plie, la intencoj de Aleksandro por amikeco kun Napoleono kondukis tiun lastan al serioza misĵuĝo pri la veraj intencoj de sia Rusia partnero, kiu malatentos nombrajn erojn de la traktato en la venontaj jaroj. Spite tiujn problemojn, la Traktatoj de Tilsit finfine permesis al Napoleono ripozon el milito kaj revenon al Francio, kie li ne estis dum ĉirkaŭ 300 tagoj.[9]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Michael V. Leggiere. (2015) Napoleon and Berlin: The Franco-Prussian War in North Germany, 1813, p. 9.
  2. 2,0 2,1 2,2 Chandler 1966, p. 467–68
  3. Brooks 2000, p. 110
  4. McLynn 1998, p. 497
  5. Jacques Godechot et al. Napoleonic Era in Europe (1971) pp 126–39
  6. McLynn 1998, p. 370
  7. August Fournier. (1911) Napoleon I.: A Biography, p. 459.
  8. Roberts 2014, pp. 458–59.
  9. Roberts 2014, pp. 459–61.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Chandler, David (2002). Napoleon. Leo Cooper. ISBN 0-85052-750-3.
  • Connelly, Owen (2006). Blundering to Glory: Napoleon's Military Campaigns. Rowman & Littlefield. ISBN 0-7425-5318-3.
  • Cronin, Vincent (1994). Napoleon. HarperCollins. ISBN 0-00-637521-9.
  • Dwyer, Philip (2008). Napoleon: The Path to Power. Yale University Press. ASIN B00280LN5G.
  • Lyons, Martyn (1994). Napoleon Bonaparte and the Legacy of the French Revolution. St. Martin's Press.
  • McLynn, Frank (1998). Napoleon. Pimlico. ISBN 0-7126-6247-2. ASIN 0712662472.
  • Roberts, Andrew (2014). Napoleon: A Life. Penguin Group. ISBN 978-0-670-02532-9.
  • Schom, Alan (1997). Napoleon Bonaparte. HarperCollins. ISBN 978-0-06-017214-5.
  • Sicker, Martin (2001). The Islamic World in Decline: From the Treaty of Karlowitz to the Disintegration of the Ottoman Empire. Greenwood. [1] Alirita la 19an de Aŭgusto 2017.