Batalo de Friedland

El Vikipedio, la libera enciklopedio
4a Husara Regimento ĉe la Batalo de Friedland. "Vive l'Empereur!" de Édouard Detaille, 1891.
Batalo de Friedland - 14a de Junio 1807.

La Batalo de Friedland (14a de Junio, 1807) estis grava fronto de la Napoleonaj Militoj luktita inter la armeoj de la Franca Imperio komandita de Napoleono Bonaparte kaj la armeoj de la Rusa Imperio estrita de la Grafo von Bennigsen. Napoleono kaj la Francoj atingis decidigan venkon kiu forpelis multon de la Rusa armeo, kiu retiriĝis ĥaose al la rivero Łyna fine de la luktado. La batalkampo situis en la teritorio de nuntempa Kaliningrada provinco, ĉe la urbo Pravdinsk, Rusio.

La kontraŭstaro ĉe Friedland estis strategia neceso post la Batalo de Eylau iom antaŭe en 1807 malsukcesis havigi decidan venkon al unu flanko. La batalo ekis kiam Bennigsen konstatis ŝajne izolitajn korpusojn de la Marŝalo Lannes ĉe la urbo Friedland. Bennigsen, kiu planis nur sekurigi sian marŝadon norden al Wehlau (nun Znamensk) kaj neniam intencis riski kontraŭstaron al la nombre superaj fortoj de Napoleono, pensis ke li havas bonan ŝancon detrui tiujn izolitajn Francajn unuojn kaj ordonis sian tutan armeon al la rivero Alle.[1] Lannes tenis sian terenon kontraŭ decidaj Rusaj atakoj ĝis Napoleono povis porti aldonajn fortojn al la batalkampo. Bennigsen povis esti alvokinta Rusiajn fortojn, nombre ĉirkaŭ 50,000-60,000 homojn, kaj retiriĝis laŭ la rivero antaŭ la alveno la la tuta armeo de Napoleono sed, iom malsana, decidis resti en Friedland kaj ne ordonis decidojn por protekti sian eksponitan kaj lacegan armeon.[1] Malfruvespere, la Francoj estis arigintaj forton de 80,000 trupoj sur la batalkampo. Fidante sur siaj superaj nombroj, Napoleono konkludis ke estis veninta la taŭga momento kaj ordonis amasan atakon kontraŭ la Rusia maldekstra flanko. La konstanta Franca atako pelis reen la Rusian armeon kaj premis ilin kontraŭ la rivero. Malkapabla rezisti la premon, la Rusoj rompiĝis kaj startis fuĝon tra la rivero Alle, kie nekonata nombro el ili mortiĝis pro drono.[2] La Rusia armeo suferis terurajn perdojn ĉe Friedland – perdante ĉirkaŭ 40% el siaj soldatoj en la batalkampo.[3]

La klara venko de Napoleono estis sufiĉa por konvinki la Rusian politikan establon ke la paco estis necesa. Friedland efektive metis finon al la Milito de la Kvara Koalicio, ĉar la imperiestro Aleksandro la 1-a kontraŭvole eniris en pacnegocado kun Napoleono. Tiuj disputoj finfinis en la Traktatoj de Tilsit, laŭ kiuj Rusio interkonsentis aliĝi al la Kontinenta Sistemo kontraŭ Granda Britio kaj laŭ kiuj Prusio perdis preskaŭ duonon el siaj teritorioj. La landoj perditaj de Prusio estis konvertitaj en la nova Reĝlando Vestfalio, kiu estis regata de la frato de Napoleono, nome Jérôme. Tilsit donis al Francio ankaŭ kontrolon de la Ioniaj insuloj, nome esenca kaj strategia enirpunkto de la Mediteranea Maro. Kelkaj historiistoj konsideras la politikajn decidojn de Tilsit kiel la pinto de la imperio de Napoleono ĉar ne estis plu alia kontinenta povo kiu defiu la Francan dominadon de Eŭropo.[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Gregory Fremont-Barnes (eldonisto). The Encyclopedia of the French Revolutionary and Napoleonic Wars. A Political, Social, and Military History. V. I. ABC CLIO. 2006. P. 388-389.
  2. Weigley R. F. The Age of Battles: The Quest for Decisive Warfare from Breitenfeld to Waterloo. Indiana University Press, 2004. P. 407
  3. Roberts, Andrews. Napoleon: A Life. Penguin Group, 2014, p. 455
  4. Chandler 1995, p. 585. Louis Antoine Fauvelet de Bourrienne, nome Franca diplomato kaj iama sekretario de Napoleono, verkis, "La intervjuo de Tilsit estas unu el la kulminaj punktoj de la moderna historio, kaj la akvoj de la rivero Niemen respegulis la imagon de Napoleono je la alto de lia gloro."