Batalo de Heilsberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Batalo de Heilsberg (Lidzbark Warmiński).

La Batalo de HeilsbergBatalo de Lidzbark Warmiński okazis la 10an de junio 1807, dum la Napoleonaj militoj.[1]

Kunteksto[redakti | redakti fonton]

La 24an de majo 1807, la Sieĝo de Danzig (Sieĝo de Dancigo/Gdansko) (1807) finis kiam la Prusia Generalo Friedrich Adolf, Grafo von Kalckreuth, kapitulacis al la Franca Marŝalo François Joseph Lefebvre. Kun Danzig (nuntempa Gdańsk) sekurigita, Napoleono Bonaparte estis tiam libera por turniĝi kontraŭ la armeo de Bennigsen. Tamen estis la rusoj kiuj frapis la unuaj kiam li ordonis siajn kolonojn konverĝi kontraŭ la eksponita 6a Korpuso de la Marŝalo Michel Ney la 2an de junio. Supernombrita per 63000 al 17000, Ney luktis per agado de ariergardo ĉe la Batalo de Guttstadt-Deppen la 5an kaj 6an de junio. Kvankam li perdis siajn havaĵojn, du kanonojn kaj 2042 homojn, Ney sukcesis fuĝi sudokcidenten tra la rivero Pasłęka kun la kerno de siaj soldatoj, lasante Bennigsen kaj liajn oficirojn gape pro la perdita oportuno.

Post du tagoj, Napoleono ordonis sian armeon de 190 000 homoj aliri kontraŭ 100 000 rusoj kaj 15000 prusianoj. Detektante la alproksimiĝan lavangon, Bennigsen ordonis al siaj trupoj retiriĝi al Lidzbark Warmiński (Heilsberg). La rusia armeo prenis fortajn defendajn poziciojn ĉirkaŭ la urbo, kiu staras ĉe la rivero Łyna. La Franca armeo, estrita de la Marŝaloj Murat kaj Lannes, atakis la 10an de Junio. Bennigsen repelis kelkajn atakojn, rezulte en tre grandaj perdoj de la francoj, sed devis retiriĝi al Friedland la venontan tagon. Kvar tagojn poste, la decidiga Batalo de Friedland okazis, markante la finon de la Milito de la Kvara Koalicio pere de la Traktatoj de Tilsit.

Nombroj[redakti | redakti fonton]

El la flanko de francoj, oni kalkulis 1398 mortintojn, 10059 vunditojn, kaj 864 kaptitojn.[2] El la flanko de rus-prusianoj, Clodfelter kalkulis 6000 mortintojn kaj vunditojn.[3] Digby Smith diris ke la Rus-Prusia forto perdis 2-300 mortintojn, kaj ĉirkaŭ 5-6000 vunditojn, kaj ili perdis su kanonojn.[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Theodore A. Dodge (2001). Napoleon: A History of the Art of War. Adamant Media. ISBN 1-4021-9517-6.
  2. Clodfelter M. Warfare and Armed Conflicts: A Statistical Reference to Casualty and Other Figures, 1500-2000. McFarland, 2002. P. 169
  3. Roberts A. Napoleon: A Life. Penguin Group. 2014. P. 450
  4. Digby Smith. The Napoleonic Wars Data Book. London: Greenhill, 1998. ISBN 978-1853672767, p. 248.