Milito de la Tria Koalicio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

La Milito de la Tria Koalicio estis militkonflikto en Eŭropo daŭra dum la jaroj 1803 al 1806. Dum la milito, Francio kaj ties satelitaj ŝtatoj sub Napoleono Bonaparte, venkis super alianco, nome Tria Koalicio, formita de Sankta Romia Imperio, Rusio, Britio kaj aliaj.

Disvolviĝo[redakti | redakti fonton]

Colored painting depicting Napoleon receiving the surrender of the Austrian generals, with the opposing armies and the city of Ulm in the background
Napoleono kaj la Grande Armée ricevas la kapitulacon de Aŭstra Generalo Mack post la Batalo de Ulm en Oktobro 1805. La definitiva finalo de la Kampanjo de Ulm levis la nombron de la kaptitaj aŭstraj soldatoj al 60 000. Kun la Aŭstria armeo detruita, Vieno falus al la Francoj en Novembro.

Granda Britio estis rompinta la Pacon de Amiens deklarante militon kontraŭ Francio en Majo 1803.[1] En Decembro 1804, Angla-Sveda interkonsento iĝis la unua paŝo al la kreado de la Tria Koalicio. Aprile 1805, ankaŭ Britio estis subskribinta aliancon kun Rusio.[2] Aŭstrio estis venkita de Francio dufoje en la ĵusa memoro kaj volis revenĝon, kaj tiele ĝi aliĝis al la koalicio kelkajn monatojn poste.[3]

Antaŭ la formado de la Tria Koalicio, Napoleono estis ariginta invadan forton, nome Armée d'Angleterre (Armeo de Anglio), en ses kampadejoj ĉe Boulogne en Norda Francio. Li intencis uzi tiun invadan forton por frapi en Anglion. Ili neniam invadis, sed la trupoj de Napoleono ricevis zorgan kaj valoran trejnadon por estontaj militoperacojn.[4] La homoj de Boulogne formis la kernon de tio kion Napoleono poste nomigis La Grande Armée. Je starto, tiu Franca armeo havis ĉirkaŭ 200 000 homojn organizitajn en sep korpusojn, kiuj estis grandaj kampunuoj kiuj havis po 36 al 40 kanonojn kaj estis kapablaj je sendependa agado ĝis aliaj korpusoj povu veni al savado.[5] Unusola korpuso taŭge situa en forta defenda posteno povu survivi almenaŭ unu tagon sen subteno, havigante al la Grande Armée enormajn strategiajn kaj taktikajn eblojn en ĉiu kampanjo. Pinte de tiuj fortoj, Napoleono kreis kavalerian rezervon de 22 000 organizitaj en du kirasistaj divizioj, kvar rajdaj divizioj de dragonoj, unu divizion de nerajdaj dragonoj, kaj unu de malpeza kavalerio, ĉiuj subtenitaj de 24 pecoj de artilerio.[6] Ĉirkaŭ 1805, la Grande Armée estis kreskinta ĝis forto de 350 000 homoj,[6] kiuj estis bone ekipitaj, bone trejinitaj, kaj estritaj de kompetentaj oficiroj.[7]

Napoleono sciis ke la Franca ŝiparo ne povas venki super la Royal Navy en rekta batalo, kaj tiele li planis malproksimigi tiun for el la Manika Markolo pere de distraj taktikoj.[8] La ĉefa strategia ideo konsistis el la eskapo de la Franca Mararmeo el la Britaj blokadoj de Toulon kaj Brest kaj minaco de atako al Karibio. Pro tiu atako, oni esperis, ke la Britoj malfortigu sian defendon de la Okcidentaj Proksimejoj (okcidente de la Brita Insularo) pere de la sendado de ŝipoj al Karibio, kio permesus al kombinita Franc-hispana ŝiparo ekkontroli la markolon sufiĉe dumlonge por ke la Francaj armeoj trapasu ĝin kaj invadu.[8] Tamen, la plano malmuntiĝis post la Britia venko de la Batalo de Kabo Finisterre en Julio de 1805. La Franca Admiralo Villeneuve tiam retiriĝis al Cádiz anstataŭ unuiĝi al la Franca ŝiparo ĉe Brest por atako en la Manika Markolo.[9]

Ĉirkaŭ Aŭgusto 1805, Napoleono estis konstatinta ke la strategia situacio estis ŝanĝita fundamente. Frontante eblan invadon fare de siaj kontinentaj malamikoj, li decidis frapi la unuan kaj turnis la direktojn de sia armeo el la Manika Markolo al la rivero Rejno. Lia baza celo estis detrui la izolitajn Aŭstriajn armeojn en Suda Germanio antaŭ la ebla alveno de ties Rusiaj aliancanoj. La 25an de Septembro, post granda sekreto kaj arda marŝado, 200 000 Francaj trupoj ektrapasis la Rejnon en fronto de 260 km.[10][11] Aŭstria komandanto Karl Mack estis arigante la plej grandan parton de la Aŭstria armeo ĉe la fortikaĵo de Ulm en Svabio. Napoleono sendis siajn fortojn sudorienten kaj la Grande Armée plenumis prilaboritan cirklan movadon kiu flankis la Aŭstriajn okupolokojn. La Ulma Manovro komplete surprizis la Generalon Mack, kiu malfrue komprenis ke lia armeo estis tranĉokaptita. Post kelkaj minoraj bataletoj kiuj rezultis en la Batalo de Ulm, Mack fine kapitulacis post esti konstatinta ke ne estis vojo por rompi la Francan ĉirkaŭon. Kontraŭ nur 2000 perdojn de Francoj, Napoleon estis sukcesinta kapti totalon de 60,000 Aŭstriaj soldatoj pere de la rapida marŝado de sia armeo.[12] La Ulma Kampanjo estas ĝenerale konsiderata kiel strategia majstroverko kaj estis influa en la disvolvigo de la Plano Schlieffen fine de la 19a jarcento.[13] Por la Francoj, tiu spektakla venko surtere estis tamen amarigita pro la klara venko kiun la Royal Navy akiris en la Batalo de Trafalgar la 21an de Oktobro. Post Trafalgar, Britio havis totalan dominadon de la maroj dum la daŭro de la Napoleonaj Militoj.

Napoleono ĉe la Batalo de Austerlitz, de François Gérard 1805. La Batalo de Austerlitz, konata ankaŭ kiel la Batalo de la Tri Imperiestroj, estis unu el multaj venkoj de Napoleono, kie la Franca Imperio venkis super la Tria Koalicio.

Post la Ulma Kampanjo, Francaj fortoj sukcesis kapti Vienon en Novembro. La falo de Vieno havigis al la Francoj grandan milit-akiron ĉar ili kaptis 100 000 pafilojn, 500 kanonojn, kaj netuŝitajn pontojn super la Danubo.[14] Je tiu kritika situacio, kaj la caro Aleksandro la 1-a kaj la Sankta Romia Imperiestro Francisko la 2-a decidis fronti Napoleonon batale, spite la kontraŭvolojn de kelkaj el ties subuloj. Napoleono sendis sian armeon norden persekute de Aliancanoj, sed poste li ordoni al siaj fortoj retiriĝi ĉar li sentis malfortecon. Nesperante allogi la Aliancanojn en batalon, Napoleono donis indikojn dum la tagoj antaŭ la engaĝiĝo ke la Franca armeo estas en bedaŭrinda stato, eĉ abandonante la dominajn Altaĵojn Pratzen ĉe la vilaĝo Austerlitz. Ĉe la Batalo de Austerlitz, en Moravio la 2an de Decembro, li deplojis la Francan armeon sub la Altaĵojn Pratzen kaj intence malfortigis sian dekstran flankon, kuraĝigante la Aliancanojn lanĉi fortan atakon tie espere ĉirkaŭi la tutan Francan linion. Perforta marŝado el Vieno fare de Marŝalo Davout kaj de lia 3a Korpuso plenigis la malplenon lasita de Napoleono ĝuste akurate. Dume, la forta Aliancana deplojado kontraŭ la Franca dekstro malfortigis ties centron de la Altaĵoj Pratzen, kiuj estis arde atakitaj de la 4a Korpuso de Marŝalo Soult. Kun la Aliancana centro detruita, la Francoj forbalais ambaŭ malamikajn flankojn kaj devigis la Aliancanoj fuĝi ĥaose, kaptante milojn da prizonuloj en la procezo. La batalo estis ofte vidita kiel taktika majstroverko pro la preskaŭ-perfekta plenumo de kalkulita sed danĝera plano — de sama gravo kiel ĉe Cannae, nome fama venkego de Hanibalo ĉirkaŭ 2,000 jarojn antaŭe.[15]

La Aliancana katastrojo ĉe Austerlitz signife frapis la fidon de la Imperiestro Francisko en la Briti-estrita militklopodo. Francio kaj Aŭstrio interkonsentis por tuja batalpaŭzo kaj la Traktato de Pressburg (Bratislavo) tuj sekvis poste la 26an de Decembro. Tiu traktato eligis Aŭstrion el la milito kaj el la Koalicio dum plifortigis la antaŭajn traktatojn de Campo Formio kaj de Lunéville inter ambaŭ potencoj. Tiu traktato konfirmis la Aŭstriajn perdojn de tero al Francio en Italio kaj en Bavario, kaj terojn en Germanio al la Germanaj aliancanoj de Napoleono. Ĝi inkludis ankaŭ reparacion de 40 milionoj de frankoj al la venkitaj Habsburgoj kaj permesis al la fuĝintaj Rusiaj trupoj liberan pasadon tra malamikaj teritorioj kaj reen al ties hejmolokoj. Napoleono diris, "La batalo de Austerlitz estas la plej fajna el ĉiuj kiujn mi luktis".[16] Frank McLynn sugestis ke Napoleono estis tiom sukcesa ĉe Austerlitz ke li perdis kontakton kun la realo, kaj ke tio kiu estis Francia eksterlanda politiko iĝis "persona Napoleona".[17] Vincent Cronin malkonsentas, asertante ke Napoleono ne estis tiom tro ambicia por si mem, "li enkorpigis la ambiciojn de tridek milionoj da Francoj".[18]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Paul W. Schroeder, The Transformation of European Politics 1763–1848 (1996) pp 231–86
  2. Chandler 1966, p. 328. Dume, Francaj teritoriaj rearanĝoj en Germanio okazis sen Rusia konsultado kaj la aneksado fare de Napoleono en la Pada valo pli kaj pli malfaciligis la rilatojn inter ambaŭ.
  3. Chandler 1966, p. 331
  4. Chandler 1966, p. 323
  5. Chandler 1966, p. 332
  6. 6,0 6,1 Chandler 1966, p. 333
  7. Michael J. Hughes, Forging Napoleon's Grande Armée: Motivation, Military Culture, and Masculinity in the French Army, 1800–1808 (NYU Press, 2012).
  8. 8,0 8,1 McLynn 1998, p. 321
  9. McLynn 1998, p. 332
  10. Richard Brooks (eldonisto), Atlas of World Military History. p. 108
  11. Andrew Uffindell, Great Generals of the Napoleonic Wars. p. 15
  12. Richard Brooks (eldonisto), Atlas of World Military History. p. 156.
  13. Richard Brooks (eldonisto), Atlas of World Military History. p. 156. "It is a historical cliché to compare the Schlieffen Plan with Hannibal's tactical envelopment at Cannae (216 BC); Schlieffen owed more to Napoleon's strategic maneuver on Ulm (1805)".
  14. David G. Chandler, The Campaigns of Napoleon. p. 407
  15. Adrian Gilbert. (2000) The Encyclopedia of Warfare: From Earliest Time to the Present Day. Taylor & Francis. ISBN 978-1-57958-216-6.
  16. Schom 1997, p.414
  17. McLynn 1998, p. 350
  18. Cronin 1994, p.344

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Chandler, David (2002). Napoleon. Leo Cooper. ISBN 0-85052-750-3.
  • Connelly, Owen (2006). Blundering to Glory: Napoleon's Military Campaigns. Rowman & Littlefield. ISBN 0-7425-5318-3.
  • Cronin, Vincent (1994). Napoleon. HarperCollins. ISBN 0-00-637521-9.
  • Dwyer, Philip (2008). Napoleon: The Path to Power. Yale University Press. ASIN B00280LN5G.
  • Lyons, Martyn (1994). Napoleon Bonaparte and the Legacy of the French Revolution. St. Martin's Press.
  • McLynn, Frank (1998). Napoleon. Pimlico. ISBN 0-7126-6247-2. ASIN 0712662472.
  • Roberts, Andrew (2014). Napoleon: A Life. Penguin Group. ISBN 978-0-670-02532-9.
  • Schom, Alan (1997). Napoleon Bonaparte. HarperCollins. ISBN 978-0-06-017214-5.