Ulma Kampanjo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Colored painting depicting Napoleon receiving the surrender of the Austrian generals, with the opposing armies and the city of Ulm in the background
Napoleono kaj la Grande Armée ricevas la kapitulacon de Aŭstra Generalo Mack post la Batalo de Ulm en Oktobro 1805. La definitiva finalo de la Kampanjo de Ulm levis la nombron de la kaptitaj aŭstraj soldatoj al 60 000. Kun la Aŭstria armeo detruita, Vieno falus al la Francoj en Novembro.

La Ulma Kampanjo estis serio de Francaj kaj Bavariaj militmanovroj kaj bataloj por flankokapti Aŭstria armeo en 1805 dum la Milito de la Tria Koalicio. Ĝi okazis en proksime kaj ene de la svabia (poste de Bavario) urbo Ulm. La Franca Grande Armée, estrita de Napoleono Bonaparte, enhavis 210,000 trupojn organizitajn en sep korpusoj, kaj esperis frapi la Aŭstrian armeo en la Danubo antaŭ la alveno de eblaj plifortigoj el Rusio. Pere de rapida marŝado, Napoleono estis grandan ĉirkaŭan manovron kiu kaptis Aŭstrian armeon de 23,000 estrita de la Generalo Mack la 20an de Oktobro ĉe Ulm, plialtigante la totalan nombron de Aŭstriaj militkaptitoj en la kampanjo al 60,000. Tiu kampanjo estis ĝenerale konsiderita kiel strategia majstroverko kaj estis influa por la disvolvigo de la Schlieffen Plano fine de la 19a jarcento.[1]

La venko ĉe Ulm ne fingis la militon, ĉar granda Rusia armeo estre de Kutuzov estis ankoraŭ ĉe Vieno. La Rusianopj retiriĝis nordorienten por atendi plifortigojn kaj por ligiĝi al la survivantaj Aŭstriaj unuoj. La Francoj sekvis antaŭen kaj kaptis Vienon la 12an de Novembro. La 2an de Decembro la grava Francia venko ĉe Austerlitz apartigis Aŭstrion el la milito. La rezulta Traktato de Bratislavo (1805) fine de Decembro kondukis la Trian Koalicion al fino kaj lasis la Napoleonan Francion kiel ĉefa potenco en Centra Eŭropo, konduke al la Milito de la Kvara Koalicio de Francio kontraŭ Prusio kaj Rusio la venontan jaron.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Richard Brooks (eldonisto), Atlas of World Military History. p. 156. It is a historical cliché to compare the Schlieffen Plan with Hannibal's tactical envelopment at Cannae (216 BC); Schlieffen owed more to Napoleon's strategic maneuver on Ulm (1805).

Literaturo[redakti | redakti fonton]