Brienne-le-Château

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vido de la urbodomo kaj antaŭe la statuo de Napoleono Bonaparte kiu infanĝe studis tie en militista lernejo.

Brienne-le-Château estas franca komunumo situa en la departemento Aube kaj la regiono Grand Est.

Brienne-le-Château troviĝas en la regiona natura parko de la Arbaro de Oriento, ĝuste norde de la lagoj. La rivero Aube markas la limon sud-orientan de la komunumo. La urbo estas dominata de monteto sur kiu estas konstruita la kastelo al kiu ĝi ŝuldas sian nomon.

La urbo havis 2 938 loĝantojn (en 2014).