Maria Luiza (Parmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Ne konfuzu kun: Maria Luiza de Parmo (1751-1819)
Maria Luiza de Aŭstrio
Dukino de Parmo Blason famille it Farnese01.svg
Imperiestrino Marie-Louise
Imperiestrino Marie-Louise, pentrita de François Gérard, 1810
Antaŭulo Ferdinando
Sekvanto Karlo la 2-a
Titoloj Arkidukino de Aŭstrio (denaska)
Princino de Hungario kaj Bohemio (denaska)
Imperiestrino de la Francoj (progeedza) (1810-1814)
Reĝino de Italio (progeedza) (1810-1814)
Dukino de Parmo (reganta)
Persona informo
Plena nomo Maria Ludovika Leopoldina Franciska Tereza Jozefa Lucia de Habsburgo-Loreno
Naskiĝo 12-an de decembro 1791 (1791-12-12)
en Vieno, Aŭstrio, Armoiries modernes Saint-Empire bicéphale.svg Sankta Romia Imperio
Morto 17-an de decembro 1847 (1847-12-17) (56-jara)
en Parmo, Blason famille it Farnese01.svg Duklando de Parmo kaj Piaĉenco
Mortokialo malsano [#]
Tombo Imperia kripto, Vieno [#]
Religio katolika eklezio [#]
Ŝtataneco Aŭstrio [#]
Familio
Dinastio Habsburgo-Loreno
Patro Francisko la 1-a de Aŭstrio
Patrino Maria Tereza de Napolo
Gefratoj Archduchess Marie Caroline of Austria • Maria Leopoldina de Aŭstrio • Archduchess Clementina of Austria • Archduchess Maria Anna of Austria • Archduke Franz Karl of Austria • Ferdinando la 1-a de Aŭstrio • Archduke Joseph Franz of Austria • Archduke Johann Nepomuk of Austria • Archduchess Caroline Ludovika of Austria • Archduchess Amalie Theresa of Austria • Archduchess Marie Caroline of Austria • Archduchess Ludovika Elisabeth of Austria [#]
Edzo

Napoleono la 1-a (1810-1821) • Adam Albert de Neipperg (1821-1829) • Charles-René de Bombelles (1834-1847)

Idoj Napoleono la 2-a Red crown.png
Albertina di Montenuovo
Guglielmo Alberto di Montenuovo
Matilde di Montenuovo
Gustavo di Montenuovo
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Maria Luiza de Aŭstrio, france Marie-Louise d'Autriche, plennome germane Maria Ludovica Leopoldina Franziska Therese Josepha Lucia von Habsburg-Lothringen, arkidukino de Aŭstrio, princino de Hungario kaj Bohemio (naskiĝis la  12-an de decembro 1791(nun 1791-12-12) en Vieno; mortis la 17-an de decembro 1847 en Parmo) estis (progeedza) imperiestrino de la Francoj de 1810 ĝis 1814, poste (reganta) dukino de Parmo kaj Piaĉenco ĝis 1847.

Pliaĝa filino de imperiestro Francisko la 1-a de Aŭstrio, ŝi estis edzinigita en 1810 al imperiestro de la Francoj kaj reĝo de Italio Napoleono la 1-a por sigeli la Traktaton de Schönbrunn (1809) inter Francio kaj Aŭstrio, post la malvenko de Aŭstrio en la batalo de Wagram en 1809.

Nevole irante al la imperia kortego de Tuileries, Marie-Louise baldaŭ komencis aprezi sian novan pozicion kvankam Francoj ne amis ŝin kaj ŝi ne sentis sin hejme en tiu lando, kiu dudek jarojn antaŭe, senkapigis alian aŭstran arkidukinon, nome ŝian praonklinon Marie-Antoinette.

Kiam Napoleono estis venkita de la Sesa Koalicio, Marie-Louise decidis ne sekvi lin en lia ekzilo al insulo Elbo, sed revenis kun sia filo Napoleono la 2-a al la kortego de Vieno. Post la Cent-Tagoj kaj la definitiva malvenko de Napoleono en Batalo de Waterloo, la imperiestrino, por pli bone defendi la aferojn de sia filo, decidis resti fidela al sia devena familio Habsburgo-Loreno. La Viena kongreso konsentis doni al ŝi, en 1815, la duklandon de Parmo, Piaĉenco kaj Guastalla. Ŝi estis nur 24-jaraĝa.

Severe kritikita de la Francoj pro tio ke ŝi forlasis Napoleonon dum la malvenko, Marie-Louise, kiu guberniis dum perturbita periodo, male sukcesis, per klara kaj socia politiko streĉe gvatata de Aŭstrio, esti amata de Parmanoj kiuj nomis ŝin "la bona dukino".