Batalo de Wagram

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Napoleono ĉe la Batalo de Wagram, pentrita de Horace Vernet.

La Batalo de Wagram (5a–6a de Julio 1809) estis milita kunfronto en la Napoleonaj Militoj kiu finis en decidiga venko de la Imperiestro Napoleono la 1-a de Francio kaj de alianca armeo kontraŭ la Aŭstria armeo estrita de la komando de la Arkiduko Karlo de Aŭstrio-Teschen. La batalo kondukis al la eko de la Kvina Koalicio, nome Aŭstria kaj Brit-estrita alianco kontraŭ Francio.

En 1809, la Franca milit-esto en Germanio malpliiĝis ĉar Napoleono transpasis nombron de soldatoj por lukti en la Duoninsula Milito. Kiel rezulto, la Aŭstria Imperio vidis ŝancon por rekuperi iome el sia iama influsfero kaj invadis la Reĝlandon Bavarion, nome Franca aliancano. Rekuperinta el sia dekomenca surprizo, Napoleono venkis super la Aŭstriaj fortoj kaj okupis Vienon komence de Majo 1809. Spite la serion de akraj malvenkoj kaj la perdojn de la imperia ĉefurbo, la Arkiduko Karlo savis armeon, kun kiu li retiriĝis norde de la Danubo. Tio permesis al la Aŭstrianoj pluigi la militon sed, ĉirkaŭ la fino de Majo, Napoleono pluigis sian ofensivon, kaj suferis malvenkon ĉe la Batalo de Aspern-Essling.

Napoleono dediĉis ses semajnojn por prepari sian venontan ofensivon, por kiu li amasigis armeon de 165,000 homoj Franca, Germana kaj Itala en la najbaraĵo de Vieno. La Batalo de Wagram ekis post Napoleono trapasis la Danubon kun la kerno de tiuj fortoj dum la nokto de la 4a de Julio kaj atakis la 145,000-homan fortan Aŭstrian armeon. Trapasinta sukcese la riveron, Napoleono klopodis fruan ekrompon kaj lanĉis serion de vesperaj atakoj kontraŭ la Aŭstria armeo. La Aŭstrianoj estis iom etende en ampleksa duoncirklo, sed tenis nature fortan situacion. Post la atakantoj ĝuis iome da komenca sukceso, la defendantoj reakiris hegemonion kaj la atakoj malsukcesis. Kuraĝigita pro sia sukceso, la venontan tagon mateniĝe la Arkiduko Karlo lanĉis serion de atakoj laŭlonge de la tuta batallinio, cele meti la malamikan armeon en pinĉila ĉirkaŭo. La ofensivo malsukcesis kontraŭ la Franca dekstra flanko sed preskaŭ rompis la maldekstran flankon de Napoleono. Tamen, la Imperiestro kontraŭatakis per lanĉo de kavaleria ŝarĝo, kiu portempe haltigis la Aŭstrian antaŭeniron. Li poste redeplojis la 4an Korpuson por stabiligi sian maldekstran flankon, dum atako per granda artilerio, kiu frapis la Aŭstriajn dekstron kaj centron. La tajdo de la batalo ŝnaĝis kaj la Imperiestro lanĉis ofensivon laŭlonge de la tuta linio, dum la Maréchal Louis-Nicolas Davout estris ofensivon, kiu ŝanĝis la Aŭstrian maldekstron, kaj faris la pozicion de Karlo nedefendebla. Ĉirkaŭ tagmezo de la 6a de Julio, Karlo akceptis la malvenkon kaj kondukis retiriĝon, frustraciante la malamikajn klopodojn por persekutado. Post la batalo, Karlo restis komande de kohera forto kaj decidis retiriĝi al Bohemio. Tamen, la Grande Armée finfine venkis kaj atingis la venkon ĉe la Batalo de Znaim. Kun la batalo ankoraŭ plua, Karlo decidis peti batalpaŭzon, kio efektive finigis la militon.

La dutaga batalo de Wagram estis partikulare sangelverŝa, ĉefe pro la etenda uzado de artilerio sur ebena batalkampo kie batalis ĉirkaŭ 300,000 homoj. Kvankam Napoleono estis la klara venkinto, li malsukcesis sekurigi kompletan venkon kaj la Aŭstriaj perdoj estis nur iom pli grandaj ol tiuj de la Francoj kaj aliancanoj. Tamen, la malvenko estis sufiĉe grava por disrompigi la spirit-forton de la Aŭstrianoj, kiuj ne povis plu trovi la volon por pluigi la lukton. La rezulta Traktato de Schönbrunn markis la perdon de unu sesono el la loĝantoj de la Aŭstria Imperio, kune kun iom da teritorioj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]