Marie-Antoinette

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Marie-Antoinette
Reĝino de Francio kaj Navaro
Marie-Antoinette, 1775 - Musée Antoine Lécuyer.jpg
Tempo de regado 10-a de majo 177410-a de aŭgusto 1792
Plena nomo Maria Antonia Josepha Johanna von Habsburg-Lothringen
Titoloj Arkidukino de Aŭstrio
Naskiĝo 2-a de novembro 1755
en palaco Hofburg, Vieno, Aŭstrio
Morto 16-a de oktobro 1793
en Parizo, Francio
Sepultita baziliko Saint-Denis, Parizo
Reganto Ludoviko la 16-a
Edzoj Ludoviko la 16-a
Idoj Marie-Thérèse-Charlotte de Francio
Louis-Joseph-Xavier-François, Dauphin de Francio
Louis-Charles de Francio (Ludoviko la 17-a)
Sophie- Hélène-Béatrix de Francio
Dinastio Habsburgo-Loreno
Patro Francisko la 1-a Stefano
Patrino Maria Teresia de Aŭstrio
v  d  r
Information icon.svg

Marie Antoinette Jozefino Johanino de Habsburgo-Loreno (Vieno, 2-a de novembro 1755Parizo, 16-a de oktobro 1793), pli konata laŭ la nomo de Marie-Antoinette, Marie AntoinetteMarie-Antoinette de Aŭstrio, estis reĝa princino de Hungario kaj de Bohemio, ĉefdukino de Aŭstrio kaj reĝino de Francio (17741793) pro edziniĝo kun Ludoviko la 16-a.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Filino de la imperiestro de la Sankta Romia Imperio Francisko la 1-a, granda duko de Toskanio kaj de lia edzino Maria Teresia, ĉefdukino de Aŭstrio, princino de Hungario kaj reĝino de Bohemio, naskiĝis la 2-an de novembro 1755, unu tagon post la Lisbona tertremo, kiu okazis en lando regata de ŝiaj baptogepatroj. Ŝi estis la dekkvina kaj antaŭlasta filino de la imperiaj geedzoj. Pri ŝi zorgis guvernistinoj de la reĝa familio (madamo de Brandeiss kaj la rigora madamo de Lerchenfeld), sub la strikta superrigardo de la imperiestrino, kiu havis nur bazajn ideojn pri la edukado de gefiloj: higieno, rigoro kaj plifortigo de la korpo. Marie-Antoinette pasis sian infanaĝon en Vieno, en la palacoj Hofburg kaj Schönbrunn.

La imperiestrino klopodis edzinigi sian filinon al la plej aĝa el la nepoj de Ludoviko la 15-a de Francio, kiu estis pli malpli samaĝa kiel ŝi. Samtempe Maria Teresia planis ideon edzinigi alian el siaj filinoj, Izabela, kun la maljuna reĝo Ludoviko la 15-a. Temas pri sigelado de alianco inter Francio kaj Aŭstrio naskita de la fama «falo de aliancoj» en 1756 post la traktato de Versailles, por senefikigi la ascendon de Prusio kaj la plihegemoniiĝon de Britio.

Kiam Marie Antoinette estis 13-jaraĝa, la imperiestrino, maljuna damo kaj vidvino, interesiĝis plie pri ŝia edukado por la ŝia estonta edziniĝo. La ĉefdukino lernis ludi klavicenon de Gluck kaj francajn dancojn de Jean-Georges Noverre. Kiam la patrino elektis krome du aktorojn por instrui al ŝi prononcon kaj kantadon, la franca ambasadoro protestis oficiale (aktoroj tiam estis ne tre decaj personoj). Sekve Maria Teresia petis al li nomumon de guvernisto akceptota de la franca krono. Estis elektita la abato de Vermond, admiranto de klerismo kaj ŝatanto de belartoj, kiu sendita al la imperia kortego devis plenumigi la mankojn en la edukado de la juna ĉefdukino kaj ekprepari ŝin por ŝia onta posteno.

La 13-an de junio 1769 la markizo de Durfort, ambasadoro de Francio en Vieno, realigis la oficialan manpeton de la Dauphin. Maria Teresia akceptis tuj. En Francio la lojala partio, malamike pro la falo de la aliancoj kaŭzita de Étienne François Choiseul, duko de Choiseul, favore de la ĉiama malamiko, nomigis la estontan daŭfeninon "la Aŭstria".

Daŭfenino[redakti | redakti fonton]

1770-1774
Subskribo de Marie Antoinette

La 17-an de aprilo 1770, Marie Antoinette rezignis, oficiale, siajn rajtojn pri la ĉefduka aŭstria trono kaj, la 16-an de majo, edziniĝis al la daŭfeno en la Kastelo de Versailles. Samtage okazis etiketa skandalo: la princinoj de Loreno, kiel parencoj de la nova daŭfenino, dancis antaŭ la dukinoj, grandaj damoj de la nobelaro, kiuj jam babilaĉis kontraŭ "la Aŭstria". Festoj, baloj kaj teatro-aranĝoj efektiviĝis pro la nupto. Kiel finala festo estis servonta granda popolfesto sur la Place Louis Quinze (hodiaŭ Place de la Concorde) kun vino, viando, muziko kaj piroteknikaĵo. Sed dum la fuŝe organizita festo homamasa paniko estiĝis kaj 132 personoj mortis. La mortintoj estis enterigitaj en la tombejo Sainte-Madeleine, kie post 23 jaroj la kadavro de la mortigita reĝino estis metita.

Juna, bela, inteligenta, heredanto de la familio de Habsburgo kaj kun impresa genealogia arbo, ŝi vekis la jaluzon de la eta mondo de la versajla nobelaro. Sed la juna daŭfenino timis alkutimiĝi al sia nova vivo. Ŝia spirito malakceptis la komplekson kaj la ruzon de la "olda kortego" kaj la trolibereco de la reĝo Ludoviko la 15-a kaj de lia amantino Madame du Barry. Ŝia edzo evitis ŝin, (la geedziĝo plenumiĝis nur en julio 1773), ŝi klopodis alkutimiĝi al etiketo kaj al la franca ceremoniaro kaj malŝatis havi sian propran kortegon.

Aliflanke, Marie Antoinette estis konsilita, per kompleksa korespondado kun sia patrino kaj kun Florimond de Mercy-Argenteau, grafo de Mercy-Argenteau, ambasadoro de Aŭstrio en Parizo, la ununura persono al kiu ŝi povis sin turni, ĉar Choiseul mortis kelkajn monatojn post ŝia geedziĝo, viktimo de konspiro provokita de Madame du Barry, la ĉiopova amantino de Ludoviko la 15-a. Tiu fama sekreta korespondado de Mercy-Argenteau estas eksterordinara informofonto pri ĉiaj detaloj de la vivo de Marie Antoinette post ŝia geedziĝo en 1770 ĝis la forpaso de Maria Teresia en 1780 kaj pri ŝia intimeco kaj pri kiel Marie Antoinette, nesperta kaj sen politika kulturo, estis manipulita de sia aŭstria familio al kiu ŝi estis ĉiam tre ligita.

Reĝino de Francio[redakti | redakti fonton]

Marie Antoinette portretita de Vigée Lebrun.

La 10-an de majo 1774, Ludoviko la 16-a kaj Marie Antoinette iĝis gereĝoj de Francio kaj de Navaro, sed ilia konduto ne multe ŝanĝiĝis. Ekde la somero de 1777 ekkonatiĝis la unuaj malamikaj kantoj. Marie Antoinette ĉirkaŭiĝis de eta kortego de favorituloj (Maria Ludovikino de Sabojo-Karignan, princino de Lamballe, Pierre Victor de Besenval de Brünstatt, barono de Besenval, la duko de Coigny, Yolande de Polastron, grafino de Polignac) vekante la envion de aliaj korteganoj, multobligis sian vestaron kaj la festaron, organizis kartoludojn dum kiuj oni faris grandajn vetojn.

Ŝia vivo ĉe la kortego[redakti | redakti fonton]

Marie Antoinette kun siaj gefiloj.

Marie Antoinette klopodis influi la politikon de la reĝo nomumante kaj elpostenigante ministrojn kaprice aŭ laŭ interesitaj konsiloj de siaj geamikoj. Tiel, pro obstino, intermiksiĝis en la kazo Guines (ambasadoro en Londono, akuzita de konspiro por alporti militon al Francio), kio kaŭzis la falon en disgracon de Turgot.

Kampanjo de senprestiĝigo eksplodis kontraŭ ŝi ekde ŝia aliro al la trono. Cirkulis pamfletoj, kiuj akuzis ŝin havi amantojn (la grafon de Artois, ŝian kuzon, aŭ la svedan grafon Hans Axel de Fersen), eĉ havi rilatojn kun virinoj (kun la grafino de Polignac aŭ la princino de Lamballe), malspezegi publikan monon en banalaĵoj aŭ por siaj favorituloj; sekvi Aŭstrion, regatan de ŝia frato Jozefo la 2-a. Ŝi per sia konduto favoris la kontraŭaŭstrian partion, elpostenigante virojn, kiel Emmanuel Armand de Vignerot du Plessis, D’Aiguillon, kaj anstataŭante lin per Choiseul, sed ĉio estis vana. La palaco de Versajlo malpleniĝis; forfuĝis kaj la de la reĝino nomumitaj korteganoj kaj tiuj, kiuj ne havis sufiĉe da mono por subteni la elspezojn de la kortego.

La 19-an de decembro 1778, Marie Antoinette naskis sian unuan filinon, Maria Terezia, ankaŭ nomita "Madame Royale". La 22-an de oktobro 1781 naskiĝis la daŭfeno Ludoviko Jozefo (nomita ankaŭ Ludoviko Jozego Ksaviero Francisko). Sed la pamfletoj asertis, ke la filo ne estis filo de la reĝo Ludoviko la 16-a. Post la naskoj, Marie Antoinette iome ŝanĝis sian vivmanieron, kaj dediĉis sin al karitato kaj al la konstruigo de la "Hameau" (vilaĝeto) en Versajlo, kie la reĝino volis malkovri la kamparanan vivon. La 27-an de marto 1785 naskiĝis ŝia tria infano, Ludoviko-Karlo (Ludoviko la 17-a de Francio), duko de Normandio. La 9-an de junio 1787 naskiĝis ŝia lasta filino Sofio Beatrico (Maria Sofio Heleno Beatrico) kiu mortis post nur unu jaro pro tuberkulozo (la 19-an de julio 1788).

La afero de la koliero[redakti | redakti fonton]

En julio 1785 eksplodis la afero de la koliero de la reĝino: la juvelisto Bohmer reklamis al la reĝino 1,5 milionojn da pundoj pro diamanta koliero mendita nome de la reĝino de Ludoviko René Eduardo Rohan, kardinalo de Rohan. La reĝino sciis nenion pri la afero kaj kiam la afero publikiĝis, la reĝo postulis ke ĉiaj aludoj al la reĝino estu forlavitaj. Oni arestis la kardinalon kaj la reĝo transdonis la aferon al la parlamento, kiu decidis, ke kulpis paro de aventuristoj, la supozitaj gegrafoj de la Motte, kaj senkulpigis la kardinalon de Rohan, trompitan, sed senkulpan. La reĝino, kvankam ankaŭ senkulpa, estis traktita senkonsiderege de la popolo.

Marie Antoinette ekkonsciis finfine pri sia malpopulareco kaj klopodis malpliigi siajn elspezojn, ĉefe tiujn de sia hejmego, kio kaŭzis novajn kritikojn kaj grandan skandalon ĉe la kortego, kiam ŝiaj favorituloj estis senigitaj el ties postenoj. Ĉio estis senutila ĉar la kritikoj pludaŭris kaj la reĝino ricevis la kromnomon de "Madame Déficit" ("Madamo Deficito"). Ŝi estis akuzita esti en la origino de la politiko kontraŭparlamenta de Ludoviko la 16-a kaj pri nomumo kaj elpostenigo de ministroj. En 1788 ŝi konvinkis la reĝon elpostenigi la malpopularan Loménie de Brienne kaj anstataŭigi lin per Necker. Jam estis malfrue, Ludoviko la 16-a malfortiĝis.

La Revolucio[redakti | redakti fonton]

"Ili manĝu kukojn"[redakti | redakti fonton]

Dum la franca revolucio, oni diris, ke kiam la popolamaso postulanta farunon kaj tritikon iris rekte al Versailles, la reĝino respondis per la frazo: "Ili manĝu kukojn" (Qu’ils mangent de la brioche), kio kaŭzis enorman malkontenton en la popolo kaj pligrandigis ties malamon kontraŭ Marie Antoinette.

Ekzistas multaj versioj pri tio kaj verŝajne Marie-Antoinette neniam diris tian frazon.[1] La filozofo Jean-Jacques Rousseau diris, ke tiun frazon ne ŝi diris, sed alia reĝino, nome Maria Teresa de Hispanio (edzino de Ludoviko la 14-a); la originala frazo estus S'il n'ont pas de pain, pourquoi ne mangent-ils pas de la croûte de pâté (Se ili ne havas panon, oni donu al ili pecojn de pasteĉokrusto).

1789[redakti | redakti fonton]

En 1789 la situacio de la reĝino estas neeltenebla. Onidiras, ke "Monsieur" (futura Ludoviko la 18-a) estus doninta al la asembleo de gravuloj de 1787 informon pruvantan la senlegitimecon de la reĝaj infantoj. La onidiroj mencias kaŝejon de la reĝino en Val-de-Grâce. La abato Soulavie en siaj Historiaj kaj politikaj memoroj de la reĝado de Ludoviko la 16-a, verkis, ke oni pensis, ke Marie Antoinette "ricevus ĉiujn malbenojn de la popolo kaj ke la reĝa aŭtoritato estus, pro tio, totale kaj subite regenerita kaj restarigita".

La 4-an de majo 1789 oni malfermis la Ĝeneralajn Statojn. Post la malferma meso sinjoro de la Fare predikis, kontraŭ Marie Antoinette denuncante la lukson senbremsan de la kortego kaj de tiuj kiuj, sataj de tiu lukso, serĉas la plezuron en "infana imitado de la naturo" (rakontita de Adrien Duquesnoy en la "Journal sur l’Assemblée constituante" (taglibro), evidenta aludo al la Petit Trianon (kastelo ĉe Versailles).

La 4-an de junio mortiĝis la malgranda Ludoviko Jozefo. Por eviti elspezojn oni forigis la ceremoniaron en la Baziliko de Saint-Denis. La politika aktualo ne permesis al la reĝa familio solenan funebron. Kortuŝita pro tiu evento kaj malorientita pro la stato de la Ĝeneralaj Statoj, Marie Antoinette konvinkiĝis de la ideo de kontraŭrevolucio. En julio, Ludoviko la 16-a elpostenigis Necker. La reĝino brulis sian dokumentaron kaj kolektis siajn diamantojn, klopodis konvinki la reĝon por eliri el Versajlo kaj iri al pli sekura loko, malproksima de Parizo. Ekde la 14-a de julio oni proklamis priserĉadon tra Parizo. La favorituloj de la reĝino estis unuarangaj kaj la kapo de la reĝino meritis prezon. Oni akuzis ŝin je voli eksplodigi la Parlamenton per bombo kaj je sendi trupojn al Parizo.

La 1-an de oktobro oni produktis novan skandalon: post bankedo oferita al la korpogardistoj de la Militdomo, reĝimento de Flandrio kiu ĵus alvenis al Parizo, la reĝinon oni aklamis, la blankajn kokardojn oni svingis kaj la trikolorajn oni piedpremis. Parizo estis kolera pro tiu monarkismaj manifestacioj kaj pro la bankedo kiam eĉ panon ne havis la popolo. La 5-an de oktobro manifestacio de virinoj iris al Versajlo petante panon kaj dirante, ke oni iras serĉe de la "panisto" (la reĝo), la "panistino" (la reĝino) kaj la "malgranda metilernanto" (la daŭfeno). Venonttage matene la insurekcianoj, armitaj per pikiloj kaj tranĉiloj, eniris en palacon, mortigis du korpogardistojn kaj minacis la reĝan familion, kiu vidiĝis reveni al Parizo eskortita de la trupoj de la Markizo de La Fayette kaj la insurekciantoj. Dum la reveno oni lanĉis minacojn kontraŭ la reĝino kaj eĉ oni montris al ŝi ŝnuron promesante al ŝi strat-lanternon en la ĉefurbo por pendigi ŝin.

Arbo de la reĝa familio ekde la epoko de Ludoviko la 15-a kaj ĝis la gefiloj de Luis la 16-a kaj de Karlo la 10-a.

La konstitucia monarkio[redakti | redakti fonton]

La 10-an de oktobro Ludoviko la 16-a revenis en Parizon. Kun Marie Antoinette decidis peti helpon al fremdaj monarkoj, nome al la reĝo de Hispanio Karlo la 4-a kaj al Jozefo la 2-a, la frato de la reĝino. Sed la reĝo de Hispanio respondis neentuziasme kaj la 20-an de februaro de 1790 Jozefo forpasis. La Fayette sugestis al la reĝino, tute senemocie, la eksedziniĝon. Aliaj parolis senhonte pri adulto kaj surprizi la reĝinon kun Hans Axel de Fersen, grafo de Fersen.

Breteuil proponis al ili, fine de 1790, planon de forfuĝo. La ideo estis forlasi la reĝan palacon Palais des Tuileries, kaj refuĝi en sekurejo de Montmédy, ĉe la landlimo. La reĝino estis pli kaj pli pli sola, ĉefe ekde kiam, oktobre de 1790, Marcy-Argenteau foriris el Francio por okupi sian postenon en la ambasadejo de Nederlando, kaj Leopoldo la 2-a, la nova imperiestro (alia de ŝiaj fratoj) malrespondas la helpopeton. Kiel monarko filozofo, li konsilas sian fratinon akcepti la idearon de la nova Konstitucio. La 7-an de marto, letero de Mercy-Argenteau sendita al la reĝino estas kaptita kaj donita al la Komunumo.

La 20-an de junio oni realigis la fuĝon kaj la sensortan ekspedicion al Varennes. Rapide Parizo rimarkis la fuĝon, kvankam La Fayette klopodis kredigi ke la reĝo estis forkaptita de kontraŭrevoluciuloj. La reĝa familio, proksime de Parizo, ne sentas sin sekure. Bedaŭrinde por ili la kaleŝo prokrastiĝis pli da tri horoj, kaj tiele, kiam ili alvenis al la renkontiĝejo, ĉe Pont-de-Somme-Vesle, la promesitaj trupoj retiriĝis laŭ la ideo, ke la reĝo estis ŝanĝinta la planon. Iom antaŭ tagmezo la kaleŝo estis haltigita ĉe Varennes-en-Argonne. Oni rekonis la reĝan familion kaj ĝi estis resendita de la homamaso al Parizo.

Post Varennes[redakti | redakti fonton]

Enkete en Parizo de delegitaro de la Konstitucia Asembleo, Ludoviko la 16-a respondis per banalaĵoj, kiuj publikitaj, kolerigis la popolon, kiu postulas la detronigon de la reĝo. Marie Antoinette intervjuis sekrete kun Antoine Barnave, kiu volas konvinki la reĝon por ke tiu akceptu sian rolon de konstitucia monarko. La 13-an de septembre, Ludoviko la 16-a, akceptis la Konstitucion. La 30-an, la Konstitucia Asembleo disformiĝis kaj estis anstataŭata de la Leĝofara Asembleo, kvankam onidiroj primilitaj kontraŭ la proksimaj monarkioj, unuarange, ĉe Aŭstrio, evidentiĝis. La popolo starigas kontraŭ Marie Antoinette, kiun oni konsideris "ina monstro" eĉ "Madamo Vetoo"; akuzante ŝin enmeti la ĉefurbon en sangobanejon. La 3-an de aŭgusto de 1792 la manifesto de la duko de Brunsvigo finardigas la popolon, ĉar per tiu milita minaco anoncis konsekvencojn sekve al ia domaĝo de la reĝa familio.

La 10-an de aŭgusto eksplodis la insurekcio. La Tujlerjojn oni atakis, la reĝo rifuĝis en la Konvencio, kiu voĉdonis sian provizoran detronigon, kaj ambaŭ gereĝoj estis internigitaj en la monaĥejo de la Feuillants. Venonttage, la reĝa familio estis translokigita al la prizono Temple. Tie mortos, post preskaŭ du jaroj, ŝia dua virfilo, kiam tiu estis 10-jaraĝa, konata kiel Ludoviko la 17-a, kvankam kompreneble neniam reĝos. Dum la amasmurdoj de septembro, la princino de Lamballe, simbola viktimo, estis sovaĝe murdita kaj ties kapo montrita sur lanĉopinto, eĉ antaŭ la fenestroj malantaŭ kiuj estas Marie Antoinette. Malmulte poste, kiam jam la milito komenciĝis, la reĝa familio restis retenita de la Konvencio. Komence de decembro, oni malkaŝis la "feran ŝrankon" kie Ludoviko la 16-a kaŝis sian sekretan dokumentaron. La proceso tiam estis neevitebla.

La 26-an de decembro la Konvencio voĉdonis favore de la morto de Ludoviko la 16-a, kiu estis ekzekutita la 21-an de januaro 1793. La 27-an de marto, Robespierre demandis unuafoje antaŭ la Konvencio, pri la estonteco de la reĝino. La 13-an de julio la daŭfeno estis separita de sia patrino kaj fidita al ŝuisto Antoine Simon. La 2-an de aŭgusto Marie Antoinette estis separita de siaj filinoj kaj alportita al la Conciergerie. La enketado komencis venonttage.

La unua ĉelo de Marie Antoinette en La Conciergerie estis instalita en la eksa kunvenejo de la karceristoj (povra ĉelo kun litaĉo, elkana fotelo, du seĝoj kaj unu tablo). La ĉelo havis mallarĝan kaj malgrandan fenestron je la ĝardeno de la virinoj. Post klopodo fuĝi planita de Alexandre Gonsse de Rougeville, Marie Antoinette estis alportita al dua ĉelo. Ekranego separis ŝin de la gardistoj kontrolantaj.

Poste, Ludoviko la 18-a fermigis per muro tiun duan ĉelon kaj konstruigis kapelon. La okcidenta duono estis aneksiita al la reĝa kapelo pere de ejo kie oni diras, ke Maximilien Robespierre vivis siajn lastajn horojn.

La proceso[redakti | redakti fonton]

Marie Antoinette en 1788, iom antaŭ sia elpostenigo.

La 14-an de aŭgusto de 1793, Marie Antoinette estis alportita antaŭ la Revolucia Tribunalo, kaj ties publika akuzisto Fouquier-Tinville. Se en la juĝo de Ludoviko la 16-a oni klopodis pluhavi objektivajn konvenciojn, tio ne okazis ĉe Marie Antoinette. La dokumentaro prepariĝas tutrapide kaj nekomplete, Fouquier-Tinville ne klopodis trovi ĉiun dokumenton de Ludoviko la 16-a.

Por troigi la akuzon, Tinville deklarigis la daŭfenon kontraŭ ŝia patrino. Antaŭ la tribunalo, la infano akuzis sian patrinon kaj sian onklinon je incito al masturbo kaj al aliaj seksaj agadoj. Kolera, Marie Antoinette, petis la virinojn de la publiko defendu ŝin.

Oni akuzis ŝin interparoli kun fremdaj potencoj. Kiel la reĝino neas ĝin, Herman, prezidanto de la Tribunalo, markis ŝin kiel "la ĉefa instiganto de la perfido de Ludoviko Kapeto", kio okazigus proceson pro alta perfido. La akuzakto deklaris tiel: "Ekzaminita ĉiu dokumento prezentita de la publika akuzisto rezultis ke, kiel la Mesalinoj, Brunegildoj, Fredegundoj kaj Mediĉoj, kiuj estis taksitaj kiel reĝinoj de Francio kaj kies nomoj, porĉiame hatataj, ne eniros en la jarrakontaro de la Historio, Marie Antoinette, vidvino de Ludoviko Kapeto, estis, post ŝia paŝo tra Francio, plago kaj hirudo de francoj."

La deklaroj de la atestantoj rezultis malmulte konvinkaj. Marie Antoinette respondis, ke ŝi estis nur la edzino de Ludoviko la 16-a kaj ke estis li kiu eraris kaj ke ŝi akceptis sian volon. Fouquier-Tinville petis mortopunon kaj deklaris la akuziton: "deklare malamiko de la franca nacio". La du advokatoj de Marie Antoinette, Tronçon-Ducoudray kaj Chauveau-Lagarde, junaj kaj senespertaj, senkone la dokumentaron, povis nur legi kaj laŭte kelkajn notojn kiujn povis redakti.

Oni faris kvar demandojn al la ĵurio:

1.- Ĉu oni certas, ke okazis manovroj kaj kontaktoj kun fremdaj potencoj aŭ aliaj eksteraj malamikoj de la Respubliko? Ĉu la menciitaj manovroj kaj kontaktoj havis kiel celon havigi monhelpon, eniron al la franca teritorio, kaj faciligi la armilaĉetadon?

2.- Ĉu Marie Antoinette de Aŭstrio (…) havas konsciencon esti kooperinta en tiuj manovroj kaj kontaktoj?

3.- Ĉu oni certas, ke ekzistas komploto kaj konspiro por eksplodigi enlandan militon en la interno de la Respubliko?

4.- Ĉu Marie Antoinette konvinkiĝis esti partopreninta en tiu komploto kaj tiu konspiro?

Tombo de Ludoviko la 16-a kaj de Marie Antoinette en la Baziliko de Saint-Denis.

Al tiuj kvar demandoj la ĵurio respondis jese. Marie Antoinette estis kondamnita al mortopuno la 16-an de oktobro, du tagojn post la komenco de la juĝo, akuzita de alta perfido. Mateniĝe ŝi skribis leteron al Madamo Isabel, la fratino de Ludoviko la 16-a: "Mi ĵus estis kondamnita, ne al digna morto, kiun oni rizervas al krimuloj, sed mi unuiĝos al via frato."

Venonttage tagmeze Marie Antoinette estis gilotinita, sen esti volinta konfesi al la konstitucia pastro kiun oni proponis al ŝi. Ŝi estis enterigita en la tombejo de la Madeleine, strato Anjou-Saint-Honoré, kun sia kapo inter la kruroj. Ŝia korpo poste estis elterigita la 18-an de januaro 1815 kaj transportita la 21-an de januaro al Saint-Denis. Post la ekzekuto de Marie Antoinette oni deklaris la militon inter Francio kaj Aŭstrio, finante la aliancon komencitan de Bernis kaj Choiseul, aliancon kiu daŭris ĝis tiam.

De 1779 a 1800, la pentristino Vigée-Lebrun pentris ĉirkaŭ tridek portretojn de Marie Antoinette.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • En 1874, Alfred von Arneth publikigis la unuan fojon la sekretan korespondadon inter la imperiestrino Maria Terezia la 1-a kaj la grafo de Mercy-Argenteau.
  • En 1877, estis publikitaj la unuan fojon la dokumentoj de la grafo de Fersen. Ili estis remalkaŝitaj en 1982 ĉar la malproksimaj heredantoj vendis ilin en Londono.
  • Korespondado de Marie Antoinette, (1770-1793), eldonita de Évelyne Lever, Tallandier, Parizo, 2005 (ISBN 2-84734-197-8) La eldonistino elektis la tekstojn el la originaloj konservitaj en la Arkivoj de la Ŝtato de Vieno.
  • Memoroj de la barono de Besenval, eldonitaj de Ghislain de Diesbach, Mercure de France, kol. "Le temps retrouvé", 1987 (ISBN 2-7152-1459-6)

Filmaro[redakti | redakti fonton]

Jaro Filmo Reĝisoro Aktorino
1938 Marie Antoinette (filmo) W.S. Van Dyke Norma Shearer
1956 Marie Antoinette, reĝino de Francio Jean Delannoy Michèle Morgan
2006 Marie Antoinette (filmo, 2006) Sofia Coppola Kirsten Dunst

Ankaŭ la japana filmo de animado La Rozo de Versajlo havas parton de la enhavo dediĉita al Marie Antoinette.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Korespondado inter Louis de Roubiac kaj Marie-Antoinette