Placo de la Konkordo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Place de la Concorde)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Konkordo
8-a Arond.
Placo de la Konkordo
Situo
Arondismento(j) 8-a arondismento
Morfologio
Longeco 360 m
Larĝeco 210 m
Historio
Kreado 1763
Nomigo 1830
Eksnomo(j) Placo Ludoviko la 15-a
Placo de la Konkordo (Parizo)
Placo de la Konkordo (Parizo)
DEC
vdr

La placo de la Konkordo (franclingve place de la Concorde) estas placo lokita en la 8-a arondismento de Parizo. Ĝi situas je la eko de la avenuo de la Elizeaj Kampoj, kaj post la ĝardenoj Tuileries.

Sur la placo, ĉe la du flankoj de la strato Royale, ekzistas du identaj konstruaĵoj : la maldekstra entenas la francan ministrejon pri maro, dum la dekstra estas la luksa hotelo Crillon. La placo de la Konkordo estas la dua plej vasta placo de Francio (post la Place des Quinconces en Bordeaux).

Historio[redakti | redakti fonton]

La placo de la Konkordo malnovtempe nomiĝis « placo Ludoviko la 15-a », kaj estis cetere la loko, kie oni ekzekutis la kulpigitojn per la fama gilotino dum la franca revolucio.

Obelisko[redakti | redakti fonton]

La placo de la Konkordo, kun sia obelisko.

Majesta obelisko, alportita el Egiptio en 1829 kaj donacita de la paŝao Muhammad Ali, hodiaŭ stariĝas centre de la placo: ĝi estas iasence la plej malnova monumento de Parizo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]