Konsularo (Francio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
La tri konsuloj : Cambacérès, Bonaparte, Lebrun.

La Konsularo (france Consulat) estas la nomo de la politika reĝimo, kiu rezultis el la puĉo de la 18-a de brumero (9-a de novembro 1799) kaj el la disfalo de la Direktoraro (1795-1799) en Francio. La konstitucio de la 8-a jaro tiam fondis aŭtoritatan reĝimon, kiu estis regita oficiale de tri konsuloj (kaj neoficiale nur de la "Unua Konsulo", Napoléon Bonaparte, kiu cetere atribuis al si tutvivan mandaton en 1802).

La Konsularo daŭris ĝis la 18-a de majo 1804, kiam estis proklamita la Unua franca imperio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]