Nekropolo de Gizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nekropolo de Gizo
arkeologia loko [+]

Koordinatoj29° 59′ 0″ N, 31° 8′ 0″ O (mapo)29.98333331.133333Koordinatoj: 29° 59′ 0″ N, 31° 8′ 0″ O (mapo)
Areo163,59 km² (16 359 ha) [+]

Nekropolo de Gizo (Egiptio)
Nekropolo de Gizo (Egiptio)
DEC
Nekropolo de Gizo
Nekropolo de Gizo

Map
Nekropolo de Gizo
Vikimedia Komunejo:  Giza pyramid complex [+]
vdr
Foto de la nekropolo desupre
Piramidoj de Gizo. 1893. Egiptio; heliogravuraĵo laŭ originala vidaĵo. Wilbour Library of Egyptology. Broklina Muzeo

La Nekropolo de Gizo (arabe أهرامات الجيزة‎, "piramidoj de Gizo") estas arkeologia memorloko de Antikva Egiptio, unu el la plej grandaj nekropoloj en la mondo. Ĉefa parto de la nekropolo estas Piramidoj de Gizo. La plej granda el ili, Piramido de Keopso, konstruita de Ĥufu, estas konsiderata kiel unu el la sep mirindaĵoj de la antikva mondo. La nekropolo situas apud antikva urbo Memfiso, nuntempe apudurbo de Kairo.

Tiu komplekso de antikvaj monumentoj inkludas la komplekson de la tri piramidoj konata kiel Granda Piramidoj, la enorma skulptaĵon konata kiel Granda Sfinkso, kelkajn tombejojn, vilaĝon de laboristoj kaj industrian komplekson. Ĝi estas situanta je ĉirkaŭ 9 km (5 mi) interne en la dezerto el la malnova urbo Gizo ĉe la rivero Nilo, je ĉirkaŭ 25 km (15 mi) sudokcidente de la urbocentro de Kairo. La piramidoj, kiuj estis historie konsideritaj kiel simboloj de la antikva Egipto en la okcidenta imagaro,[1][2] estis popularigitaj en la epoko de Helenisma Grekio, kiam la Granda Piramido estis listita de Antipatro de Sidono kiel unu el la Sep mirindaĵoj de la mondo. Ĝi estas pro multe la plej antikva el la antikvaj mirindaĵoj kaj la ununura ankoraŭ ekzistanta.

Piramidoj de la nekropolo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Piramidoj de Gizo.
Aera vido el la nordo de kultivata Nil-valo kun la piramidoj fone.

La piramidoj estas ĉefa parto de la kompozicio, inter ili Piramido de Keopso estas la plej granda. La sinsekvo de faraonoj difinas ordon de la piramidoj, kaj ankaŭ kronologion de la konstruado de la tuta nekropolo[3].

La Piramidoj de Gizo, parto de Nekropolo de Gizo, estas inter la plej grandaj kaj antikvaj konstruaĵoj el historio, kaj daŭranta memoraĵo de Antikva Egiptio. Ĝi lokas apud de la Sfinkso de Gizo. Inter ili, la granda Piramido de Keopso konstruita de Ĥufu estas konsiderata kiel unu el la sep mirindaĵoj de la antikva mondo. Sude de Gizo en areo pli ol 30 km longa, troviĝas centoj da malgrandaj piramidoj. Ilia alteco varias inter 50 cm al 2 m. Evidente ne nur faraonoj kaj eminentuloj havis piramidojn kiel tomboj, sed ankaŭ normalaj homoj.

La piramido de Keopso[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo piramido de Keopso.
La granda piramido de Ĥeopso.

La piramido de Keopso, piramido de Ĥufugranda piramido de Gizo estas la plej malnova kaj la plej granda el la tri centraj piramidoj de Gizo. Ĝi estas la plej alta piramido en la mondo, kaj estas konsiderata kiel unu el la sep mirindaĵoj de la antikva mondo. Pri la celo de la konstruaĵo ekzistas diversaj teorioj el diversaj sciencaj fakoj. Laŭ egiptologio la granda piramido estis verŝajne tombejo de la egipta faraono Ĥufu (multe pli konata per sia greka nomo, Keopso), kiu regis dum la 4-a dinastio -2620 ĝis -2580. En la greka klasiko la piramido nomiĝis ἡ μεγάλη Πύραμις τοῦ Хέοπος (hê megálê Pýramis tou Chéopos, "la granda piramido de Keopso") aŭ αἱ Πυράμιδες Αἰγυπτίαι (hai Pyrámides Aigyptíai, "la egiptaj piramidoj"), latine Pyramides AegyptiaeMagna Pyramis Cheopis. Origine la granda piramido altis 146,6 metrojn (nun estas nur 138,75 metroj) kaj la flankoj mezume longas 230,3 metrojn. Ĝi konstruiĝis el proksimume 3 milionoj da ŝtonblokoj de averaĝa pezo de 2,5 tunoj, kaj origine komplete kovriĝis per kalkoŝtonaj platoj. Interne troviĝas la "granda galerio", kiu altas 8,5 metrojn kaj longas 47 metrojn. Fine de la galerio troveblas la reĝa tomba ĉambro, en kiu staras restaĵoj de granita sarkofago. Ĉe la orienta flanko de la piramido origine troviĝis mortula templo kaj de vojo al la piramido, kiuj tamen nur parte konserviĝis. Pli distanca vala templo komplete malaperis sub la konstruaĵoj de la moderna apuda loĝloko Nazlet Al-Seman. Sudoriente de la mortula templo troveblas malgrandaj piramidoj por la reĝinoj Heteferes la 1-a, Meritites la 1-a kaj Hentutsen. En muzeo sude de la granda piramido videblas kulta sunbarko, kiun oni elfosis en 1954 kaj rekonstruis. Nordoriente ekzistas plia flanka, kulta piramideto.

La piramido de Ĥafra[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo piramido de Ĥafra.
Homamaso vizitanta la piramidon de Ĥafra kaj la Sfinkson.

La piramido de ĤafraĤefren estas nur iomete malpli granda ol la plej granda piramido, konstruita por reĝo Ĥufu, sed el hodiaŭa vido ĝi montriĝas pli alta. Tiun ĉi impreson kaŭzas lokigo sur pli alte situanta loko kaj je certa mezuro pli kruta kliniĝo de la muroj. Danke al tio multe da admirantoj intermiksas ĝin kun la piramido de Ĥufu.

La piramido de Menkaure[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo piramido de Menkaure.

La piramido de Menkaure (ofte nomata piramido de Mikerinos) estas la tria el la centraj piramidoj de Gizo. Ĝin konstruigis kiel sia tombejo la egiptia faraono Menkaure (poste greke nomita Μυκερίνου, Mikerinos, tial la dua piramida nomo) proksimume inter la jaroj 2540 kaj 2520 antaŭ nia erao. Menkaure estis la filo de la faraono Ĥafra aŭ Ĥefren, kiu antaŭ same konstruigis sian tomban piramidon en Gizo. Menkaŭre sekvis sian patron kiel reganto de Egiptio, kvankam eventuale nur post interrego de ia reganto Biĥeris, pri kiu restis apenaŭ iuj informoj. La interna kerno de la konstruaĵo estis ŝtupara piramido, kio videblas en du el la piramidaj flankoj.

La tombo de Ĥentkaus la 1-a[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo tombo de Ĥentkaus la 1-a.

La tombo de Ĥentkaus la 1-a sur la altebenaĵo de Gizo estas specifa tomba monumento de la reĝino Ĥentkaus la 1-a de antikva Egiptio. Ĝi havas elementojn de piramido, de mastabo kaj de enroke ĉizita tombo. Pro sia grandeco kaj la ŝtupa strukturo ĝi ofte nomatas la "kvara el la piramidoj de Gizo". Estas la sola tombo de antikva Egiptio konstruita en tia formo. Ĝi situas en la nekropolo de Gizo sudoriente de la tri grandaj piramidoj, en senpera proksimeco de la sfinkso de Gizo.

La Granda sfinkso[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Granda sfinkso en Gizo.
Granda sfinkso de Gizo, kaj piramido fone

La sfinkso estis konstruita dum reĝado de Raĥef[4]. Inter ĝiaj piedoj dekomence situis malgranda templo, kiu estis detruita poste. Kiam ĝi estis konstruita, kaj kiun imitas — ĉiam estis disputataj demandoj.

Granda sfinkso en Gizo estas granda duone homa, duone besta statuo, troviĝanta en Plataĵo de Gizo, en okcidenta riverbordo de Nilo. Tio estas la plej granda statuo hakita el unu peco de ŝtono, kiu estis kreita ŝajne fare de antikvaj egiptoj en la 3-a jarmilo antaŭ nia erao.

Per kia nomo la antikvaj egiptoj nomis la Sfinkson, oni ĝis hodiaŭ ne scias. Ofta uzata nomigo Sfinx (sfinkso) estis kreita en la antikvo fare de grekoj kaj ĝi devenas el egipta vorto seŝenpaĥ, kiun eblas traduki kiel "bildo de vivanto". Tiu ĉi nomigo markis reĝajn statuojn en la kvara egipta dinastio, kvankam en Nova imperio ĝi estis pli multe kunigata kun Granda sfinkso. Egiptaj araboj uzis markigon Abul-Hol, kio signifas Patro de teruro.

Antaŭhistorio[redakti | redakti fonton]

La loko de la piramida komplekso jam ekde la Frua Dinastia Periodo de Egiptio estis signifa tombejo. Elfosiĝis pluraj mastaboj de la malnova imperio de Egiptio. Neklaras, je kioma kvanto tomboj de tiuj unuaj tri dinastioj de antikva Egiptio estis detruitaj per la posta konstruo de pli grandaj tomboj kaj piramidoj de la kvara dinastio.

Konstruo de la piramidoj[redakti | redakti fonton]

Averaĝaj blokoj de la Granda Piramido pezas po ĉirkaŭ 1.5 tunojn, kaj la granitaj blokoj uzitaj por la tegmento de la funebraj ĉambroj estas ĉirkaŭkalkulitaj kiel pezantaj ĝis po 80 tunojn.

La piramidoj aperis en la epoko de 2620 ĝis 2500 antaŭ nia erao - en la kvara dinastio de antikva Egiptio. Ili konstruiĝis sur 1000 oble 2000 metrojn larĝa kalkŝtona altebenaĵo, kaj kun la konstruo de la piramidoj ekestis flankaj piramidoj, temploj, tombejoj kaj laboristaj vilaĝoj. Estas rimarkinde, ke en la konstruo de la piramidoj neniuj radaj ĉaroj estis uzataj, kvankam la egiptoj tiutempe probable jam konis radojn. Ŝtonaj kvadroj estis levitaj per la mekanika principo de portempe konstruitaj klinitaj ebenaĵoj.

Ĉiuokaze la precizaj konstruteknikoj estas ankoraŭ celo de esplorado. Certe la blokoj estis forĉizitaj el la ŝtonminejo, transportitaj unue per trenado kaj poste per barĝo laŭ la rivero Nilo. Por la ekstero de la Granda Piramido temis pri blanka kalkoŝtono el kio restas nur kelkaj malmultaj blokoj ĉe la pinto de la piramido. Dum la Mezepoko (5a ĝis 15a jarcentoj), oni forprenis la ceterajn por konstruado en la urbo Kairo.[5]

Por certigi, ke la piramido estu simetria, la eksteraj ŝtonoj devis esti egale altaj kaj larĝaj. La laboristoj devis marki ĉiujn blokojn por indiki la angulon de la piramida muro kaj ĉizi la surfacojn zorge por ke la blokoj kunkongruu. Dum la konstruado, la ekstera surfaco de la ŝtono estis milda kalkoŝtono; la troa ŝtono estis eroziita laŭ la tempopaso.[5]

Celo[redakti | redakti fonton]

foto de statuo
Statuo de ka de la reĝo Hor (13a dinastio). Egipta muzeo en Kairo.

Oni supozas, ke la piramidoj de Gizo kaj aliaj estis konstruitaj por esti hejmo de la restaĵoj de la mortintaj faraonoj kiuj regis super Antikva Egipto.[5] Oni supozis, ke parto de la spirito de la faraono nomita lia ka restas kun lia kadavro. Taŭga preparado de la restaĵoj estis necesa po ke la "iama faraono plenumu siajn novajn taskojn kiel reĝo de la mortintoj". Oni teoriis, ke la piramido ne nur utilis kiel tombejo por la faraono, sed ankaŭ kiel stokejo por diversaj aĵoj kiujn li bezonos en la postvivo. "La popolo de Antikva Egipto kredis, ke la morto en la Tero estas la starto de veturado al la venonta mondo." La enbalzamita korpo de la reĝo estis entombigita sub aŭ ene de la piramido por protekti kaj ebligi lian transformon kaj ascendon al la postvivo.[6]

Astronomio[redakti | redakti fonton]

La kvar flankoj de la tri el la Gizaj piramidoj estis astronomie orientitaj al nordo–sudo kaj oriento–okcidento ene de malgranda frakcio de grado. Inter ĵusaj klopodoj[7][8][9] por klarigi tian klare prilaboritan modelon estis tiuj de S. Haack, O. Neugebauer, K. Spence, D. Rawlins, K. Pickering, kaj J. Belmonte. La aranĝo de la piramidoj estas reprezentaĵo de la Oriona konstelacio laŭ la disputita nomita Orion-kongrua teorio.

Post la kvara dinastio[redakti | redakti fonton]

Gizo ĝis la sesa dinastio de antikva Egiptio estis signifa tombejo kaj nur en la unua Meza Periodo aŭ Unua Intertempo ne aldoniĝis pliaj tomboj. El la Meza Imperio de Egiptio restis malmultaj spuroj, kaj menciindas ke en tiu epoko entute apenaŭ estas spuroj pri postmortaj kultaj ritoj ĉe la piramidoj. Nur en la Nova Egipta Imperio kaj en la Tria Meza Periodo denove pruveblas novaj signifaj tomboj. Krome pruveblas ke tiam oni flegis kaj restaŭris la piramidojn kaj templojn.

la piramida komplekso dumnokte.

Vilaĝo de la laboristoj[redakti | redakti fonton]

La laboro elfosi, movi, meti kaj ĉizi la enorman kvanton de ŝtono uzita por konstrui la piramidojn eble estis farita de variaj miloj de kvalifikitaj, ne kvalifikitaja kaj helpaj laboristoj. Necesis ankaŭ panistoj, ĉarpentistoj, akvoliveristoj kaj aliaj por la projekto. Kun la metodoj uzitaj por konstrui la piramidojn, ankaŭ ekzistas ampleksa esplorado pri la preciza nombro de laboristoj necesaj por tia konstruprojekto. Kiam la greka historiisto Herodoto vizitis Gizon en la jaro 450 a.K., la egiptaj pastroj diris al li, ke "la Granda Piramido estis bezoninta 400 000 homojn dum 20 jaroj por konstrui ĝin, laborantaj laŭ trimonataj vicoj, nome 100 000 homojn samtempe". Estas arkeologia pruvaro de tomboj kiu indikas, ke ja necesis 10 000 personoj laborantaj laŭ trimonataj vicoj dum ĉirkaŭ 30 jaroj por konstrui piramidon.[5]

La komplekso de la piramidoj de Gizo estas ĉirkaŭata per granda murego el ŝtono, ekster kiu Mark Lehner kaj lia teamo malkovris urbeton en kiu loĝis la laboristoj de la piramidoj. La vilaĝo estis sudoriente de la kompleksoj de Ĥefren kaj Mikerino. Inter la malkovroj en la domaro de la laboristoj estas dormejoj, panfarejoj, bierejoj kaj komunaj kuirejoj (kun pruvaro kiu pruvas, ke pano, bovoviando kaj fgiŝoj estis bazaj elementoj de la dieto), malsanulejo kaj tombejo (kie oni trovis kelkajn skeletojn kun signoj de vundoj asociaj kun laborakcidentoj en konstruejoj).[10] La urbeto de la laboristoj ŝajne estas de mezo de la 4-a Dinastio (2520–2472 a.K.), post epoko de Keops kaj la finigo de la Granda Piramido. Laŭ Lehner kaj la teamo de AERA: "La disvolvigo de tiu urba komplekso eble estis sufiĉe rapida. La tuta konstruado probable okazis dum la 35 ĝis 50 jaroj de la regadoj de Ĥefren kaj Mikerino, konstruintoj de la Dua kaj Tria Piramidoj de Gizo". La bildo rezultanta estas tiu de planita setlejo, unu de la unuaj urbaj planoj de la mondo.[11][12]

Moderna epoko[redakti | redakti fonton]

Bonaparte antaŭ la Sfinkso (1867-68), Hearst Castle, San Simeon, Kalifornio.

Per la franca militiro al Egiptio de la armeo de Napoleono Bonaparto de 1798 ĝis 1799 komenciĝis la moderna scienca esplorado de la piramidoj. Ĝi instigis la eŭropan stilon de empiro.

Sub gvidado de Auguste Mariette en 1860 okazis arkeologiaj esploroj kaj elfosadoj. En 1979 la piramidoj kaj la Sfinkso de Gizo deklariĝis monda kultura heredaĵo de Unesko. En 1984 la registaro de Egiptio produktigis monerojn de 5 egiptaj piastroj kun bildigo de la grandaj piramidoj.

En 1978, la muzikgrupo Grateful Dead ludis serion de koncertoj poste publikigita kiel Rocking the Cradle: Egypt 1978. En 2007, la kolombia kantistino Shakira havigis spektaklon en la komplekso al homamasoj de proksimume 100 000 personoj.[13] La komplekso estis uzita por la finalo de la Afrika Futbalpokalo de Nacioj de 2019 kaj de la Manpilka Mondpokalo de 2021.

La Egiptia Ministro de Turismo anoncis planojn elspezi 17 000 000 da eŭroj por restaŭri la kompleksojn fine de 2021, por promocii turismon en Egiption same kiel por fari la lokon pli facile alirebla kaj turismema.[14][15] Laŭ Lonely Planet, la restaŭrado inkludas novan centron por vizitantoj, medio-respektan elektran buson, restoracion – nome 9 Pyramids Lounge,[16] same kiel kinejon, publikajn necesejojn, pli ĝustajn signalojn, manĝokamionojn, fotobudojn, kaj senpagan Wi-Fi.[17][18][19] La novaj instalaĵoj estas parto de pli ampleksa plano por renovigi la 4 500-jaraĝan lokon por 2030.[20]

Danĝerigo per grundakvo[redakti | redakti fonton]

La Granda Sfinkso parte elfosita, foto farita inter 1867 kaj 1899.

Komence de junio 2012 la loka administrejo de Gizo instaligis modernegan pumpan sistemon, por forpumpigi grundakvon sub la sfinkso. Antaŭe jam plurajn jarojn la grundakva nivelo signife plialtiĝis, pro nova kloaka kanalaro en la apuda loĝloko Nazlet Al-Seman kaj nova irigacia sistemo en la regiono, kaj tiu pli alta grundakva nivelo minacis la antikvajn ŝtonkontruaĵojn. Nun tamen ekologoj kaj hidrologoj avertas, ke la granda kvanto de forpumpata akvo ankaŭ povus esti danĝeraj por la konstruaĵoj, se malaltiĝas la tersurfaco kaj pligrandiĝas erozio. La lokaj instancoj tamen decide neas tian danĝeron: la pumpiloj funkcias tiel, ke ili malŝaltiĝas, kiam la grundakva nivelo subiĝas ĝis 4,5 metroj sub la tersurfaco. En tia grundakva alteco la konstruaĵoj devus esti komplete sekuraj, ĉar precize tiu subtera akvonivelo ankaŭ estis en la antikva epoko.[21][22]

En kulturo[redakti | redakti fonton]

Laŭlonge de la 20-a jarcento multaj romanoj kaj filmoj konstituis aventuran ĝenron en kiu granda parto de la intrigo rilatas al la sekretaj labirintoj de la interno de la piramidoj kaj la superstiĉaj malbenoj rilataj al la mumioj de tiuj kiuj estis entombigitaj en la piramidoj. Foje tio rezultis en parodioj. La ĝenro jam startis per The Mummy (ankoraŭ muta filmo de 1911), kaj sekvis per The Mummy (1932), en kiu stelulis Boris Karloff kiel Imhotep/Ardath Bejo, The Mummy (1999), refaro de la versio de 1932 kun Brendan Fraser kaj Rachel Weisz, kaj The Mummy (2017), dua refaro de la versioj de 1932 kaj de 1999, en kiu stelulas Tom Cruise. Pli precize The Pyramid (2014) estas horora filmo pri malkovro de nekonata piramido.

Asteriks kaj Obeliks: Misio Kleopatra (originale: Astérix & Obélix: Mission Cléopâtre) estas franca komedia filmo bazita sur la bildlibro Asteriks kaj Kleopatra, kiu (en Esperanto) aperis en 2002. Unu el multaj detaloj de la bildostrio estas la momento kiam Obeliks rompas la nazon de la Sfinkso kiam grimpas sur ties vizaĝo. Alia estas la priskribo de striko de la konstruistoj, tiuokaze ne de piramido, sed de palaco pro la malfavoraj laborkondiĉoj. En la filmo stelulas Christian Clavier kiel Asteriks, Gérard Depardieu kiel Obeliks, Jamel Debbouze kiel Numerobis, Monica Bellucci kiel Kleopatra, Gérard Darmon kiel Sunasolstis, kaj Alain Chabat kiel Julio Cezaro.

Piramidoj de Gizo en Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Kaj poste venas la vico de Fidiaso, kiu montras mirindaĵojn el suda kaj centra Eŭropo kaj la venonta ĉiĉerono estas Maria Sklodovska, kiu montris al Utnoa la mirindaĵojn de centra kaj orienta Eŭropo. La venonta ĉiĉerono estas Akenatono kiu montras interesaĵojn el Afriko dekomence el Egiptujo, kaj kompreneble unu el ĉefaj rimarkindaĵoj estas la piramidoj de Gizo:

La tombo de Ĥentkaus la 1-a, fone la granda piramido.
Citaĵo
 
Jam ili pluvojaĝas kaj fluge venas Afrikon,
super Egipta grundo, la piramide roklarma.
-Jen kun lumturo luksa l'Aleksandria haveno,
impona konstruaĵo sur la insulo Faroso,
ĉe urbo kun skribrula biblioteko fiera,
kien pilgrime venos la scienculoj el ajna
mondregiono por ĉiubranĉaj studoj erudaj.
Baldaŭ ili alŝvebas al la sabloza Gizeo.
Inter kolonaj temploj, jen piramido Keopsa,
tiuj de Mikerinos kaj diokulta Kefreno,
brilantaj sub sunhelo per kalkoŝtona kovraĵo,
kaj la arkana Sfinkso, alrigardanta nenien,
saĝulo leonkorpa, nura kreanto de morgaŭ.[23] 

Mapo de la nekropolo[redakti | redakti fonton]

1. Piramido de Keopso
2. Piramido de Raĥef
3. Piramido de Menkaure
4. Funebra templo de Raĥef
5. Funebra templo
6. Satelita piramido
7. Templo de Raĥef en valo
8. Templo de Menkaure en valo
9. Tombo de la reĝino Ĥetep-Ĥeres la 1-a
10. Piramido de Ĥentkaus la 1-a
11. Piramidoj de reĝinoj
12. Mastaboj
13. Granda sfinkso en Gizo
14. Templo de sfinkso
15. Tombo de Hemiunu
16. Oficejo de piramid-esplorado
17. Bileta kaso

18. Fosaĵoj, kie troviĝis ŝipoj de Ĥufu
19. Nova vojo
20. Tomboj, ĉizitaj en rokoj
21. Vilaĝo de konstruistoj
22. Direkto al Kairo
23. Vilaĝo Nazlet el-Samman
24. Funebra vojo
25. Ŝtonejo de Menkaure
26. Moderna tombejo
27. Suden: tomboj, ĉizitaj en rokoj
28. Muro de baraĵo
29. Mastaboj kaj tomboj, ĉizitaj en rokoj
30. Okcidenta tombejo
31. Orienta tombejo
32. Centra tereno de mastaboj kaj tomboj, ĉizitaj en rokoj

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pedro Tafur, Andanças e viajes.
  2. Mezepokaj vizitantoj, kiel la hispana veturanto Pedro Tafur en 1436, vidis ilin tamen kiel "la Grenejoj de Jozefo" (Pedro Tafur, Andanças e viajes).
  3. George Andrew Reisner. A History of the Giza Necropolis. Volume I. Cambridge, Harvard University Press. 1942. Paĝo 10.
  4. Riddle of the Sphinx
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 Verner, Miroslav. The Pyramids: The Mystery, Culture, and Science of Egypt's Great Monuments. Grove Press. 2001 (1997). ISBN 0-8021-3935-3
  6. Egypt pyramids. culturefocus.com. Arkivita el la originalo je 2a de Januaro 2010. Arkivigite je 2010-01-02 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-01-02. Alirita 2021-12-04.
  7. (16-a de novembro 2000) “Nature”. 
  8. (16a de Aŭgusto 2001) “Nature”. 
  9. (Decembro 2003) “DIO The International Journal of Scientific History” 13 (1), p. 2–11. 
  10. I. E. S. Edwards The Pyramids of Egypt (1993)
  11. Egyptian Pyramids - Lost City of the Pyramid Builders - AERA - Ancient Egypt Research Associates. aeraweb.org.
  12. Dating the Lost City of the Pyramids - Mark Lehner & AERA - Ancient Egypt Research Associates. aeraweb.org.
  13. https://web.archive.org/web/20181231211945/http://waleg.com/archives/007464.html
  14. . Egypt's Giza Pyramids are getting a revamp to boost tourism (angle) (2021-01-07). Alirita 2021-03-19.
  15. Egypt to build first restaurant serving tourists at Great Pyramids of Giza: Minister (en-US) (2020-02-05). Alirita 2021-03-19.
  16. 9 Pyramids Lounge: Everything to know about Egypt's First Restaurant At Giza Pyramids (21a de Oktobro 2020). Alirita 24a de Aprilo 2021.
  17. New cafe at the Pyramids of Giza to open soon as part of revamp (angle). Alirita 2021-03-19.
  18. In Photos: A Look At the First Restaurant Near Giza Pyramids | Egyptian Streets (en-US) (2020-07-28). Alirita 2021-03-19.
  19. The Pyramids of Giza Are Getting a New Cafe, Lounge, and Visitor's Center by 2021 (en-US) (2020-10-27). Alirita 2021-03-19.
  20. Pyramids of Giza Is Getting a New Visitors Center Complete With a Lounge, Cinema, and More (angle). Alirita 2021-03-19.
  21. artikolo "Egypt's Sphinx, Pyramids threatened by groundwater, hydrologists warn" ("hidrologoj avertas, ke la sfinksoj kaj piramidoj de Egiptio danĝerigatas per grundakvo"), en la retejo ahram.org.eg, vidata la 21-an de aprilo 2016 Arkivigite je 2013-04-03 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
  22. artikolo "Experten warnen: Sphinx und Pyramiden durch Grundwasser bedroht" ("fakuloj avertas: sfinkso kaj piramidoj danĝerigatas per grundakvo"), en la retejo selket.de, same vidata la 21-an de aprilo 2016 Arkivigite je 2012-07-18 per la retarkivo Wayback Machine (germane)
  23. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 121-122.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]