Ka (antikva Egiptujo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ka estas grava religia nocio de antikvaj egiptoj, proksima al nia esprimo animo, sed ne tute identa kun ĝi.

Statuo de Ka de unu el reĝoj

La nocion klarigas Bolesław Prus en la 22-a ĉapitro de sia romano La faraono, kiun majstre tradukis Kabe kaj samtempe esperantigis la nocion mem:

Sed ni povas diri tion al la kronprinco. Via ekscelenco scias ― daŭrigis la pastro ― ke la homa estaĵo konsistas el tri partoj: korpo, dia fajrero kaj ombro aŭ Ka, kiu kunigas la korpon kun la dia fajrero. Kiam la homo mortas, lia ombro kaj la fajrero foriĝas de la korpo. Se la homo vivus sen peko, lia dia fajrero kun la ombro tuj irus inter la diojn ĝui la eternan vivon. Sed ĉiu homo pekas, malpurigas sin en la mondo, kaj tial lia ombro Ka devas sin purigi, iafoje milojn da jaroj. Ĝi purigas sin tiamaniere, ke nevidebla ĝi vagas sur nia tero, inter la homoj kaj plenumas bonajn farojn. La ombroj de la krimuloj, eĉ en la postmorta vivo krimas kaj definitive pereigas sin kaj sian dian fajreron. Ne estas sendube mistero por via ekscelenco, ke la ombro Ka tute similas la homon, sed ŝajnas teksita el tre delikata nebulo. La ombro havas kapon, manojn kaj korpon, ĝi povas paŝi, paroli, ĵeti aŭ levi objektojn, kaj eĉ, precipe dum kelkcento da unuaj jaroj post la morto devas de tempo al tempo iom manĝi. Poste sufiĉas al li la bildoj de la nutraĵoj... Sed la ĉefan forton la ombro ĉerpas el la korpo, kiun ĝi lasis sur la tero. Se ni ĵetas la korpon en tombon, ĝi rapide putriĝas kaj la ombro devas sin nutri per la polvo kaj putraĵo. Se ni bruligas la korpon, la ombro havas nur cindron kiel nutraĵon. Sed se ni faras el la korpo mumion, t. e. se ni enbalzamigas la korpon por jarmiloj, la ombro Ka estas ĉiam sana kaj forta kaj pasigas la tempon de la puriĝo trankvile, eĉ agrable.
― Strangaj aferoj!... ― murmuretis la kronprinco.
― Pri la postmorta vivo la pastroj dum jarmilaj esploroj eksciis multajn gravajn detalojn. Oni konvinkiĝis, ke se en la korpo de la mortinto restas la internaĵoj, lia ombro Ka havas grandegan apetiton, bezonas tiom da nutraĵo, kiom la homo; kaj kiam mankas la nutraĵo, ĝi ĵetas sin sur la vivantajn kaj elsuĉas ilian sangon. Sed se oni forigas el la korpo la internaĵojn, kiel ni faras, la ombro povas vivi preskaŭ sen nutraĵo: ĝia propra korpo, enbalzamigita kaj plenigita per bonodoraj herboj, sufiĉas al ĝi por jarmiloj. Oni konstatis ankaŭ, ke kiam la tombo de la mortinto estas malplena, la ombro sopiras al la mondo kaj senbezone vagas sur la tero. Sed se en la postmorta kapelo ni metas vestojn, meblojn, armilojn, vazojn kaj instrumentojn, kiujn amis la mortinto; se ni kovras la murojn per pentraĵoj, prezentantaj: festenojn, ĉasojn, diservojn, militojn kaj entute okazojn, en kiuj partoprenis la mortinto, se ni aldonas statuetojn de l' personoj de lia familio, de servistoj, ĉevaloj, hundoj kaj brutoj; ― tiam la ombro ne revenas senbezone en la mondon, ĉar ĝi trovas ĝin en sia postmorta domo. Fine oni eksciis, ke multaj ombroj, eĉ plenuminte la penton, ne povas eniri en la landon de la eterna feliĉo, ĉar ili ne konas la konvenajn preĝojn, ĵurojn kaj interparoladojn kun la dioj. Ni antaŭzorgas tion, envolvante la mumiojn en papirusojn, sur kiuj estas skribitaj la sentencoj, kaj metante en iliajn ĉerkojn "La libron de l' mortintoj". Unuvorte nia funebra ceremoniaro certigas al la ombro fortojn, gardas ĝin de la maloportunaĵoj kaj de la sopiro al la tero, faciligas al ĝi la eniron inter la diojn kaj antaŭgardas la vivantojn de la malutiloj, kiujn povus kaŭzi al ili la ombroj. Nia granda zorgemo pri la mortintoj havas ĝuste tian celon; jen kial ni konstruas por ili preskaŭ palacojn kaj aranĝas tie plej elegantajn loĝejojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]