Detalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Komparo inter la tuto kaj detalo laŭ la dekstra alo de la triptiko "la ĝardeno de la delicoj" ("la muzika infero") de Hieronymus Bosch:
Tuta bildo Detalo

Detalo (de la franca verbo détailler = disdividi) laŭ esperantlingvaj vortaroj kiel PIVReta Vortaro estas "malgranda parto, konsiderata kontraste al la tuto", foje ankaŭ "malgrava parto, konsiderata kontraste al la ĉefa". Ofte la detalo bildiĝas grandigite aŭ kvazaŭ grandigite. La vorto asociiĝas kun ekzakteco kaj precizeco.

Laŭ Francisko Azorín Detalo estas Malgranda parto de tuto. Desegno de konstruparto.[1] Kaj li indikas etimologion el la latina de + taliare (de tajli, de tranĉi). Li aldonas teknikajn terminojn kiel detali, bildi detalon; detaleto, detaligi, detalisto.[2]

La detalo povas esti malgranda elemento de bilda artaĵo, ekzemple por pli precize montri la stilon de la artisto, aŭ por montri falsaĵon. Povas ankaŭ temi pri pli aŭ malpli malgranda parto de teksto, literatura aŭ ne, ekzemple de leĝotraktato.

Ofte eblas pli bone kompreni la esencon kaj intencon de tekstodiskuto, de bildo aŭ alia rigardata objekto, se oni pli ekzakte ekzamenas iujn detalojn.

La dispartigo de afero al detaloj precipe servas al analizo. Kontraŭe, la kunigo de multaj detaloj al tuto precipe servas al sintezo.

Lingva rimarko[redakti | redakti fonton]

Lingva rimarko en la Reta Vortaro atentigas ke "Esperanto havas du manierojn verbigi la substantivon detalo: aŭ per simpla konverto: „detalo“ - „detali“ kiel „salo“ - „sali“; aŭ pli riĉe, per sufiksa derivado, „detalo“ - „detali“ - „detaligi“ kiel „simbolo“ - „simboli“ - „simboligi“. Ambaŭ estas kutimaj en Esperanto, kvankam ĉe la konverto eblas hezito: ĉu „detali“ estas statverbo (kiel „simboli“, „ondi“) aŭ agverbo. La PIV-oj konas nur la konvertitan agverbon „detali“, kvankam la sufiksa agverbo „detaligi“ estas pli ofta, kaj malgraŭ ke la statverba konvertaĵo ankaŭ ekzistas (kvankam ĉi tiu estas iom malofta)".

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 54.
  2. Azorín, samloke.