Monica Bellucci

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Monica Bellucci
Monica Bellucci Cannes 2014 2.jpg
Persona informo
Naskonomo Monica Anna Maria Bellucci
Naskiĝo 30-an de septembro 1964 (1964-09-30) (55-jara)
en Città di Castello, Umbrio
Lingvoj itala lingvofranca lingvoangla lingvopersa lingvo
Ŝtataneco Italio
Alma mater Universitato de Peruĝo
Familio
Edz(in)o Vincent Cassel
Profesio
Profesio filmaktoro • manekenoaktoro
Information icon.svg
vdr
Monica Bellucci en Cannes 2002
Monica Bellucci (2008)

Monica Bellucci ([ˈmɔnika bɛlˈlutʧi]; Esperantigite Monika Bellutĉi) estas itala aktorino kaj modelino. Ŝia kariero komenciĝis kiam ŝi estis 22-jaraĝa, post la fino de siaj juraj studoj, kiam ŝi partoprenis la TV-filmon Vita Coi Figli de Dino Risi. Ŝi poste daŭrigis roli en italaj filmoj kiel La Riffa de Francesco Laudadio kaj ekde 1992, ŝi laboras kun Francis Ford Coppola por la moderna adapto de Drakulo: Bram Stoker's Dracula. La italino scipovas perfekte la italan, la francan kaj la anglan kaj rolas en usonaj, britaj, francaj kaj italaj filmoj.

Notindaj estas ŝiaj aperoj en The Matrix Reloaded kaj The Matrix Revolutions, kaj en la franca sukceso Asteriks kaj Obeliks: Misio Kleopatra en kiu ŝi rolas kiel Kleopatra.

Ŝi fariĝis famega en tiuj landoj kiel aktoro sed ankaŭ laboras kiel manekeno kaj fariĝis la ununura persono reprezentata en reklamoj de la juvelista franca marko Cartier

Ŝi edziniĝis en 1999 al la franca aktoro Vincent Cassel kaj nuntempe vivas en Londono.

Filmaro[redakti | redakti fonton]

Videolude[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]