Isabel Coixet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Isabel Coixet
Persona informo
Naskonomo Isabel Coixet i Castillo
Naskiĝo 9-an de aprilo 1960 (1960-04-09) (64-jaraĝa)
en Sant Adrià de Besòs
Lingvoj katalunahispana
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Universitato de Barcelono
Okupo
Okupo filmreĝisoroscenaristotradukistoverkistoplenuma produktoro
Verkoj My Life Without Me
Things I Never Told You
The Secret Life of Words
The Bookshop
Elisa & Marcela
vdr

Isabel COIXET Castillo (Barcelono, 9a de aprilo 1960)​ estas hispana kinreĝisoro.

Biografio kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Ŝi gradiĝis en Historio, specializiĝante en la 18-a kaj 19-a jarcentoj en la Universitato de Barcelono, kaj poste dediĉis sin al reklamado, pro kio ŝi ricevis premiojn pro siaj reklamaĵoj kaj finfine ŝi fondis propran produktoran kompanion en 2000, nome Miss Wasabi Films.

En 1988, Coixet debutis kiel scenaristo kaj reĝisorino per Demasiado viejo para morir joven (Tro maljuna por morti juna), filmo kiu havigis al ŝi nomumon al Goya-premio.

Ŝi faris sian unuan filmon en angla en 1996 nome Things I Never Told You (Kion mi neniam diris al vi), kun usonaj aktoroj kiel Lili Taylor kaj Andrew McCarthy, kiu havigis al ŝi duan nomumon al Goya-premio. Coixet tiam asociiĝis al franca produktora kompanio kaj en 1998 ŝi revenis al scenaro en hispana por A los que aman (Al kiuj amas).

La internacia sukceso venis en 2003 pere de la intimisma dramo My Life Without Me (Mia vivo sen mi), bazita sur rakonto de Nancy Kincaid, en kiue la kanada aktorino Sarah Polley ludis Ann, juna patrino kiu kaŝas al sia familio ke ŝi suferas pro ĝismorta kancero. Yiu hispan-kanada filmo estis laŭdita en la Internacia Kinfestivalo de Berlino. Coixet plue laboris kun Polley en nova filmo, nome The Secret Life of Words (La sekreta vivo de la vortoj) en 2005, protagonistigita de Sarah Polley, Tim Robbins kaj Javier Cámara. La filmo ricevis kvar Goya-premiojn.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

  • 1984 Mira y verás
  • 1989 Demasiado viejo para morir joven
  • 1996 Cosas que nunca te dije
  • 1998 A los que aman
  • 2003 Mi vida sin mí
  • 2004 ¡Hay motivo! (epizodo "La insoportable levedad del carrito de la compra")
  • 2005 La vida secreta de las palabras
  • 2006 Paris, je t’aime (epizodo "Bastille")
  • 2007 Invisibles: Cartas a Nora
  • 2008 Elegy
  • 2009 Mapa de los sonidos de Tokio
  • 2010 Aral. El mar perdido
  • 2011 Escuchando al juez Garzón
  • 2012 Marea blanca
  • 2013 Another Me
  • 2013 Ayer no termina nunca
  • 2014 Learning to Drive
  • 2015 Talking about Rose. Prisoner of Hissène Habré
  • 2015 Nadie quiere la noche
  • 2016 Un corazón roto no es como un jarrón roto o un florero (kurto)
  • 2016 Spain in a Day
  • 2017 La librería (The Bookshop)
  • 2019 Foodie Love (serio por HBO)
  • 2019 Elisa y Marcela
  • 2020 Nieva en Benidorm (origine It Snows in Benidorm)
  • 2022 El techo amarillo (dokumenta filmo)
  • 2023 Un amor (pri novelo de Sara Mesa)

Libroj[redakti | redakti fonton]

  • Mi vida sin mí (2003)
  • La vida es un guion (2004)
  • La vida secreta de las palabras (2005)
  • Mapa de los sonidos de Tokio (2009)
  • Isabel Muñoz (2009)
  • From I to J (2009)
  • Alguien debería prohibir los domingos por la tarde (2011)
  • La vida secreta de Isabel Coixet (2011)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Isabel Coixet en la hispana Vikipedio.