The Brothers Grimm

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Brothers Grimm
filmo
Originala titolo The Brothers Grimm
Originala lingvo angla lingvo • itala lingvo • germana lingvo • franca lingvo
Kina aperdato 2005, 6 okt. 2005
Ĝenro fantasta filmo, interseriaĵo, aventura filmo, horora filmo, komedia filmo, homlupofilmo
Kameraado Nicola Pecorini, Newton Thomas Sigel
Reĝisoro(j) Terry Gilliam
Produktisto(j) Charles Roven
Scenaro Ehren Kruger
Filmita en Ĉeĥio • Prago
Loko de rakonto Germanio
Muziko de Dario Marianelli
Rolantoj Heath Ledger • Matt Damon • Monica Bellucci • Peter Stormare • Lena Headey • Jonathan Pryce • Mackenzie Crook • Richard Ridings • Tomáš Hanák • Laura Greenwood • Roger Ashton-Griffiths • Miroslav Táborský • Rudolf Pellar • František Velecký • Luděk Eliáš • Marika Procházková • Annika Murjahn • Audrey Hamm • Julian Bleach • Pepa Nos • Martin Hofmann • Jan Pavel Filipenský • Anna Rust • Drahomíra Fialková • Lukáš Bech • Jakub Zindulka • Václav Chalupa • Martin Kavan • Petr Vršek • Ota Filip • Barbara Lukešová • Věra Uzelacová • Radim Kalvoda • Jana Radojčičová • Jan Unger • Simona Vcalová • Alena Jakobová • Tomáš Liška
Produktinta firmao Metro-Goldwyn-Mayer 
Summit Entertainment 
The Weinstein Company
IMDb
vdr

The Brothers Grimm (La fratoj Grimm) estas ĉeĥ-uson-brita filmo de 2005 reĝisorita de Terry Gilliam kaj ĉefrolulita de Matt Damon, Heath Ledger, Lena Headey, Peter Stormare, Jonathan Pryce, kaj Monica Bellucci.

La vivo de la germana kamparo de la 19-a jarcento, kiu vivis ene de mondo de mitoj kaj kredoj, tute ŝokis kontraŭ la klerisma spirito de la napoleonaj invadantoj kreante konflikton kiun Terry Gilliam montris brile en The Brothers Grimm. Matt Damon kaj Heath Ledger lidas la rolojn de tuj du fratoj, kiuj nesciante ĝin, devas fronti rekte kontraŭ siaj propraj fantazioj.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Tiu filmo estas la historio de la Fratoj Grimm (la filmo inventas detalojn tute for de la reala vivo de la veraj fratoj Grimm). Ambaŭ klopodas por vivteni sin trompante la kompatindajn lokanojn. Ili rakontas historiojn pri malbenoj, spiritoj kaj fantomoj, por poste savi ilin pere de ekzorcoj kaj ritaroj kontrau iom da mono. Kune ili trairis multajn vojojn kolektante kaj disvastigante rakontojn de feinoj, bestioj kaj sorĉistinoj diabolaj ĝis akuzitaj de la francaj aŭtoritatoj kiel fraŭdistoj, estas devigataj iri al vilaĝeto en kiu estis malaperinta kelkajn infaninojn, devigante la gepatrojn vesti ilin kvazaŭ viroj. Dekomence ili pensas, ke la respondeculoj estas aliaj trompistoj kiel ili mem, sed problemo komplikiĝas kiam ili malkovras, ke super la vilaĝo ŝvebas reala malbeno, rilata kun sorĉa arbaro en kiu estis malaperinta la infaninoj. Kun helpo de Angelica, ili malkovras, ke malica sorĉistino estas kiu malaperigas la infaninojn, dormigante ilin por esti juna kaj bela. En tiu filmo aperas en la vilaĝo Cindrulino, Ruĝkufulineto, Hansel kaj Gretel, Rapunkolo, inter aliaj roluloj kiuj origine aperas en la fabeloj de tiuj du fratoj.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Matt Damon kiel Wilhelm Grimm.
  • Heath Ledger kiel Jacob Grimm.
  • Peter Stormare kiel Mercurio Cavaldi.
  • Lena Headey kiel Angelika, filino de homlupo.
  • Jonathan Pryce kiel franca Generalo Vavarin Delatombe.
  • Tomáš Hanák kiel ĉasisto.
  • Julian Bleach kiel Letorc.
  • Monica Bellucci kiel la Reĝino de la Spegulo.
  • Mackenzie Crook kaj Richard Ridings kiel Hidlick kaj Bunst.
  • Roger Ashton-Griffiths kiel la urbestro.
  • Anna Rust kiel la fratino Grimm.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]