Unua Meza Periodo de Egiptio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Unua Meza PeriodoUnua Intertempo, ofte priskribita kiel "malluma periodo" en la historio de antikva Egiptio, inkluzivis periodon de proksimume cent jaroj, proksimume inter la jaroj 2181 kaj 2055 antaŭ nia erao, post la fino de la Malnova Imperio de Egiptio. Ĝi inkluzivis la sepan, okan, naŭan, dekan, kaj parton de la dekunua dinastioj. Ĝis la nuntempo postrestis tre malmultaj spuroj de monumentoj el tiu periodo, speciale al la komenco de la erao. La Unua Meza Periodo estis dinamika tempo en la historio de Egiptio, en kiu la regado estis dividita inter du konkurencaj potencobazoj. Unu el tiuj bazoj situis en Herakleopolis en Malsupra Egiptio, urbo proksime de la oaza regiono Fajumo. La alia situis en Tebo en Supra Egiptio. Oni kredas ke dum tiu tempo, la temploj estis prirabitaj kaj ekspluatitaj, la ekzistantaj artaĵoj estis vandalumitaj, kaj la statuoj de reĝoj estis rompitaj aŭ detruitaj kiel rezulto de la supozata politika kaoso. La du regnoj fine de la periodo milite ekkonfliktis, la armeo de la tebaj reĝoj konkeris la nordon, rezultanta en reunuigo de Egiptio sub sola reganto dum la dua parto de la dekunua dinastio. Per tio komenciĝis la Meza Imperio de Egiptio.

Eventoj kiuj kondukis al la Unua Meza Periodo[redakti | redakti fonton]

La distriktoj (greke Νομός, nomós) de Antikva Egiptio. La regno de Intef la 2-a inkluzivis la unuan ĝis dekduan distriktojn de Supra Egiptio

La falo de la Malnova Imperio de Egiptio estas ofte priskribita kiel periodo de ĥaoso kaj malordo en la literaturo en la Unua Meza Periodo kaj en la literaturo de pli postaj eraoj. Multnombras la kaŭzoj kiuj provokis la falon de la Malnova Imperio de Egiptio, sed iuj estas nur hipotezaj. Unu kialo ofte citata estas la ekstreme longa reĝado de Pepi la 2-a, la lasta granda faraono de la 6-a dinastio. Li regis de infana ĝis maljuna aĝo (li iĝis almenaŭ naŭdekjara), viante pli longe ol multaj el liaj eblaj heredantoj kaj sekve, kreiĝis problemoj pri lia sukcedo en la reĝa domo. Tiel, la reĝimo de la Malnova Imperio malintegriĝis meze de tiu-ĉi ĥaoso. Alia grava problemo estis la kresko de potenco de la imperiaj distriktestroj. Fine de la Malnova Imperio la pozicioj de la distriktestroj fariĝis heredaj, do unuopaj familioj tenis la potencon en siaj respektivaj distriktoj. Kiam tiuj regionaj estroj iĝis ĉiam pli potencaj kaj influaj, ili fariĝis pli sendependaj de la reĝo. Ili starigis tombojn en siaj propraj teritorioj kaj ofte vivtenis armeojn. La kresko de tiuj multnombraj distriktestroj neeviteble kreis konfliktojn inter apudaj distriktoj, kiuj ofte rezultigis intensajn rivalecojn kaj militadojn inter ili. Tria kialo por la malfondo de centraligita reĝlando estis la malaltaj niveloj de la inundoj de la rivero Nilo, necesaj por fekundigo de la agrikulturaj areoj, kaj ĝenerale seka klimato, kiuj kune kaŭzis malsufiĉajn rikoltojn kaj provokis krizojn de malsato en antikva Egiptio.

La 7-a kaj 8-dinastioj en Memfiso[redakti | redakti fonton]

La sepa kaj oka dinastioj ofte preterrigardatas ĉar tre malmulto estas sciata pri la regantoj de ĉi tiuj du periodoj. Manetono, historiisto kaj pastro de la ptolemea erao, priskribas 70 reĝojn, kiuj regis dum 70 tagoj. [1] Tio plej probable estas troigo por priskribi la malorganiziĝon de la reĝado dum ĉi tiu periodo. La sepa dinastio plej verŝajna estis oligarkio bazita en Memfiso kiu provis teni kontrolon de la lando. La regantoj de la oka dinastio, kiuj asertis esti la posteuloj de la reĝoj el la sesa dinastio, ankaŭ regis de Memfiso. [2] Oni malmulte scias pri tiuj du dinastioj ĉar tre malmultaj tekstaj aŭ arkitekturaj spuroj postvivis por priskribi la periodon. Tamen, malmultaj artaĵoj estis trovitaj, inter ili skarabeoj kiuj estis atribuita al la reĝo Neferkara la 1-a de la sepa dinastio, aŭ cilindro el verda jaspiso de Siria influo el la oka dinastio. Ankaŭ, piramido supozeble estis konstruita ordone de la reĝo Kakare Ibi de la oka dinastio en Sakara.

Potenciĝo de la Reĝoj de Herakleopolis[redakti | redakti fonton]

Post la obskura reĝado de la sepa kaj oka dinastioj, grupo de regantoj leviĝis el Herakleopolis en Malsupra Egiptio, regireĝi dum proksimume 594 jaroj. Tiuj reĝoj konsistigas la naŭan kaj dekan dinastiojn, ĉiu kun dek naŭ listigita regantoj. Ili supozeble estis posteuloj de libiaj invadintoj kiuj venis al Egiptio de la okcidento tra la regiono Fajumo. La reĝoj de Herakleopolis iom-post-iom premis de la malfortaj regantoj de Memfiso la potencon por krei la naŭan dinastion.

La fondinto de la naŭa dinastio, Ŭaĥare Ĥeti la 1-a, estas ofte priskribita kiel malbona kaj perforta reganto, plej notinde en la verkaĵoj de la ptolemea historiisto Manetono. Ankaŭ konata kiel AĥtoesAĥtoj, Ĥeti la 1-a estis priskribita kiel reĝo, kiu kaŭzis multan malbonon al la loĝantoj de Egiptio, estis kaptita per frenezeco kaj fine murdita de nila krokodilo. Tio povus simple esti mito, sed ĉiukaze li estas listigita kiel reĝo en la Faraonolisto de Torino, do estis historia personaĵo. Lin sekvis Ĥeti la 2-a, ankaŭ konata kiel Merjibre. Lia reĝado estis esence paca, kvankam estis iuj ribeloj kontraŭ li en la Nildelto. Estis lia posteulo, Ĥeti la 3-a, kiu trankviligis tiujn ribelojn, kvankam la potenco kaj influo de tiuj reĝoj de la naŭa dinastio estis relative bagatela kompare al tiu de la faraonoj de la Malnova Imperio.

Aparte grava grupo de distriktestroj leviĝis el Asjut, potenca kaj riĉa provinco en la sudo de la regno de Herakleopolis. Tiuj soldato-princoj havis proksiman rilaton kun la reĝoj de Herakleopolis, kiel pruvas la aldonaĵoj en iliaj tomboj. La tombaj aldonaĵoj priskribas, ke la regantoj de Asjut fosigis kanalojn, reduktis la lokajn impostojn, havis riĉajn rikoltojn, sukcese bredigis bovojn, kaj subtenis signifajn armeon kaj militŝiparon. La provinco Asjut funkciis kiel bufroŝtato inter la nordaj kaj sudaj estroj kaj la provinco devis porti la pezon de la atakoj de la tebaj reĝoj.

Potenciĝo de la tebaj reĝoj[redakti | redakti fonton]

Supozeble samtempe kun la vondo de la regno de Herakleopolis okazis invado de Supra Egiptio, kiu establigis la linion de reĝoj de Teboj, konstituante la dekunuan kaj dekduan dinastiojn. Ĉi tiu linio de reĝoj kredis esti posteuloj de IntefInjotef, la distrikta reganto de Teboj ofte nomata la "gardisto de la Pordo de la Sudo". Li havas la meriton traorganizigi Supran Egiption al sendependa regno en la sudo, kvankam li mem ne prenis la titolon de reĝo. Tamen, liaj posteuloj en la dekunua kaj dekdua dinastioj poste fari tion por li. Unu el ili, Intef La 2-a, komencis armeajn atakojn al la nordo, aparte en Abidos. La armeo de Intef la 3-a daŭrigis tiujn ĉi atakojn al la nordo kaj fine konkeris la urbon Abidos, moviĝante al Meza Egiptio kontraŭ la reĝoj de Herakleopolis. La unuaj tri reĝoj de la dekunua dinastio (ĉiuj nomis Intef) estis, sekve, ankaŭ la lastaj tri reĝoj de la Unua Meza Periodo kaj fondis linion de reĝoj, kiuj estis ĉiuj nomitaj Mentuhotep. La armeo de Mentuhotep la 2-a, ankaŭ konata kiel Nebhepetra, fine venkis la reĝojn de Herakleopolis ĉirkaŭ la jaro 2033 antaŭ nia erao kaj unuigis la landon por daŭrigi la dekunuan dinastion, alportante Egiptio al periodo de granda riĉeco kaj prospero, konata kiel la Meza Imperio.

Double crown.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Egiptologio

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sir Alan Gardiner, Egypt of the Pharaohs (angle: Egiptio de la faraonoj, Oksfordo: Oxford University Press, 1961), paĝo 107.
  2. James Henry Breasted, A History of the Ancient Egyptians (angle: Historio de la antikvaj Egiptoj, Nov-Jorko: eldonejo filoj de Charles Scribner, 1923), paĝoj 133-134.