Suba kaj Supra Egiptio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Malsupra Egiptio)
mapo de antikva Egiptio

Antikva Egiptio estis dividita en du regionoj, nome Supra Egiptio kaj Malsupra aŭ Suba Egiptio. Norde estis Suba Egiptio, kie la Nilo etendiĝis kun siaj pluraj branĉoj por formi la Nildeltoj. Sude estis Supra Egiptio, etendiĝante ĝis Asuano. La du regnoj de Supra kaj Malsupra Egiptio estis unuigitaj inter la jaroj 3100 kaj 3000 antaŭ nia erao, sed ĉiu regno tamen tenis siajn proprajn atributojn. Tiel, la faraonoj estis konataj kiel la regantoj de la Du Regnoj aŭ Du Landoj, kaj solene dekorigixs per la egiptia duobla krono, el kiu ĉiu duono reprezentis suverenecon de unu el la reĝlandoj.

La terminologio "Supra" kaj "Suba" devenas de la fluo de la Nilo de la altaĵoj de Orienta Afriko norden al la Mediteranea Maro, do Supra Egiptio situas sude de Suba Egiptio. Suba Egiptio plejparte konsistas el la Nildelto kaj el la granda oazo Fajumo.

Estis diferencoj inter Supra kaj Suba Egiptoj en la antikva mondo: ili parolis malsamajn dialektojn kaj havis malsamajn kutimojn. Multaj el tiaj diferencoj kaj la okaza streĉiĝoj kreas ankoraŭ ekzistas en modernaj tempoj. En la egipta araba, Subaj Egiptoj estas konataj kiel baḥarwa.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]