Bizanca Egiptio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mapo de la romia Diocezo de Egiptio

En la epoko de la Bizanca Imperio, Egiptio estis organizita en ŝtata unuo nomata Diocezo de Egiptio (latine Dioecesis Aegypti, greke Διοίκησις Αἰγύπτου - diocezo (administra unuo) de la Bizanca Imperio, do la orienta parto de la malfrua Romia Imperio, kiu inkluzivis la antaŭajn romiajn provincojn Aegyptus kaj Cirenaica. Ĝia ĉefurbo estis en Aleksandrio, kaj ĝia reganto havis la solan titolon de praefectus augustalis (Aŭgusta Prefekto, de la rango vir spectabilis, viro notinda/rigardinda) anstataŭ la ordinara diocezestra titolo vicarius. La diocezo estis komence parto de la diocezo de la Oriento, sed en la jaro 370, ĝi iĝis aparta unuo, kiu daŭris ĝis la teritorioj estis fine invadita de la islama konkero de Egiptio en la 640-aj jaroj.

La diocezo estis inkludita en la Pretoria gubernio de la Oriento kaj ĝi inkludis origine kvin provincoj:

  • Aegyptus Iovia, poste renomita Aegyptus - ĝi inkluzivis la okcidentan Nildelton kaj havis Aleksandrion kiel ĉefurbo;
  • Aegyptus Herculia, poste renomita Augustamnica - ĝi formis parton de la orienta delto, kun Pelusium kiel ĉefurbo;
  • Tebaido, kiu estis barita sude de la Unua Katarakto de la Nilo kaj de la urbo Asuano, kun Ptolemais Hermiou kiel ĉefurbo;
  • Libio Malsupra (aŭ Interna), koresponda al Marmarica, kun Paraetonium kiel ĉefurbo;
  • Libio Supra (aŭ Ekstera), koresponda al Cirenaica, kun Ptolemais kiel ĉefurbo.

La atributoj Iovia kaj Herculia rilatigis al la tetrarkoj Diokleciano kaj Maksimiano respektive, kaj estis poste ŝanĝitaj pro forpreni la nekristanismajn konotaciojn.