Lasta Periodo de antikva Egiptio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Lasta Periodo de Antikva Egiptio referencas al la lasta florado de denaskaj egiptaj regantoj post la tria meza periodo de la 26-a dinastio - post konkeriĝo fare de la Persa Imperio - kaj finiĝis per la konkeriĝo de la imperio fare de Aleksandro la Granda. Ĝi daŭris inter la jaroj 672 ĝis 332 antaŭ nia erao.

La periodo estas ofte konsiderata kiel la lasta spiro de antaŭe granda kulturo, dum kiu la potenco de Egiptio laŭgrade malpliiĝis.

26-a dinastio[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Dudeksesa egipta dinastio.

La 26-a dinastio, ankaŭ konata kiel la Saite-periodo, daŭris de 672 aK ĝis 525 aK. Komenciĝis konstruo de kanalo de la Nilo al la Ruĝa Maro.

27-a dinastio[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Dudeksepa egipta dinastio.

Dum la unua aĥemenida periodo (525 aK - 404 aK) Egiptio estis konkerita de ekspansiema Aĥemenida Imperio sub la persia reĝo ambizo la 2-a.

28-a ĝis 30-a dinastioj[redakti | redakti fonton]

La 28-a dinastio konsistis el sola reĝo, Amirteo, princo de Sais, kiu ribelis kontraŭ la persoj. Li lasis neniun monumenton kun sia nomo. Ĉi tiu dinastio daŭris 6 jarojn, de 404 aK ĝis 398 aK.

La 29-a dinastio, fondita de Neferito la 1-a, regis de la ĉefurbo Mendes, dum la periodo de 398 aK ĝis 380 aK.

La 30-a dinastio prenis sian artan stilon de la 26-a dinastio. Serio de tri faraonoj regis de 380 aK, ĝis ilia fina malvenko en 343 aK rezultiigis la re-okupiĝon de Egiptio fare de la Persa Imperio.

31-a dinastio[redakti | redakti fonton]

Dum la dua aĥemenida periodo (343 aK-332 aK) Egiptio duafoje estis konkerita de la ekspansiema Aĥemenida Imperio, ĝis la armeo de Aleksandro la Granda konkeris Egiption.