Egipta muzeo en Kairo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Egipta muzeo
muzeo
Egipta muzeo en Kairo
nacia muzeo • muzea konstruaĵo • egyptological museum
Lando Egiptio Egiptio
Provinco Provinco Kairo
Historiaj regionoj
Urbo Kairo
Kolektoj egiptaj antikvaĵoj
Rivero Nilo
Situo Egipta muzeo en Kairo
 - koordinatoj 30° 02′ 52″ N 31° 14′ 00″ O / 30.04778 °N, 31.23333 °O / 30.04778; 31.23333 (mapo)
Loĝantaro
Fondo 1858
Por publiko jes
Plej facila aliro Kairo
Horzono OET (UTC+2)
 - somera tempo OEST (UTC+3)
Egipta muzeo en Kairo (Kairo)
Egipta muzeo en Kairo (Kairo)
DEC
Situo enkadre de Kairo
Vikimedia Komunejo: Egyptian Museum (Cairo)
Retpaĝo: egyptianmuseumcairo.org
vdr
Egipta muzeo en Kairo
Egiptaj mumioj

Egipta muzeo en Kairo aŭ nur Egipta muzeo estas nomo de muzeo troviĝanta en Kairo, kiu konservas ampleksan kolekton de antikavaj egiptaj memorindaĵoj. En pli ol kvindek ĉambroj estas videblaj preskaŭ 130 mil diversaj ekspozicioj de grandegaj statuoj ĝis etaj juveloj, kiuj prezentas historion de antikva Egiptio de komencoj ĝis alveno de islamo. La muzeo estis fondita en la jaro 1858 fare de franco Auguste Mariette kaj ĝi troviĝas en klasicisma konstruaĵo el la jaro 1902 en norda parto de Placo de Liberiĝo. La konstruaĵo najbaras kun ĝardeno, kie eblas ekvidi plantojn simbolantaj Supran Egiption kaj Malsupran Egiption - papiruson kaj lotoson. En okcidenta parto de la parko estas tombo de Mariette kaj monumento de signifaj egiptologoj. Ĉar nuntempa spaca kapacito de la muzeo ĉesas taŭgi, estis en la jaro 2002 metita fundamento de nova muzea konstruaĵo proksime de piramidoj kun planata malfermo post la jaro 2011.

Priskribo de la muzeo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo havas teretaĝon kaj 1-an etaĝon, por pli bona orientado la ĉambroj estas numeritaj en la muzeo. En la teretaĝo estas ekspoziciataj statuoj kaj ŝtonprilaboristaj produktoj en periodo de Malnova Imperio ĝis periodo, kiam estis Egiptio romia provinco. En la 1-a etaĝo troviĝas trovitaĵoj el tombo de Tutanĥamono, inkluzive de liaj du oraj ĉerkoj kaj famaj postmortaj maskoj, trovitaĵoj el tombo de reĝino Hetepheres (patrino de faraono Ĥufu), trezoroj el reĝaj tomboj en Taniso (la 21-a - la 22-a dinastio) kaj ĉambrego de mumioj, kie oni ekspozicias mumiojn de Ramseso la 2-a kaj Setio la 1-a

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]