Saltu al enhavo

Manpilka mondpokalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Manpilka Mondpokalo)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Monda Ĉampionado de Manpilkado.
Manpilka mondpokalo
emblemo
ripetiĝanta sporta evento
Fondita en 1938
En TTT Oficiala retejo vd
vdr

La Manpilka Mondpokalo aŭ fakte vira monda ĉampionado de manpilkado estas konkurso por determini la plej bonajn virajn ŝtatajn teamojn de manpilkado de la mondo. La Internacia Federacio de Manpilkado aranĝas la konkurson. La unua ĉampionado okazis 1938 en la Germana Regno. Ĝi estis dutaga evento de kvar teamoj. La ludotempo estis 2 × 15 minutoj. En 1954 la ludotempo estis 2 × 25 minutoj.[1] Ekde 1958 la ludotempo estas la nunaj 2 × 30 minutoj.[2]

Post la fino de la Dua Mondmilito, la du turniroj - pri subĉiela kaj pri sporthala manpilkado - okazis alterne je neregulaj intervaloj, kutime ĉiujn tri aŭ kvar jarojn. La lasta subĉiela vira monda ĉampionado de manpilkado okazis en 1966 en Aŭstrio (subĉielaj kampaj ĉampionadoj inter 1938 kaj 1966 okazis sepfoje). Ekde tiam, la mondĉampiono pri manpilkado estas determinita nur en endoma manpilkado. Ekde 1993, la turniro okazas ĉiujn du jarojn. La ĉampionado ekde 2001 kutime okazas en januaro kaj februaro.

la pokala trofeo ekde 2017

En la konkurso la eŭropaj teamoj superregas la medalpoziciojn: De 1938 ĝis 2025, la 29 mondĉampionaj titoloj iris al dek federacioj de la Eŭropa Manpilka Federacio. La nuna mondĉampiono pri endoma manpilkado estas la dana vira nacia teamo de manpilkado, kiu unue gajnis la titolon en 2019 kaj de tiam defendis ĝin tri fojojn (2021, 2023 kaj 2025) - la sola federacio ĝis nun. La franca vira nacia teamo de manpilkado estas la rekorda mondĉampiono kun ses titoloj (1995, 2001, 2009, 2011, 2015 kaj 2017). En 1958 brazila teamo estis la unua ekstereŭropa teamo, kiu partoprenis en la monda ĉampionado. En la 5-a ĉampionado en 1964 la japana teamo estas la unua ekstereŭropa teamo, kiu gajnis ludon.[3] La katara teamo estas sola neeŭropa nacia teamo kiu gajnis medalon - ĝi gajnis arĝentomedalon en 2015 dum ĝi estas gastiganta lando. La egiptia teamo en 2001 kaj kaj la tunizia en 2005 atingis la ludon pri la tria rango, sed malvenkis ĝin.

La konkurso plej ofte estis disvolvitaj en tri etapoj. Kaj la unua kaj la dua estas rondbataloj. Li fina etapo konsistas el duonfinalo kaj finalo. Inter 1995 ĝis 2017 sepfoje okonfinalo sekvis la unuan etapon. Por la eliminitaj teamoj de la unua etapo la konkurso ne finiĝas tuje. Ili ankoraŭ havas ludojn pri la ceteraj rangoj, por ke ĉiu teamo havu rangon en la fina tabelo.

N-ro Jaro Gastiganto Venkinto Rezulto 2-a 3-a 4-a Teamoj
1
1938
Nazia Germanio  Nazia Germanio Grupoludoj  Aŭstrio  Svedio  Danio 4
2
1954
Svedio  Svedio 17:14 FR Germanio  Ĉeĥoslovakio   Svislando 6
3
1958
GDR Svedio 22:12 Ĉeĥoslovakio Germanio[n 1] Danio 16
4
1961
Germanio Rumanio 9:8 p.2p. Ĉeĥoslovakio Svedio Germanio[n 1] 12
5
1964
Ĉeĥoslovakio Rumanio 25:22 Svedio Ĉeĥoslovakio FR Germanio 16
6
1967
Svedio Ĉeĥoslovakio 14:11 Danio Rumanio Sovetunio 16
7
1970
Francio Rumanio 13:12 p.2p. GDR Jugoslavio Danio 16
8
1974
GDR Rumanio 14:12 GDR Jugoslavio Pollando 16
9
1978
Danio FR Germanio 20:19 Sovetunio GDR Danio 16
10
1982
Germanio Sovetunio 30:27 p.p. Jugoslavio Pollando Danio 16
11
1986
Svislando Jugoslavio 24:22 Hungario GDR Svedio 16
12
1990
Ĉeĥoslovakio Svedio 27:23 Soveta Unio Sovetunio Rumanio Jugoslavio 16
13
1993
Svedio Rusio 28:19 Francio Francio Svedio Svedio Svislando Svislando 16
14
1995
Islando Francio Francio 23:19 Kroatio Svedio Germanio 24
15
1997
Japanio Rusio 23:21 Svedio Francio Hungario 24
16
1999
Egiptio Svedio 25:24 Rusio Jugoslavio Hispanio 24
17
2001
Francio Francio 28:25 p.p. Svedio Jugoslavio Egiptio 24
18
2003
Portugalio Kroatio 34:31 Germanio Francio Hispanio 24
19
2005
Tunizio Hispanio 40:34 Kroatio Flago de Francio Francio Tunizio 24
20
2007
Germanio Flago de Germanio Germanio 29:24  Pollando Flago de Danio Danio Flago de Francio Francio 24
21
2009
Kroatio Flago de Francio Francio 24:19  Kroatio  Pollando Flago de Danio Danio 24
22
2011
Svedio Flago de Francio Francio 37:35 p.p. Flago de Danio Danio Flago de Hispanio Hispanio  Svedio 24
23
2013
Hispanio Flago de Hispanio Hispanio 35:19 Flago de Danio Danio  Kroatio  Slovenio 24
24
2015
Kataro Flago de Francio Francio 25:22  Kataro  Pollando Flago de Hispanio Hispanio 24
25
2017
Francio Flago de Francio Francio 33:26  Norvegio  Slovenio  Kroatio 24
26
2019
Germanio/Danio  Danio 31:22  Norvegio Flago de Francio Francio Flago de Germanio Germanio 24
27
2021
Egiptio Flago de Danio Danio 26:24  Svedio Flago de Hispanio Hispanio Flago de Francio Francio 32
28
2023
Pollando/Svedio Flago de Danio Danio 34:29 Flago de Francio Francio Flago de Hispanio Hispanio  Svedio 32
29
2025
Kroatio/Danio//Norvegio Flago de Danio Danio 32:26  Kroatio Flago de Francio Francio  Portugalio 32
30
2027
Germanio 32
31
2029
Francio/Germanio 32
32
2031
Danio/Islando/Norvegio 32
  1. 1,0 1,1 Antaŭ 1962 ne rajtas partopreni du germanaj teamoj. Tial tutgermana teamo partoprenis.

p.p. = post plilongigo p.2p. = post du plilongigoj

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
La finalo de la 2009-a konkurso en la Halo Zagrebo