Selimo la 3-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Selimo la 3-a.

Selimo la 3-a (naskiĝis la 24-an de decembro 1762 en Konstantinopolo hodiaŭ Istanbulo, mortis la 28-an de julio 1808 ankaŭ tie)[1] estis ekde 1789 ĝis 1807 la sultano de la Otomana Imperio.

Frua vivo kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Selim la 3-a estas la filo de la Sultano Mustafa la 3-a kaj kartvelino.

Post kelkaj malsukcesaj bataloj kontraŭ Aŭstrio kaj Rusio kiuj finiĝis per la Traktato de Iași 1792 li efektivigis multe da reformoj: La militistaro estis plibonigita per la fondigo de nova marista lernejo. Li venigis eksterlandajn oficirojn kiuj instruis sian novan korpuson la Nizâm-ı Cedîd / نظام جديد / kiu ribelis kontraŭ la janiĉaroj, kiuj tumultis kontraŭ la sultano. La granda sukceso kuraĝigis lin enkondukigi la devigan militservon por malpotencigi la janiĉarojn plu. Sed pro la granda kontraŭstaro li nuligis sian reformon en 1806.

Mortigo[redakti | redakti fonton]

Pro la perditaj militoj kiel la batalo por Egiptio kaj la provo reformigi la militistaron, Selimo la 3-a estis eltronigita la 29-an de majo 1807 fare de la janiĉaroj kaj anstataŭata per sultano Mustafo la 4-a. Kiam Alemdar Mustafa Paŝo, veziro kaj reformsubtenulo kolektigis militistaron de 40,000 viroj pro retronigi Selimon la 3-an, li alvenis tro malfrue, ĉar Selimo jam estis mortigita de la janiĉaroj.[2]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]