Nizam-I Cedid

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Nizâm-ı Cedîd)
Otomana Sultano Selim la 3-a, kiu plenumis la reformojn.

Nizam-i CedidNizam-ı Cedid (en Otomana turka: نظام جديد, latinigite: Niẓām-ı Cedīd, laŭvorte  'nova ordo') estis serio de reformoj plenumitaj de la Otomana Sultano Selim la 3-a dum la fino de la 18-a kaj komenco de la 19-a jarcentoj cele al kongruigo militiste kaj politike kun la okcidentaj potencoj. La reĝimo nomita de "Nova Ordo" estis lanĉita de Selim la 3-a kaj koalicion de reformistoj. Ties unuarangaj celoj estis la kreado de profesia armeo kun eŭropaj modeloj, privata trezoro por financi militekspezojn kaj aliaj administraciaj reformoj. La epoko de la Nova Ordo estas konsiderata ĝenerale kiel daŭra el 1789 ĝis 1807, kiam Selim la 3-a estis elpostenigita pere de puĉo fare de Janiĉaroj.

Kvankam la termino “Nova Ordo” ĝenerale referencas al ĉiuj el la reformoj de Selim la 3-a, la nomo estis uzata nuntempe por referenci nur al la centra plinovigo de la reformo: nome Novorda Armeo. Tiu armeo estis tre malsukcesa en sia epoko, sed estis grava paŝo en la stadioj de la Otomanaj klopodoj de reformo.[1]

La deziro de Selim la 3-a por armeo bezonis gravajn ŝanĝojn en la burokratio kaj strukturo de la Otomana Imperio kaj profundan reorganizon de la tiutempa Otomana politiko. La Nova Ordo, laŭ la historiisto Stanford Shaw, montris profundan ŝanĝon en la Otomana pensaro pri kiel fronti al Okcidento. Tial, Otomanoj planis venki super Okcidento revenante al glora tagoj de la 16-a jarcento, sed la reformoj Nizam-i Djedid baziĝis sur la ideo ke la okcidentaj ideoj kaj procezoj estis adoptotaj por restarigi la Otomanan tutmondan prestiĝon.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Shaw 1965, p. 292.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Anscombe, Fred. "The Age of Ottoman Reform". Past and Present. 208.
  • Hanioğlu, M. Sükrü (2008). A Brief History of the Late Ottoman Empire. Princeton University Press.
  • Finkel, Caroline (2005). Osman's Dream. Basic Books. pp. Ch. 11.
  • Shaw, Stanford J (1965). "The Origins of Ottoman Military Reform: The Nizam-I Cedid Army of Sultan Selim III" (PDF). The Journal of Modern History. 37 (3): 291–306. doi:10.1086/600691. JSTOR 1875404. S2CID 145786017.
  • Ustun, Kadir. "The New Order and Its Enemies: Opposition to Military Reform in the Ottoman Empire, 1789-1807" (PhD Diss. Columbia University, 2013) rete.
  • Yaycioglu, Ali (2016). Partners of the empire: The crisis of the Ottoman order in the age of revolutions. Stanford University Press.