Otomana dinastio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Otomana Ceremonia Barbirmantelo (detalo), komenco de la 18a jarcento, Turkio. Ĉiutage la Sultano vestis diferencan prilaboritan broditan ruĝan mantelon por sia ĉiutaga barbirado. Publikaj montroj de eksterordinara luksego estis konsideritaj esencaj por la elteno de la Otomana imperia aŭtoritato. Tekstila kolekto de LACMA.

La Otomana dinastio estis formata de la membroj de la imperio Domo de Osmano (osmanide |خاندان آل عثمان, Ḫānedān-ı Āl-ı ʿOsmān; turke Osmanlı Hanedanı). Laŭ la Otomana tradicio, la familio originiĝis el la tribo Kayı,[1] nome branĉo de Oguzaj Turkoj,[2] sub Osman la 1-a en nordokcidenta Anatolio kaj regis en la Otomana Imperio el 1299 al 1922 komence per patriarko kaj nomiginto Osman la 1-a (nekalkulinte lian patron Ertuğrul), kvankam la dinastio ne estis proklamita ĝis la filo de Osman Orhan deklaris sin mem sultano kaj, kiel oftis kaj en Eŭropo kaj en Mezoriento tiame, nomigis la dinastion kaj regnon laŭ sia patro.

Dum multo de la historio de le Imperio, la sultano estis la absoluta reganto, ŝtatestro, kaj ĉefministro, kvankam multo de la povo ofte iris al aliaj funkciuloj kiaj la Granda Veziro. Dum la Unua (1876–78) kaj Dua Konstituciaj Epokoj (1908–20) de la fino de la Imperio, oni faris ŝanĝon al konstitucia monarkio, kaj la Granda Veziro ekhavis rolon de ĉefministro, registarestro kaj kondukanto de Ĝenerala Asembleo.

La imperia familio estis elpostenigita kaj elpovigita kaj la sultanlando estis abolita la 1an de novembro 1922 post la Milito por Turka Sendependiĝo. La Respubliko Turkio estis deklarita la venontan jaron. La vivantaj membroj de la dinastio estis dekomence senditaj en ekzilon laŭ la figuro de persona non grata, kvankam kelkaj poste estis rajtigitaj reveni kaj vivi kiel privatuloj en Turkio. En sia nuna formo, la familio estas konata kiel familio Osmanoğlu.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Postulo kiu estis kritikita de multaj historiistoj, kiuj argumentas ke la genealogio Kayı estis fabrikita en la dekkvina jarcento, aŭ ke estas nesufiĉa pruvaro por kredi ĝin.KAFADAR, Cemal. (1995) Between Two Worlds: The Construction of the Ottoman State. ISBN 978-0-520-20600-7. “That they hailed from the Kayı branch of the Oğuz confederacy seems to be a creative "rediscovery" in the genealogical concoction of the fifteenth century. It is missing not only in Ahmedi but also, and more importantly, in the Yahşi Fakih-Aşıkpaşazade narrative, which gives its own version of an elaborate genealogical family tree going back to Noah. If there was a particularly significant claim to Kayı lineage, it is hard to imagine that Yahşi Fakih would not have heard of it”.
    • LOWRY, Heath. (2003) The Nature of the Early Ottoman State. SUNY Press. ISBN 0-7914-5636-6. “Based on these charters, all of which were drawn up between 1324 and 1360 (almost one hundred fifty years prior to the emergence of the Ottoman dynastic myth identifying them as members of the Kayı branch of the Oguz federation of Turkish tribes), we may posit that...”.
    • SHAW, Stanford. (1976) History of the Ottoman Empire and Modern Turkey. Cambridge University Press. “The problem of Ottoman origins has preoccupied students of history, but because of both the absence of contemporary source materials and conflicting accounts written subsequent to the events there seems to be no basis for a definitive statement.”.
    • Ottoman Empire. Britannica Online Encyclopedia. Alirita 11a de Februaro 2013..
    • ATALAY, Kaşgarlı Mahmud ; çeviren Besim. (2006) Divanü lugat-it-Türk : (çeviri), 5‑a eldono, Ankara: Türk Dil Kurumu. ISBN 975-16-0405-2.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

En angla
En turka
En franca