Sankta Heleno, Ascension kaj Tristan da Cunha

| Sankta Heleno, Ascension kaj Tristan da Cunha | ||
|---|---|---|
| Saint Helena, Ascension and Tristan da Cunha | ||
| Britaj transmaraj teritorioj | ||
Flago | ||
| Britaj transmaraj teritorioj [+] | ||
| Ĉefurbo | Ĵamestaŭno | |
| - koordinatoj | 16° S, 6° U (mapo)-15.9245-5.7181Koordinatoj: 16° S, 6° U (mapo) [+] | |
| Plej alta punkto | Pinto de Reĝimo Maria [+] | |
| Plej malalta punkto | Atlantiko [+] | |
| Akvokolektejo | 394 km² (39 400 ha) [+] | |
| Areo | 394 km² (39 400 ha) [+] | |
| Loĝantaro | 5 633 [+] (2016) | |
| Denseco | 14,3 loĝ./km² [+] [+] | |
| Fondo | 1833 | |
| Ĉefulo | Philip Rushbrook | |
| Horzono | UTC±00:00 [+] | |
| ISO 3166 | SH | |
| Akvejo | Atlantiko | |
| Koordinatoj | 15° 55′ 28″ S, 5° 43′ 5″ U (mapo)-15.9245-5.7181 | |
| Plej alta punkto | Pinto de Reĝimo Maria [+] | |
| Plej malalta punkto | Atlantiko [+] | |
| Akvokolektejo | 394 km² (39 400 ha) [+] | |
| Areo | 394 km² (39 400 ha) [+] | |
| Loĝantaro | 5 633 [+] (2016) | |
| Horzono | UTC±00:00 [+] | |
| ISO 3166 | SH, SHN, 654 | |
| Interreta domajno | .sh (por St. Helena kaj Tristan da Cunha), .ac (por Ascension) | |
![]() |
||
| Sankta Heleno, Ascension kaj Tristan da Cunha | ||
Sankta Heleno, Ascension kaj Tristan da Cunha (oficiale angle St Helena, Ascension and Tristan da Cunha) [1] estas Brita transmara teritorio en suda Atlantika Oceano konsista el la insulo Sankta Heleno, Ascension kaj la insularo nome Tristan da Cunha (inkluzivi Gough-insulon). Ĝi estis antaŭe konata kiel Sankta Heleno kaj Dependaĵoj ĝis la 1a de septembro 2009, kiam nova konstitucio ekvalidiĝis kaj havigis por la tri insulojn saman statuson ene de la teritorio.[2]
Historio
[redakti | redakti fonton]La insuloj Sankta Heleno, Ascension kaj Tristan da Cunha estis ĉiuj antaŭe apartaj kolonioj de la angla krono, kvankam aparte malkovritaj de pluraj portugalaj esploristoj inter 1502 kaj 1504.
Portugala malkovro
[redakti | redakti fonton]La portugaloj trovis Sanktan Helenon neloĝata, kun abundo da arboj kaj dolĉa akvo. Ili importis brutaron, fruktarbojn kaj legomojn, kaj konstruis kapelon kaj unu aŭ du domojn. Kvankam ili ne formis permanentan setlejon, la insulo fariĝis tre grava por la manĝaĵoj kaj kiel rendevuejo por hejmen-irantaj vojaĝoj el Azio. La angla korsaro Francis Drake tre verŝajne lokigis la insulon dum la fina etapo de sia periplo de la mondo (1577–1580).[3] Kiam la loko de Sankta Heleno estis pli vaste konata, anglaj militŝipoj komencis atendi en la areo por ataki portugalajn karakojn survoje hejmen el Barato. Disvolvante sian Malproksim-Orientan komercon, la nederlandanoj ankaŭ komencis vizitadi la insulon. Ili faris formalan postulon je ĝi en 1633 sed ne setlis sur la insulo, kaj antaŭ 1651 plejparte forlasis ĝin favore al sia kolonio ĉe la Kabo de Bona Espero.
Angla koloniigo
[redakti | redakti fonton]
En 1657, la Brita Orienthinda Kompanio ricevis ĉarton por regi Sanktan Helenon fare de Oliver Cromwell,[4] kaj la sekvan jaron la Kompanio decidis fortikigi la insulon kaj koloniigi ĝin per plantistoj. La unua guberniestro, Kapitano John Dutton, alvenis en 1659, kaj pro tiu, Sankta Heleno estas la dua plej malnova restanta kolonio de Britio, post Bermudo. Fortikaĵo estis kompletigita kaj kelkaj domoj estis konstruitaj. Post la resurtrinigo de la brita monarkio en 1660, la Brita Orienthinda Kompanio ricevis Reĝan Ĉarton donante al ĝi la solan rajton fortikigi kaj koloniigi la insulon. La fortikaĵo estis renomita James Fort kaj la urbo Jamestown (Ĵamestaŭno), honore al la Duko de Jorko.
La insulo Sankta Heleno fariĝis internacie konata kiel la elektita ekziloloko de Napoleono Bonaparte fare de la brita registaro, kiu estis sur la insulo de oktobro 1815 ĝis sia morto la 5-an de majo 1821, kaj ĝi fariĝis brita kronkolonio en 1834. La neloĝata Ascension insulo estis garnizono de la Reĝa Mararmeo la 22-an de oktobro 1815, baldaŭ post kio la fino de la Vela Epoko igis ĝian malfacilan lokon en la doldrumo (zono de ekvatora kalmo kun oftaj ŝtormoj inter la 2 pasataj zonoj) malpli grava rilate al ĝia strategia graveco kiel centre poziciigita mararmea karbostacio. Pro similaj kialoj, Tristan da Cunha estis aneksita kiel dependeco de la Kabkolonio (Brita Sud-Afriko) la 14-an de aŭgusto 1816.
Dua Mondmilito kaj posta milita ĉeesto
[redakti | redakti fonton]Dum la Batalo de Atlantiko en la Dua Mondmilito kaj la jaroj de submarŝipa milito, la Aliancanoj uzis Sanktan Helenon kaj Ascension Insulon kontraŭ la ŝiparmeaj de la Akso.
Britio kaj Usono ankoraŭ komune funkciigas la flughavenon (RAF Ascension Island) sur Ascension.
Geografio
[redakti | redakti fonton]
La teritorioj etendiĝas trans grandegan distancon de la Suda Atlantika Oceano ĝis la plej norda insulo. Ascension havas latitudon de 7° 56′ S de la ekvatoro kaj la plej suda insulo, Gough-Insulo, je 40° 19′ S. Inter Sankta Heleno kaj Tristan da Cunha estas la Tropiko de Kaprikorno. La distanco inter la norda pinto de Ascension Insulo kaj la suda pinto de Gough-insulo estas 3 642 kilometro (ekvivalenta distanco inter Londono kaj la Morta Maro). La tri teritorioj situas en la Okcidenta Hemisfero kaj havas la saman horzonon: Grenviĉa Meza Tempo. Somera tempo ne estas observata.
Kvankam ĉiuj tri teritorioj formiĝis per vulkana agado, nur la insularo Tristan da Cunha estas vulkane aktiva nuntempe.
La plej alta punkto de la teritorioj estas la Pinto de Reĝino Maria sur la insulo Tristan da Cunha, kun alteco de 2 062 metroj super marnivelo.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]
Administre, ĉiu teritorio de Sankta Heleno, Ascension kaj Tristan da Cunha estas regata de konsilio.
| Administrative area | Areo km2 | Population[5] | Administrative centro |
|---|---|---|---|
| Saint Helena | 122 | 4,534 | Ĵamestaŭno |
| Ascension | 88 | 806 | Georgetown |
| Tristan da Cunha | 207 | 293 | Edinburgo de la Sep Maroj |
| Main island | 98 | 293 | |
| Inaccessible Island | 14 | 0 | |
| Nightingale Islands | 3.4 | 0 | |
| Gough-insulo | 91 | 0 | |
| Total | 394 | 5,633 | Ĵamestaŭno |
La plej multaj loĝantoj de Sankta Heleno apartenas al la Anglikana Komunio.
Valuto
[redakti | redakti fonton]Sankta Heleno uzis britan pundon ĝis 1976, kiam ĝi komencis eldoni siajn proprajn monbiletojn. Ne ekzistas centra banko, la valuto estas ligita al la brita pundo, kiu estas kontrolata de la Banko de Anglio en Londono.
Flagoj
[redakti | redakti fonton]La flago de Britio estas uzata por ĉiuj oficialaj celoj; kaj ĉiu el la tri teritorioj havas sian propran flagon por oficiala uzo.
-
La flago de Sankta Heleno estis adoptita la 4-an de oktobro 1984.
-
La flago de Ascension estis adoptita la 11-an de majo 2013.
-
La flago de Tristan da Cunha estis adoptita la 20-an de oktobro 2002.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Sankthelena pundo
- Longwood House
- Sanktahelena pluvio
- Sanktahelena afanokrekso
- Britaj transmaraj teritorioj
- Unuiĝinta Reĝlando
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ St Helena, Ascension and Tristan da Cunha Constitution Order 2009, see "EXPLANATORY NOTE".
- ↑ St Helena, Ascension and Tristan da Cunha Constitution Order 2009, see "EXPLANATORY NOTE". Arkivita el la originalo je 12 March 2010. Alirita 26 September 2009 .
- ↑ Drake and St Helena, privately published by Robin Castell in 2005
- ↑ History: St. Helena homepage. Arkivita el la originalo je 16 July 2012. Alirita 24 December 2009 .
- ↑ Census 2016 – summary report. St Helena Government (June 2016). Arkivita el la originalo je 17 October 2016. Alirita 23 January 2017 .
| ||||||||||||






