Batalo de Millesimo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Batalo de Millesimo, luktita la 13an kaj 14an de Aprilo 1796, estis la nomo kiun Napoleon Bonaparte donis en sia korespondado al serio de malgrandaj bataloj kiuj okazis en Ligurio, Norda Italio inter la armeoj de Francio (generalo Pierre Augereau) kaj la aliancitaj armeoj de Aŭstrio kaj de la Reĝlando Piemonto-Sardio (generalo Giovanni Provera). Tiu batalo okazis ĉe la urbeto Millesimo de la Provinco Savono.

Spite la fakton, ke la francaj trupoj preskaŭ naŭobligis tiujn de la ital-aŭstrianoj (9 000 kontraŭ 1 000) la franca venko estis nur relativa ĉar ili perdis preskaŭ 700 homojn dum la ital-aŭstriaj perdoj estis ĉefe de preskaŭ 900 kaptitoj sed nur malpli ol cent mortintoj.[1]

La Francaj helpa generalo Jean Quenin kaj la kolonelo Pierre Banel, kaj aliflanke la Sardinia Del Carretto estis mortigita. Louis Suchet ascendis kiam lia kolonelo estis mortigita en la atako.[2] La kapitulaco de la kastelo permesis la pluigadon de la franca ofensivo. La 14an de Aprilo, Masséna venkis en la Dua Batalo de Dego. Tuj poste, Napoleono Bonaparte lanĉis sian armeon en senripozan aliron okcidenten kontraŭ la ital-aŭstriaj fortoj de la Colli.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Smith, p 111-112. Boycott-Brown gives Sardinian losses as 150.
  2. Boycott-Brown, p 238-239

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Boycott-Brown, Martin. The Road to Rivoli. London: Cassell & Co., 2001. ISBN 0-304-35305-1
  • Costa de Beauregard, C. A. Un homme d'autrefois: souvenirs recueillis par son arrière-petit-fils. Paris, 1879
  • Smith, Digby. The Napoleonic Wars Data Book. London: Greenhill, 1998. ISBN 1-85367-276-9