Napoleon: Total War

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Napoleon: Total War
Disvolvo Creative Assembly
Eldoninto Sega
Distribuo Sega
Serio Total War
Antaŭita de Empire: Total War
Sekvita de Total War: Shogun 2
Platformo Microsoft Windows
Ĝenro realviva strategio
Ludomaniero unuludanta videoludo
Regilo komputila klavaro
PEGI-klasifiko PEGI 16
ESRB-klasifiko Teen (Adoleskuloj)
vdr
Kovrila arto

Napoleon: Total War ("Napoleono: totala milito") estas strategia komputila ludo aperinta je 2010, disvolvigita de Creative Assembly kaj eldonita de Sega por Windows kaj macOS. Ĝi estas la sesa ludo en la serio Total War. La ludanto rolas Napoleonon Bonaparte aŭ unu el liaj konkurantoj, dum la malfrua 18a jarcento kaj frua 19a jarcento en Eŭropo, Nordafriko, kaj Mezoriento, efektive kreante "alternan historion" de la Napoleonaj Militoj.

Simila al aliaj ludoj en la Total War serio, la ludo havas laŭ-vicajn fazojn kaj realtempajn fazojn. La ludanto regas arme-movadon, ekonomion, kaj urbojn laŭvice sur granda mapo, sed dum bataloj regas soldatoj realtempe sur batalkampo.