Fath-Ali Ŝaho Kaĝaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
An Early Painting of Fath Ali Shah.jpg

Fath-Ali Ŝaho (n. la 5-an de septembro 1772 en Damghan - m. la 23-an de oktobro 1834 en Esfahano) estis la dua ŝaho de Irano el la kaĝaroj. Li regis ekde la 17-a de junio 1797 ĝis la 23-a de oktobro 1834. Li estis filo de Husejn Koli Ĥano, frato de Aga Muhammad Ĥan, unua reĝo de la kaĝara dinastio. Kiam lia onklo estis murdita en 1797, Fath Ali prenis sian lokon.

Lia regado revigliĝis en Persio la artoj kaj la persa pentrarto, samkiel rigita kondut-regularo en la kortego.

Rusa-persa milito (1804-1813)[redakti | redakti fonton]

Dum la komenco de lia regado, la Rusa Imperio prenis la povon en Kartvelio postulita de la persoj. Pro tio ekiĝis la milito inter Persio kaj Rusio. Fath-Ali Ŝaho ordonis la invadon al Kartvelio en 1804, sub la premo de la ŝijaismaj klerikoj. La milito havis komence rimarkindajn venkojn por la persoj, sed Rusio evitis la avangardan teknologion kaj la kanjonojn. Rusio daŭrigis sian kampanjon kontraŭ Persio, pro kio la persoj petis helpon al Britio surbaze de militista interkonsento kiujn antaŭe ili subskribis (la interkonsento estis subskribita post la supreniro de Napoleono en Francio). Tamen, Britio neis helpi Persiob, argumentante ke la militista interkonsento povas efektiviĝi se la atako estus franca, ne rusa.

Persio petis helpon al Francio kaj sendis ambasadiston al Francio kaj tiel okazis fanca-persa alianco per subskribo de la Traktato de Finkenstein. Tamen, tuj antaŭ la dispono de la francoj helpi Persion, Napoleono paciĝis kun Rusio. En ĉi momento, John Malcolm venis al Persio kaj promesis la subtenon de Britio, sed poste li ŝanĝis sian opinion kaj petis al Persio retiriĝi. La rusaj trupoj invadis Tabrizon en 1813 kaj Persio estis devigita subskribi la Traktaton de Gulistano kun Rusio.

Traktato de Gulistano[redakti | redakti fonton]

Pro la sinsekvaj malvenkoj de Persio, post la falo de Lankaran la 1-an de januaro 1813, Fath-Ali estis devigita subskribi la traktaton de Gulistano. La teksto de la traktato estis ellaborita de brita diplomatiulo, Gore Ouseley, estis subskribita de Nikolaj Fjodoroviĉ Rtisĉev el la rusa flanko kaj Haĝi Mirza Abul Hasan Ĥan el la irana, en la vilaĝo Gulistano la 24-an de oktobro 1813.

Pro tiu ĉi traktato iĝis parto de la imperia Rusio ĉiuj urboj, urbetoj kaj vilaĝoj de Kartvelio; la urbetoj kaj urboj ĉe la bordo de la Nigra Maro; ĉiuj urboj, urbetoj kaj vilaĝoj de la ĥanatoj en Transkaŭkazio kaj parto de la ĥanato Taliŝo, inkluzive de Mingrelio, Abĥazio, Imereti, Gurio, ĥanato de Bakuo, ĥanato de Ĥirvan, Derbento, la ĥanato de Karabaĥo, la ĥanato de Ganĝo, la ĥanato de Ŝakio kaj la ĥanato de Kubao.[1] Siaflanke Rusio promesis subteni al Abbas Mirza kiel heredanton al la persa trono post la forpaso de Fath-Ali Ŝaho.

Lastaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Fath Ali ibn Abi Talib poste dungis verkistojn kaj pentristojn por fari libron pri liaj militoj kontraŭ Rusio, inspirita de la Ŝahnameo de Abol-Gasem Ferdoŭsio. Tiu libro, konsiderita de multaj kiel la plej grava persa libro verkita en la kaĝara periodo, estas nomita Ŝahanŝahnamo.

En 1829, Aleksandro Gribojedov, la rusa diplomato kaj dramisto estis mortigita en la ĉirkaŭbarado de la Rusia ambasado en Teherano. Por pardonpeti, la ŝaho sendis al caro Nikolao unu el la plej grandaj diamantoj de sia krono, la ŝaha diamanto.

Kiam lia kara filo kaj kronprinco Abbas Mirza mortis la 25-an de oktobro 1833, Fath Ali ibn Abi Talib nomis sian nepon Mohammed Mirza kiel sian kronprincon. Fath Ali ibn Abi Talib jaron poste mortis, la 23-an de oktobro 1834.

Li estas senprokraste rekonebla en ĉiuj 25 konataj portretoj, plejparte pro sia longa, profunde nigra barbo, kiu atingis lia mallarĝan talion. Unu el tiuj portretoj estas ekspoziciita en la kolekto de la Universitato de Oksfordo.

Krom laŭdantaj kronikoj, la nuraj realaj fontoj kiuj permesas al ni juĝi lian personecon estas tiuj de britaj, francaj kaj rusaj diplomatoj. Tiuj varias multe: pli frue en lia regado ili tendencas portreti lin tiel forta, vireca kaj tre inteligenta. Poste ili komencas indiki lian ekstreman pigrecon kaj avarecon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]


  1. John F. Baddeley, "The Russian Conquest of the Caucasus", Longman, Green and Co., Londres: 1908, p. 90