Saltu al enhavo

Ŝahnameo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝahnameo
Origine perse شاهنامه‎
Ŝahnameo
literatura verko
Aŭtoroj
AŭtoroAbol-Gasem Ferdousio, Abu-Mansur Daqiqi
Lingvoj
Lingvopersa lingvo
Eldonado
Ĝenroepopeo
v • d • r
Paĝo el manuskripta versio de la Ŝahnameo de Ferdousio. Broklina Muzeo.
Ŝahnameo de Ferdousio (935–1020).

Ŝahnameo (perse شاهنامه‎, laŭvorte Ŝahletero aŭ Ŝahlibro aŭ Libro de Ŝahoj) estas la plej fama epopeo en la persa lingvo. Ĝin verkis Abol-Gasem Ferdousio, la plej granda epopeisto de la perslingva literaturo de Persio aŭ Irano. Temas pri la popola eposo por la Granda Irano. Ferdousio kreis ĝin dum 30-jara periodo pr. inter 977 aŭ 980 kaj 1010 p.K. en urbo Tuso en provinco Ĥorasano en la nordoriento de nuna Irano.

La epopeo entenas 60 000 versduojn[1] pro kio Ŝahnameo estas la plej longa epopeo de la mondo verkita de unusola poeto. Ĝi temas pri la antikvaj reĝoj, aŭ ŝahoj de Persio, iam mitecaj. Ĝi rakontas ĉefe la persan mitologion kaj je ioma etendo ankaŭ la historian pasinton de la Persa Imperio el la kreado de la mondo ĝis la Islama konkero de Persio en la 7a jarcento. Nuntempaj Irano, Afganio kaj la ampleksaj regionoj influitaj de la persa kulturo (kiaj Kartvelio, Armenio, Turkio, kaj Dagestano) omaĝas tiun nacian epopeon.

La lingva kaj historia valoroj de Ŝahnameo estas tre gravaj rilate al la persa lingvo kaj Irano. Ferdousio poemis ĝin en la persa lingvo, kiam la araba lingvo regis la landon - ekpost la alveno de la Islamo en Iranon en la 7-a jc p.K. Ŝahnameo per sia interesa enhavo kaj alloga poezia formo epopeeca kaj revivigis la persan lingvon kaj bele re-prezentis la diversajn loĝantojn de Irano - konsistantaj el tre diversaj kaj multaj gentoj - ilian komunan historion kaj identecon.

Tiu verko estas de centra gravo en la persa kulturo, konsiderata literatura majstroverko, kaj definitiva montro de etna kaj nacia kultura identeco de modernaj Irano, Afganio kaj Taĝikio.[2] Ĝi gravas ankaŭ por la nuntempaj aliĝantoj de Zoroastrismo, je tio ke ĝi markas la historiajn ligilojn inter la komenco de la religio kun la morto de la lasta sasanida reganto de Persio dum la islama konkero kaj la finon de la Zoroastra influo en Irano.

La parkerindaj versoj de la verko ĉiam aperas en popolparoloj kaj aŭtoraj tekstoj fierigante kaj la dirantojn kaj la diratojn.

La murdo de Kosro la 2-a en manuskripto de mogola epoko en 1535

Ferdousio ekverkis Ŝahnameon en la jaro 977 kaj kompletigis ĝin la 8an de Marto 1010.[3] Ŝahnameo estas monumento de poezio kaj historiografio, nome la ĉefa poezia memoro pri tio, kion Ferdousio, liaj samtempuloj kaj liaj antaŭuloj konsideris la resuma rakonto de la iama historio de Irano. Jam ekzistis tiaj rakontoj en prozo, kiel ekzemple la Ŝhahnameo de Abu-Mansur Dakiki. Malgranda parto de la verko de Ferdousio, en eroj disaj tra la tuta Ŝahnameo, estas entute de lia propra komponado.

Ŝahnameo estas eposa poemo de ĉirkaŭ 50,000 duversoj, verkitaj en frua Moderna persa. Ĝi estas bazita ĉefe sur samnoma proza kompilaĵo farita en la komenca vivo de Ferdousio en ties naskiĝoloko Tuso. Tiu prozaĵo Ŝahnameo estis siavice plejparte tradukaĵo de Pahleva (Mezpersa lingvo) verko, konata kiel Xwadāynāmag ("Libro de reĝoj"), malfrua sasanida kompilaĵo de la historio de reĝoj kaj herooj de Persio el mitaj tempoj ĝis la regado de Ĥosro la 2-a (590–628). La Xwadāynāmag enhavis historian informaron pri la lasta sasanida periodo, sed ŝajne ĝi ne uzis historiajn fontojn por la komenca sasanida periodo (de la 3a kaj 4a jarcentoj de nia erao).[4] Ferdousio aldonis materialon pluigante la historion al la elpovigo de sasanidoj fare de araboj meze de la 7a jarcento.

Faramarz, filo de Rostam, ploras la morton de sia patro, kaj de sia onklo, Zavareh.

La unua kiu entreprenis la versigon de la Pahlevia kronikaro estis Abu-Mansur Dakiki, samtempulo de Ferdousio, poeto de la kortego de la Samanidoj, kiu subite finigis ĝin post kompleti nur 1,000 versojn. Tiuj versoj, kiuj temas pri la elstarigo de la profeto Zoroastro, estis poste aligitaj fare de Ferdousio, dankinte, en sia propra poemo. La stilo de Ŝahnameo montras karakterojn kaj de verkita kaj de parola literaturo. Kelkaj fakuloj plendas ke Ferdousio uzis ankaŭ Zoroastrajn nask, kiaj tiuj de la nune perdita Ĉihrdad kiel fontoj.

Multaj aliaj Pahleviaj fontoj estis uzataj por komponi la eposon, kaj ĉefe la Kar-Namag i Ardashir i Pabagan, kiu estis origine verkita dum la fino de la sasanida epoko kaj donas rakontojn pri kiel Ardaŝiro la 1-a enpoviĝis kio, pro ties historia proksimeco, ŝajne estas tre verŝajna. Krome la teksto estas verkita en la malfrua mezpersa, kio estis la tuja antaŭaĵo de moderna persa. Tiele, granda parto de historiaj kronikoj el Ŝahnameo estas bazitaj sur tiu eposo kaj estas fakte variaj frazoj kaj vortoj kiuj povas kongrui inter tiuj du fontoj laŭ Zabihollah Safa.[5]

Laŭ unu rakonto de la fontoj, perso nome Dehqan en la kortego de la reĝo Anuŝehraŭan Dadgar estis komponinta enorman libron en prozo, konata kiel Ĥodaj Nameh. Post la falo de la Irana Imperio, Ĥodaj Nameh venis al ekposedo de la reĝo Jakub-i Laith Safari kaj poste la samania reĝo Nuh ordonis al la poeto Dakiki kompletigi ĝin, sed Dakiki estis mortigita de sia sklavo. Ferdousio akiris la libron danke al amiko.

Kai Ĥorso enpoviĝis tenanta la glavon per kiu li ekzekutos Afrasijab pro la murdo de Sijavaŝ.

Sahnameo havigas poezian rakonton de prahistorio kaj historio de Irano, komence el la kreado de la mondo kaj la enkonduko de la artoj de civilizo (fajro, kuirarto, metalurgio, juro), kaj fine ĉe la Islama konkero de Persio. La verko ne estas precize kronologia, sed estas ĝenerala movo tra tempo. Kelkaj el la roluloj vivas centojn da jaroj sed plej el ili havas normalajn vivodaŭrojn. Estas multaj ŝahoj kiuj venas kaj iras, same kiel herooj kaj malbonuloj, kiuj same venas kaj iras. La nuraj longdaŭraj bildoj estas tiuj de Granda Persio mem, kaj sukcedo de sunleviĝoj kaj sunsubiroj, el kiuj ne estas eĉ du ekzakte similaj, kvankam ili ilustracias pri la paŝado de tempo.

La verko estas dividata en tri sukcedaj partoj: nome epokoj "mita", "heroa", kaj "historia".

Patro Tempo, saturneca figuro, estas rememoro de la tragedio de morto kaj perdo, kvankam la venonta sunleviĝo venas, kunportante la esperon de nova tago. En la unua ciklo de kreado, malbono estas ekstera (nome la diablo). En la dua ciklo, estas la komencoj de la familia malamo, malbona konduto, kaj malbono poluanta la homan naturon. La du plej aĝaj filoj de la Ŝaĥo Frejdun sentas malavaron kaj envion al sia senkulpa pli juna frato kaj, pensante ke ilia patro favoras lin, ili murdas lin. la filo de la murdita princo venĝas la murdon, kaj ĉiuj estas enmetitaj en la ciklo de murdo kaj revenĝo, sango kaj plia sango. En la tria ciklo, aperas serio de malbonaj ŝaĥoj. Estas fedreca historio de Ŝaĥo Kaj Kavus, lia edzino Sudabeh, kaj ŝia pasio kaj malakcepto fare de ŝia duonfilo, Sijavaŝ. En venonta ciklo, ĉiuj ludantoj estas nesimpatiaj, egoistaj kaj malicaj. Tiu eposo ĝenerale estas pli malhela ol plej aliaj epopeoj, plej el kiuj havas ioman specon de rezolucio kaj katarso. Tiu tono ŝajnas respeguli du aferojn nome la konkero de la Sasanida Irano, kaj la lastaj tagoj de Persia Zoroastrismo.

Inter la roluloj de la verko estas multaj figuroj, kaj masklaj kaj inoj, kiuj venas tra la originala vidpunkto de la homa kondiĉo fare de Zoroastro. Tiu emfazis la gravon de la homa libera volo. Ĉiuj el la roluloj de Ferdousio estas komplikaj; neniu estas arketipo aŭ marioneto. La plej bonkarakteraj roluloj havas makulojn, kaj la plej malbonajn havas momentojn de humaneco.

Ŝahnameo.

Tradicia historiografio en Irano postulas ke Ferdousio bedaŭris la falon de la Sasanida Imperio kaj la sekva regado fare de "Araboj" kaj "Turkoj". Ŝahnameo estas tiele lia klopodo por konservi la memoron de la oraj tagoj de Persio kaj transmiti ĝin al novaj generacioj tiele ke ili povu lerni kaj klopodi konstrui pli bonan mondon.[6] Kvankam la konservado de antaŭ-islama mit-historia heredo ŝajnas esti inter la ĉefaj celoj de Ferdousio, tamen nombraj fakuloj formale kontraŭis tiujn vidpunktojn.[7]

Influo super la persa lingvo

[redakti | redakti fonton]

Post Ŝahnameo, nombraj aliaj verkoj similaj laŭnature aperis laŭlonge de jarcentoj ene de la kultura sfero de la persa lingvo. Sen escepto, ĉiuj tiaj verkoj estis bazitaj en stilo kaj metodo sur Ŝahnameo, sed neniu el ili povis atingi la saman gradon de famo kaj populareco.

Kelkaj fakuloj kredas, ke la ĉefa kialo, ke la moderna persa lingvo hodiaŭ estas pli-malpli la sama lingvo kiel tiu de la tempo de Ferdousio antaŭ pli ol 1000 jaroj, ŝuldiĝas al la ekzisto mem de verkoj kiel la Ŝahnameo, kiu havis daŭran kaj profundan kulturan kaj lingvan influon. Alivorte, la Ŝahnameomem fariĝis unu el la ĉefaj kolonoj de la moderna persa lingvo. Studi la ĉefverkon de Ferdousio ankaŭ iĝis postulo por atingado de majstrado de la persa lingvo de postaj persaj poetoj, kiel konstatite per multaj referencoj al la Ŝahnameo en iliaj verkoj.

Kvankam 19-a-jarcenta brita iranologo E. G. Browne asertis, ke Ferdousio celkonscie evitis araban vortprovizon, tiu aserto estis defiita per moderna fakularo, specife Mohammed Moinfar, kiu notis ke ekzistas multaj ekzemploj de arabaj vortoj en la Ŝahnameo, kiuj estas efektive sinonimoj por persaj vortoj antaŭe uzitaj en la teksto. Ĉi tio pridubas la ideon de la intenca evitado de arabaj vortoj fare de Ferdousio.[8]

Ŝahnameo.

La Ŝahnameo havas 62 rakontojn, 990 ĉapitrojn, kaj proksimume 50 000 rimajn paretojn, kio igas ĝin pli ol tri fojojn la longo de Iliado de Homero kaj pli ol dek du fojojn la longon de la germana Nibelungenlied. Laŭ Ferdousio mem, la fina eldono de la Ŝahnameo enhavis proksimume sesdek mil distiĥojn. Sed ĉi tio estas ronda figuro; la plej multaj el la relative fidindaj manuskriptoj konservis iom pli ol kvindek mil distiĥojn. Nizami Aruzi raportas ke la fina eldono de la Ŝahnameo sendita al la tribunalo de sultano Mahmud de Gazni estis preparita en sep volumoj.

Kultura influo

[redakti | redakti fonton]

La dinastio de Ŝirvanŝahoj adoptis multajn de siaj nomoj el Ŝahnameo. La rilato inter Ŝirvanŝah kaj lia filo, Manuĉir, estas menciita en la oka ĉapitro de la verko de Nizami nome Lejla kaj Maĝnun. Nizami konsilas al la filo de la reĝo legi la Ŝahnameo-n kaj memori la signifoplenajn diraĵojn de la saĝulo.[9]

Laŭ la turka historiisto Mehmet Fuat Köprülü:

Citaĵo
„ Efektive, malgraŭ ĉiuj asertoj kontraŭe, estas neniu dubo, ke persa influo estis plej grava inter la Selĝukoj de Anatolio. Tio estas klare montrita per la fakto ke la sultanoj kiuj supreniris la tronon post Ghijath al-Din Kai-Ĥusraŭ la 1-a alprenis titolojn prenitajn el antikva persa mitologio, kiel Kai Ĥosroŭ, Kaj Kāvus kaj Kai Kobad; kaj Kai Kobad la 1-a havis kelkajn fragmenton de la Ŝahnameo enskribitaj sur la muroj de Konya kaj Sivas. Kiam ni konsideras hejman vivon en la Konya tribunaloj kaj la sincerecon de la favoro kaj alligitecon de la regantoj al persaj poetoj kaj persa literaturo, tiam tiu fakto [t.e., la graveco de persa influo] estas nekontestebla.[10] ”
La ĉerko de Aleksandro la Granda en Iskandar, folio el la Granda Mongola Ŝahnameo. Tabriz, ĉirkaŭ 1330. Freer Gallery of Art.

Ankaŭ Ŝaho Ismail la 1-a (m. 1524), fondinto de la Safavidoj de Irano, estis tre influita de la persa literatura tradicio, aparte de Ŝahnameo, kio probable klarigas la fakton ke li nomis ĉiujn siajn filojn laŭ roluloj de Ŝahnameo. Dickson kaj Welch sugestas, ke la verko de Ismail nome Shāhnāma-i Shāhī estis celita kiel donaco por la juna Tahmasp la 1-a.[11] Venkinta super la uzbekoj de Muhammad Ŝajbani, Ismail petis al Hatefi, fama poeto el Ĝam (Ĥorasan), verki Ŝahname-ecan eposon pri liaj venkoj kaj lia ĵus establita dinastio. Kvankam la eposon oni lasis nefinita, ĝi estis ekzemplo de masnavioj en la heroema stilo de Ŝahnameo verkitaj poste por la Safavidaj reĝoj.[12]

La influo de Ŝahnameo etendiĝis trans la persa sfero. Profesorino Viktoria Arakelova de la Universitato de Erevano asertis jene:

Citaĵo
„ Dum la dek jarcentoj pasintaj post kiam Ferdousio verkis sian monumentan verkon, heroaj legendoj kaj rakontoj de Ŝahnameo restis la ĉeffonto de la rakontado por la popoloj de tiu ĉi mondoregiono: persoj, kurdoj, guranoj, taliŝioj, armenoj, kartveloj, nordkaŭkaziaj popoloj, ktp.[13] ”

Pri Kartvela identeco

[redakti | redakti fonton]
Rostam mortigas la turanan heroon Alkus per sia lanco, Folio el la Ĝajneska Ŝahnameo. Okcidenta Hindio, ĉirkaŭ 1425–1450. The David Collection.

Jamshid Giunashvili notis pri la konekto de la kartvela kulturo kun tiu de Ŝahnameo jene:

Citaĵo
„ La nomoj de multaj herooj de Šāh-nāma, kiel Rostom-i, Thehmine, Sam-i kaj Zaal-i, troviĝas en la kartvela literaturo de la 11-a kaj 12-a jarcentoj. Ili estas nerekta pruvaro pri malnova kartvela traduko de Šāh-nāma kiu ne plu ekzistas. ... ”
Citaĵo
„ La šāh-nāma estis tradukita, ne nur por kontentigi la literaturajn kaj estetikajn bezonojn de legantoj kaj aŭskultantoj, sed ankaŭ por inspiri la junulon per la spirito de heroeco kaj kartvela patriotismo. Kartvelaj ideologio, kutimaro kaj mondkoncepto ofte informis tiujn tradukojn ĉar ili estis orientitaj al kartvela poezia kulturo. Inverse, kartveloj konsideras tiujn tradukojn verkoj de sia denaska literaturo. Kartvelaj versioj de la Šāh-nāma estas tre popularaj, kaj la rakontoj de Rostam kaj Sohrāb, aŭ de Bījan kaj Maniža iĝis parto de kartvela folkloro.[14] ”
Batalo inter Kai Ĥosroŭ kaj Afrasiab, Folio el Bajsongora Ŝahnameo, kiu estas parto de la Memoro de la Mondo de Unesko. Herat, 1426–1430. Biblioteko de la Palaco Golestan.

Farmanfarmaian en la gazeto Journal of Persianate Studies verkis jenon:

Citaĵo
„ Eminentaj akademiuloj de la persa kiel ekzemple Gvakharia kaj Todua estas bone konsciaj ke la inspiro derivita de la persaj klasikaĵoj de la naŭa ĝis la dekduaj jarcentoj produktis "kulturan sintezon" kiu vidis, en la plej fruaj stadioj de skriba laika literaturo en Kartvelio, la rekomencon de literaturaj kontaktoj kun Irano, "multe pli forte ol antaŭe" (Gvakharia, 2001, p. 481). Shahnama de Ferdousio estis senfina fonto de inspiro, ne nur por alta literaturo, sed ankaŭ por folkloro. "Preskaŭ ĉiu paĝo de kartvelaj literaturaj verkoj kaj kronikoj [...] enhavas nomojn de iranaj herooj pruntitaj de la Shahnama" (ibid). Ferdousio, kune kun Nezami, eble lasis la plej elteneman premsignon en kartvela literaturo (...)[15] ”

Pri Turka identeco

[redakti | redakti fonton]

Malgraŭ kredo subtenita de kelkaj, la Turana Ŝahnameo (kies fontoj estas bazitaj sur Avesto kaj Pahleviaj tekstoj) havas neniun rilaton kun turkoj.[16] La Turanoj de la Ŝahnameo estas irana popolo reprezentanta iranajn nomadojn de la Eŭraziaj Stepoj kaj havas neniun rilaton al la kulturo de la turkoj.[16] Turan, kiu estas la persa nomo por la areoj de Centrazio preter la Oxus ĝis la 7-a jarcento (kie la rakonto de la Ŝahnameo finiĝas), estis ĝenerale iranlingva lando.[17]

Laŭ Richard Frye:

Citaĵo
„ La amplekso de influo de la irana epopeo estas montrita fare de la turkoj kiuj akceptis ĝin kiel sian propran antikvan historion same kiel tiun de Irano... La turkoj estis tiom influitaj de tiu ĉi ciklo de rakontoj ke en la dekunua jarcento p.K. ni trovas la Karaĥanidan dinastion en Centrazio nomante sin la "familio de Afrasijab" kaj tiel ĝi estas konata en la islama historio.[18] ”
Kai Ĥosroŭ kaj Fariburz, Folio el la Big Head Shahnameh. Gilano, 1493–1494. Brita Muzeo.

Turkoj, kiel etno-lingva grupo, estis influitaj fare de la Ŝahnameo ekde la apero de Selĝukoj. [19] La selĝuka sultano Toghrul la 3-a laŭdire deklamis la ŝahnameon svingante sian armilon en batalo.[19] Laŭ Ibn Bibi, 1221, la selĝuka sultano de Rum nome Ala' al-Din Kaj-kubad ornamis la murojn de Konya kaj Sivas per versoj de la Ŝahnameo.[20] La turkoj mem ligis sian originon ne kun turka triba historio sed kun la Turananoj de Ŝahnameo.[21] Specife en Hindio, tra la Ŝahnameo, ili sentis sin la lastaj posteuloj ligitaj al la civilizita mondo per la fadeno de Iranismo.[21]

Multaj persaj literaturaj figuroj, historiistoj kaj biografiistoj laŭdis Ferdousio kaj la Ŝahnameo. La Ŝahnameo estas konsiderita de multaj kiel la plej grava verko en persa literaturo.

Ankaŭ okcidentaj verkistoj laŭdis la Ŝahnameon kaj persan literaturon ĝenerale. Persa literaturo estis konsiderita de pensuloj kiaj Goethe kiel unu el la kvar ĉefaj korpoj de monda literaturo.[22] Goethe estis inspirita per persa literaturo, kiu movis lin por verki lian verkon Okcident-Orienta Divano. Goethe skribis:

Citaĵo
„ Kiam ni turnas nian atenton al paca, civilizita popolo, la persoj, ni devas —ĉar estis efektive ilia poezio kiu inspiris ĉi tiun verkon— reiri al la plej frua periodo por povi kompreni pli freŝajn tempojn. Al la historiistoj ĉiam ŝajnos strange, ke kiom da fojoj ajn lando estas konkerita, subigita kaj eĉ detruita de malamikoj, ĉiam estas certa nacia kerno konservita en ĝia karaktero, kaj antaŭ ol vi tion ekkonas, tie ree aperas delonge konata indiĝena fenomeno. Tiusence estus agrable ekscii pri la plej antikvaj persoj kaj rapide sekvi ilin ĝis la nuna tempo laŭ pli libera kaj konstanta vojo.[23] ”

Biografioj

[redakti | redakti fonton]

Sargozasht-Nameh aŭ biografio de gravaj poetoj kaj verkistoj delonge estis persa tradicio. Kelkaj el la biografioj de Ferdousio nun estas konsiderataj apokrifaj, tamen tio montras la gravan efikon, kiun li havis en la persa mondo. Inter la famaj biografioj estas jenaj:[24]

  1. Ĉahar Maqaleh ("Kvar artikoloj") de Nezami 'Arudi-i Samarkandi
  2. Tazkeret Al-Ŝu'ara ("La biografio de poetoj") de Doŭlat Ŝah-i Samarkandi
  3. Baharestan ("Loĝejo de Printempo") de Ĝami
  4. Lubab ul-Albab de Mohammad 'Aŭfi
  5. Natajej al-Afkar de Moŭlana Muhammad Kudrat Allah
  6. Arafat Al-'Aŝighin de Ohadi Balĝani
Ferejdun pruvas siajn filojn, Miniaturo de Aka Mirak el la Ŝahnameo de Ŝaho Tahmasp. Aga Khan Museum.

Famaj poetoj de Persio kaj la persa tradicio laŭdis Ferdousion. Multaj el ili estis tre influitaj de liaj vekoj kaj uzis siajn genron kaj rakontojn por disvolvi siajn proprajn persajn eposojn, rakontojn kaj poemojn:[24]

  • Anvari notis pri la elokventeco de Ŝahnameo, "Li estis ne nur instruisto kaj ni liaj studentoj. Li estis kiel dio kaj ni estas liaj sklavoj".[25]
  • Asadi Tusi naskiĝis en la sama urbo kiel Ferdousio. Lia Garŝaspnama estis inspirita fare de la Ŝahnameo, kiel li mem atestas en la enkonduko. Li laŭdas Ferdousion en la enkonduko[26] kaj konsideras Ferdousion la plej granda poeto de sia tempo.[27]
  • Masud Sa'ad Salman montris la influon de la Ŝahnameo nur 80 jarojn post ĝia kompono deklamante siajn poemojn en la Gaznavida kortego de Hindio.
  • Otman Moĥtari, alia poeto ĉe la Gaznavida kortego de Hindio, rimarkis, "Vivanta estas Rustam tra la epopeo de Ferdousio, alie ne estus spuro de li en ĉi tiu mondo".[28]
  • Sanai kredis, ke la fondon de poezio faris reale Ferdousio.[29]
  • Nizami Ganjavi estis ege influita de Ferdousio kaj tri el liaj kvin "trezoroj" rilatis al la antaŭislama Persio. Lia Ĥosro-o-Ŝirin, Haft Pejkar kaj Eskandar-nameh uzis la Ŝahnameon kiel ĉefa fonto. Nizami notis, ke Ferdousio estas "la saĝulo de Tus" kiu plibeligis kaj ornamis vortojn kiel novan ĵusedzinon.[30]
  • Attar verkis pri la poezio de Ferdousio: "Malfermu okulojn kaj tra la dolĉa poezio vidu la ĉielan edenon de Ferdousio."[31]
  • En la Baharestan, Jami verkis, "Li venis de Tus kaj lia plejboneco, renomo kaj perfekteco estas bone konataj. Jes, kia bezono estas de la panegiroj de aliaj al tiu viro, kiu verkis versojn kiel tiujn de la Ŝah-nameh?"

Multaj aliaj poetoj, ekz., Hafizo, Rumi kaj aliaj mistikaj poetoj, uzis la bildaron de la herooj de Ŝahnameo en sia poezio.

Persa historiografio

[redakti | redakti fonton]
Paĝo el la manuskripto de Rostomiani, kartvela adaptaĵo de la Ŝahnameo.

La efiko de la Ŝahnameo al persa historiografio estis tuja, kaj kelkaj historiistoj ornamis siajn librojn per la versoj de Ŝahnameo. Malsupre estas ekzemploj de dek gravaj historiistoj kiuj laŭdis kaj la Ŝahnameon kaj Ferdousion:[24]

  1. La nekonata verkisto de Tariĥ Sistan ("Historio de Sistano") verkita ĉirkaŭ 1053.
  2. La nekonata verkisto de Majmal al-Taŭariĥ ŭa Al-Kasas ĉirkaŭ 1126.
  3. Mohammad Ali Ravandi, la verkisto de Rahat al-Sodur ŭa Ajat al-Sorur ĉirkaŭ 1206.
  4. Ibn Bibi, la verkisto de la historia Al-Aŭamir al-'Alaijah, verkita dum la epoko de 'Ala ad-din KajGhobad.
  5. Ibn Esfandjar, la verkisto de Tariĥ-e Tabarestan.
  6. Muhammad Juvajni, la frua historiisto de la Mongola epoko en Tariĥ-e Jahan Guŝaj (Ilĥanlando).
  7. Ankaŭ Hamdollah Mostoŭfi Kazvini ege atentis pri la Ŝahnameo kaj verkis la Zafarnamah surbaze en la sama stilo en la Ilĥanlanda epoko.
  8. Hafez-e Abru (1430) en la verko Majma' al-Taŭariĥ.
  9. Ĥvandamir en la verko Habib al-Sijar ĉirkaŭ 1523 laŭdis Ferdousion kaj faris etendan biografion pri Ferdousio.
  10. La araba historiisto Ibn Athir notis en sia libro La kompleta historio (Al-Kamil), ke, "Se ni nomas ĝin la Korano de 'Ajam [t.e., persoj], ni ne diris ion vane. Se poeto verkas poezion kaj la poemoj havas multajn versojn, aŭ se iu verkas multajn komponaĵojn, ĉiam okazos, ke iuj el iliaj skribaĵoj eble ne estos bonegaj. Sed en la kazo de la Ŝahnameo, malgraŭ la fakton, ke ĝi havas pli ol 40 mil paretojn, ĉiuj ĝiaj versoj estas bonegaj."[32]

Legendoj pri Aleksandro

[redakti | redakti fonton]

La Ŝahnameo enhavas la unuan persan legendon pri Aleksandro la Granda en la tradicio de la Aleksandra Romano. Tri sekcioj de la Ŝahnameo estas dediĉitaj al Aleksandro, okupante pli ol 2 500 versojn en totalo, kaj la vivo de Aleksandro estas la turnopunkto de la verko inter mitaj kaj historiaj regantoj de Irano. Ĝi ankaŭ reprezentas turnopunkton de perslingvaj reprezentadoj de Aleksandro, de negativo en antaŭ-islamaj Zoroastranaj skribaĵoj ĝis pozitivaj.[33][34] Post kiam la Ŝahnameo enkondukis la tradicion de la Aleksandra Romano en la persa, la ĝenro iĝis populara kaj multaj Aleksandro-legendoj estis verkitaj en la lingvo, el kiuj la plej signifaj verkoj ŝuldis multon al la Ŝahnameo. Inter tiuj estas la anonima Iskandarnameh, la Iskandarnameh de Nezami, la Aĝina-i Iskandari de Amir Khosrow, kaj aliaj.[35]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ . A thousand years of Firdawsi’s Shahnama is celebrated. The Ismaili (13a de Majo 2010). Alirita 24a de Majo 2010 . Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-08-05. Alirita 2015-06-04 .
  2. ↑ Ashraf, Ahmad. Iranian Identity iii. Medieval Islamic Period. Encyclopædia Iranica (30a de Marto 2012). Alirita Aprilo 2010 .
  3. ↑ Khaleghi-Motlagh, Djalal. Ferdowsi, Abu'l Qāsem i. Life. Encyclopædia Iranica (26a de Januaro 2012). Alirita 27a de Majo 2012 . “the poet refers... to the date of the Šāh-nāma’s completion as the day of Ard (i.e., 25th) of Esfand in the year 378 Š. (400 Lunar)/8 March 1010”.
  4. ↑ Zaehner, Robert Charles. (1955) Zurvan: a Zoroastrian Dilemma. Biblo and Tannen, p. 10. ISBN 0819602809.
  5. ↑ Safa, Zabihollah. (2000) Hamase-sarâ’i dar Iran, Tehran 1945.
  6. ↑ Shahbazi, A. Shapur. (1991) Ferdowsī: A Critical Biography. Costa Mesa, Calif.: Mazda Publishers, p. [htt://archive.org/details/ferdowsicritical0000shah/e/49 49]. ISBN 0939214830.
  7. ↑ Khatibi, Abolfazl. (1384/2005) Anti-Arab verses in the Shahnameh. 21, 3, Aŭtuno 1384/2005: Nashr Danesh.
  8. ↑ “Šāh-nāma v. Arabic Words”, Encyclopædia Iranica.
  9. ↑ Seyed-Gohrab, Ali Ashgar. (2003) Laylī and Majnūn: Love, Madness and Mystic Longing in Niẓāmī's Epic Romance. Leiden: Brill. ISBN 9004129421.
  10. ↑ Köprülü, Mehmed Fuad (2006). Early Mystics in Turkish Literature. Traduko de Gary Leiser kaj Robert Dankoff. London: Routledge. p. 149. (ISBN 0415366860).
  11. ↑ Dickson, M.B.; kaj Welch, S.C. (1981). The Houghton Shahnameh. Volume I. Cambridge, MA and London. p. 34.
  12. ↑ “Safavids”, Encyclopaedia of Islam.
  13. ↑ . Shahnameh in the Kurdish and Armenian Oral Tradition (abridged). Alirita 28a de Majo 2012 . [rompita ligilo]
  14. ↑ “Šāh-nāma Translations ii. Into Georgian”, Encyclopædia Iranica.
  15. ↑ Farmanfarmaian 2009, p. 24.
  16. 1 2 Bosworth, C.E. "Barbarian Incursions: The Coming of the Turks into the Islamic World Arkivigite je 2013-09-28 per la retarkivo Wayback Machine". En Islamic Civilization, eld. D.S. Richards. Oxford, 1973. p. 2. "Firdawsi's Turan are, of course, really Indo-European nomads of Eurasian Steppes... Hence as Kowalski has pointed out, a Turkologist seeking for information in the Shahnama on the primitive culture of the Turks would definitely be disappointed. "
  17. ↑ Bosworth, C.E. "The Appearance of the Arabs in Central Asia under the Umayyads and the Establishment of Islam". En History of Civilizations of Central Asia, Vol. IV: The Age of Achievement: AD 750 to the End of the Fifteenth Century, Part One: The Historical, Social and Economic Setting, eld. M.S. Asimov kaj C.E. Bosworth. Multiple History Series. Paris: Motilal Banarsidass Publ./UNESCO Publishing, 1999. p. 23. "Central Asia in the early seventh century, was ethnically, still largely an Iranian land whose people used various Middle Iranian languages."
  18. ↑ Frye, Richard N.. (1963) The Heritage of Persia: The Pre-Islamic History of One of the World's Great Civilizations. New York: World Publishing Company, p. 40–41.
  19. 1 2 “Šāh-nāma Translations i. Into Turkish”, Encyclopædia Iranica.
  20. ↑ Blair, Sheila S.. (1992) The Monumental Inscriptions from Early Islamic Iran and Transoxiana. Leiden: E. J. Brill. ISBN 9004093672. “According to Ibn Bibi, in 618/1221 the Saljuq of Rum Ala' al-Din Kay-kubad decorated the walls of Konya and Sivas with verses from the Shah-nama”.
  21. 1 2 Schimmel, Annemarie. "Turk and Hindu: A Poetical Image and Its Application to Historical Fact". En Islam and Cultural Change in the Middle Ages, eld. Speros Vryonis, Jr. Undena Publications, 1975. pp. 107–26. "In fact as much as early rulers felt themselves to be Turks, they connected their Turkish origin not with Turkish tribal history but rather with the Turan of Shahnameh: in the second generation their children bear the name of Firdosi’s heroes, and their Turkish lineage is invariably traced back to Afrasiyab—whether we read Barani in the fourteenth century or the Urdu master poet Ghalib in the nineteenth century. The poets, and through them probably most of the educated class, felt themselves to be the last outpost tied to the civilized world by the thread of Iranianism. The imagery of poetry remained exclusively Persian. "
  22. ↑ (2002) Encyclopedia of Modern Asia. New York: Charles Scribner's Sons. ISBN 0-684-80617-7.
  23. ↑ Azodi, Wiesehöfer. (18a de Aŭgusto, 2001) Ancient Persia: From 550 BC to 650 AD. London: I. B. Tauris. ISBN 1-86064-675-1.
  24. 1 2 3 (1993) “Afarin Ferdowsi az Zaban Pishinian”, Hasti Magazine 4.
  25. ↑ Perse: "آفرين بر روان فردوسی / آن همايون نهاد و فرخنده / او نه استاد بود و ما شاگرد / او خداوند بود و ما بنده"
  26. ↑ Perse: "که فردوسی طوسی پاک مغز / بدادست داد سخنهای نغز / به شهنامه گیتی بیاراستست / بدان نامه نام نکو خواستست"
  27. ↑ Perse: "که از پیش گویندگان برد گوی"
  28. ↑ Perse: "زنده رستم به شعر فردوسی است / ور نه زو در جهان نشانه کجاست؟"
  29. ↑ Perse: "چه نکو گفت آن بزرگ استاد / که وی افکند نظم را بنیاد"
  30. ↑ Perse: "سخن گوی دانای پیشین طوسکه آراست روی سخن چون عروس"
  31. ↑ Perse: "باز کن چشم و ز شعر چون شکر / در بهشت عدن فردوسی نگر"
  32. ↑ QudsDaily. Arkivita el la originalo je 2007-09-28. Alirita 2007-08-25 .
  33. ↑ Wiesehöfer, Josef (2011-01-01), "Chapter Five. The 'Accursed' And The 'Adventurer': Alexander The Great In Iranian Tradition" (in en), A Companion to Alexander Literature in the Middle Ages (Brill): pp. 113–132, doi:10.1163/ej.9789004183452.i-410.56, (ISBN 978-90-04-21193-3), https://brill.com/display/book/edcoll/9789004211933/Bej.9789004183452.i-410_006.xml, retrieved 2024-03-11
  34. ↑ Casari, Mario. (2023) “The Alexander Legend in Persian Literature”, Persian narrative poetry in the classical era, 800-1500: romantic and didactic genres, A history of Persian literature / founding editor - Ehsan Yarshater. London New York Oxford New Delhi Sydney: I.B. Tauris, p. 443–461. ISBN 978-1-78673-664-2.
  35. ↑ Casari, Mario. (2023) “The Alexander Legend in Persian Literature”, Persian narrative poetry in the classical era, 800-1500: romantic and didactic genres, A history of Persian literature / founding editor - Ehsan Yarshater. London New York Oxford New Delhi Sydney: I.B. Tauris, p. 491–504. ISBN 978-1-78673-664-2.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]