Ĥosro la 2-a
Ĥosro la 2-a | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 30-an de novembro 569 en Seleŭkio-Ktesifono | ||||
Morto | 28-an de februaro 628 (58-jaraĝa) en Seleŭkio-Ktesifono, Sasanida Imperio | ||||
Mortis pro | Hommortigo vd | ||||
Mortis per | Senkapigo vd | ||||
Mortigita de | Mihr Hormozd vd | ||||
Religio | Zaratuŝtrismo vd | ||||
Lingvoj | mezpersa vd | ||||
Loĝloko | Tak Kasra vd | ||||
Ŝtataneco | Sasanida Imperio vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Sasanidoj vd | ||||
Patro | Hormizd IV (en) vd | ||||
Edz(in)o | Shirin (en) Maria (en) Gordiya (en) vd | ||||
Infanoj | Kavadh II (en) ( Maria (en) ) Mardanshah (en) ( Shirin (en) ) Javanshir (en) ( Gordiya (en) ) Boran (en) ( Maria (en) ) Farrukhzad Khosrau V (en) ( nekonata valoro) Azarmidokht (en) ( Maria (en) ) Shahriyar (en) ( Shirin (en) ) vd | ||||
Parencoj | Bahram Chobin (en) (frato de edzino) Rostam Farrokhzād (en) (second nephew (en) ) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | guberniestro monarko militestro vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ĥosro la 2-a (Ĥosroes la 2-a en klasikaj fontoj, titole "Aparvez"; poste ŝanĝita al Parviz), "La Venkinto" – (en mezpersa Husrō(y); ankaŭ Ĥusraŭ Parvēz, en nova persa: en farsia خسرو پرویز Ĥosro Parviz), estis la lasta granda reĝo de la Sasanida Imperio, kiu regis el 590 al 628.[1] Li estis la filo de Hormizd la 4-a (reĝis en 579–590) kaj la nepo de Kosroes la 1-a (reĝis en 531–579). Li estis la lasta reĝo de Persio kiu havis pli longdaŭran regadon antaŭ la Islama konkero de Persio, kiu ekis kvin jarojn post lia morto pro murdo. Li perdis sian tronon, poste rekuperis ĝin pere de romia helpo, kaj post jardeko, iris rivali la agadon de Aĥemenida Imperio, kaj konkeris la riĉajn orientromiaj provincoj de Mezoriento; multe el lia regado estis dediĉita al militoj kontraŭ la Bizanca Imperio kaj al luktado kontraŭ povaspirantoj kiaj Bahram Ĉobin kaj Vistahm.
Ĉe verkoj de Persa literaturo kiaj Ŝahnameo kaj Ĥosro kaj Ŝirin (en farsi خسرو و شیرین), nome fama tragedia amhistorio de Nizami Ganjavi (1141−1209), tre prilaborata fikcia versio de la vivo de Ĥosro faris lin unu el plej grandaj herooj de tiu kulturo, same multe kiel amanto kaj kiel reĝo. Ĥosro kaj Ŝirin rakontas la historion de lia amo por la Aramea princino Ŝirin, kiu iĝis lia reĝino post longa amserĉado kun diversaj malfaciloj.