Esfahano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Esfahano
perse: اصفهان
urbo
Naghshe Jahan Square Isfahan modified.jpg
Placo Nakŝ-e Ĝahan
Oficiala nomo: اصفهان
Antikvaj nomoj: Spadana, Spahan, Sepahan, Espahan
Ŝtato Flago de Irano  Irano
Provinco Provinco Isfahano
Historiaj regionoj Safavidoj, Selĝukoj
Montaro Elborz-Montaro
Rivero Zajande
Situo Esfahano
 - alteco 1 590 m s. m.
 - koordinatoj 33°38′00″N 51°39′00″E  /  33.633333°N, 51.65°O / 33.633333; 51.65 (Esfahano)
Loĝantaro 1 583 609 (2006)
Horzono IST (UTC+3,30)
 - somera tempo ISST (UTC+4,30)
Telefona antaŭkodo 0311
Situo enkadre de Irano
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Irano
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Isfahan
Retpaĝo: www.isfahan.ir
Si-o-se Pol
la islama altlernejo Madar e Imam'
Moskeo de Ŝejĥo Lotfolaho

Esfahano (perse, Esfahan, en arabaj literoj, per kiuj la persa skribiĝas: اصفهان , t.e.: esfahAn) iam estis la ĉefurbo de Irano kaj unu el la plej grandaj urboj de la mondo, epitetita "duono de la mondo". Ĝi floris inter 1050-1722, precipe en la 17-a jarcento sub la safavida dinastio, kiam ĝi estis la ĉefurbo de Persio (= nuna Irano). Eĉ hodiaŭ, la urbo restas unu el la plej belegaj de la mondo, havante belegajn avenuojn, kovritajn pontojn kaj multe de palacoj, moskeoj kaj minaretoj. Ĝi estas fama pro sia islama arkitekturo. Kiel AtenoParizo, ĝi estas parto de la kultura heredaĵo de homaro.

Esfahano estas 340 km sude de Tehrano kaj estas la dua plej granda urbo en Irano, havante pli ol unu milionon da loĝantoj. Ĝi staras 1590 m super marnivelo kaj ĝuas 355 mm da pluvo po jaro, simile al Denvero, Usono en alteco kaj sekeco. La temperaturo kutime estas inter 2 kaj 28 C. La urbo staras ĉe la Zajande-Rivero kaj ĉe la ĉefa nordsuda kaj orientokcidenta vojoj de Irano.

Historio[redakti | redakti fonton]

La araboj konkeris la urbon en 642, kaj disvastigis islamon. Ili starigis Esfahanon kiel ĉefurbo de provinco. Dum la 11-a jarcento, la islama filozofo Aviceno loĝis kaj instruis tie. Poste en la jarcento, en 1051, la selĝukido, Toghril Beg, kaptis la urbon, ankaŭ stariginte ĝin kiel ĉefurbo. La urbo floris sub la selĝukidoj ĝis ĉirkaŭ 1200. En 1387, la urbo estis tre sange konkerita de Timuro. La urbo fine ĝuis sian oran epokon dum la 17-a jarcento sub la ŝaho Abaso I, kiu starigis ĝin kiel ĉefurbo de la safavida dinastio. Multo de la belegaj konstruaĵoj estis konstruita dum ĉi tiu tempo. Post jarcento, konkerite de la afganoj en 1722 post sieĝo, la urbo kadukiĝis, multe de ĝi iĝis ruino. Kvankam la afganoj estis la supraĵa kaŭzo de la disfalo de Esfahano, la plej profunda kaŭzo estis la markomerco de Nederlando: Esfahano riĉiĝis per la transtera komerco trans Azion, sed ĉi tiu komerco velkis kiam la nederlandanoj povis transporti la samajn varojn malpli koste trans maron.

Esfahano ne fine reviviĝis ĝis la 20-a jarcento sub la ŝaho Reza Pahlavi.

Hodiaŭ Esfahano estas la dua plej granda urbo en Irano (Tehrano estas unua), farante kahelojn, tapiŝojn, teksaĵojn (precipe de kotono), ŝtalon kaj benzinon. Ĝi havas universitaton kaj metroon. Partnera urbo en Eŭropo estas la universitata urbo Flag of Germany.svg Freiburg en Germanio.

Turismaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La ĉefaj vidindaĵoj estas la Moskeo de Imamo (antaŭe nomita Moskeo de Ŝaho), la Reĝa Palaco, la moskeo de Ŝejko Lotf-ol-laho kaj Placo de Imamo (en la urba centro).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]