Safavidoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La safaida imperio ĉirkaŭ 1512.

La Safavida Reĝlandosafavidoj (1501-1722) (perse: دودمان صفوی) estas konsiderata kiel la plej granda Irana reĝlando ekde la muzulmana konkero de Persio. La safavidoj estis origine de Ardabil, urbo de Azerbajĝano, tiame en la nordokcidento de Irano. Ili estis ĉefe dinastio kiu parolis tjurkan lingvon (azera) sed kun la paso de la tempo ili persiĝis. La safavidoj establis unuiĝintan kaj sendependan Iranan Ŝtaton unuafoje post la muzulmana konkero de Persio kaj ili refirmigis la politikan iranan identecon, kaj establis la ŝijaisman islamon kiel la oficiala religio de Irano. La safavidoj regis en Irano inter 1502 kaj 1722, kvankam kelkaj safavidoj regis ĝis 1760. La reĝlanda armeo atingis cent mil soldatojn.

Historio de reĝoj[redakti | redakti fonton]

Ŝah Abas estis la plej granda reĝo el Safavidaj reĝoj.
Ŝah Abas estis la plej granda reĝo el Safavidaj reĝoj.

Ismail_la_1-a estis unua reĝo de la dinastio, kiu unuiĝis Iranon en la jaro 1501 kaj enoficigis Tabrizn kiel ĉefurbo de la nova reĝlando.[1] Tahmasb la 1-a regis Post Ismail kaj transigis la ĉefurbon al Kazvin, ĉar Tabriz estis proksima al la landlimoj de Otomana Imperio, kiu estis malamiko al Safavidoj kaj povis trafi ilian ĉefurbon. Tahmasb malliberejis sian filon Ismail la 2-an, kiu estis lia kronprinco, en 1557 por dek naŭ jaroj; ĉar Tahmasb timis ke la filo ribelis kontraŭ li kaj preni lin malsupre de la trono. Ismail la 2-a regis por nur unu jaro. Li mortigis pro konspiro aŭ kanaba trodozo probable.[2] Ismail estis sangdrinkegulo kaj mortigis multajn membrojn de la reĝa familio kaj dignulojn de la lando. Sed unu el lia filoj postvivis la masakron: blinda Mohamad Ĥodabandeh. Li estis malforta reĝo kaj pro ĉi tiu malforteco la potencon de Kizilbaŝoj altaĝis. Abas la 1-a kaj Hamzeh Mirza estis filoj de Mohamad Ĥodabandeh kiu batalis kune por akiri la tronon, ke Abas venkis Hamzeh Mirzan fine. En la erao de Abas multajn disvolviĝojn fariĝis ekonomie kaj konstrue kaj politike kaj kpt. Abas batis Kizilbaŝojn malaltaĝi ilian potencon.[3] Sed Abas faris tre malbonan faron, li malliberejis siajn filojn en la haremo por ke ili ne povis konspiri kontraŭ li. La faro kaŭzis analfabetecon de la princoj pri regado. Safi estis unua el antaŭej menciitaj princoj kiu fariĝis reĝo. Li estis ekstrema alkoholisto kiel lia prapatro Ismail la 1-a kaj mortis june. Abas la 2-a fariĝis reĝo kiam li havis naŭ jarojn kaj regis dudek kvin jarojn. Solejman estis sekva reĝo kaj li estis pasinta liajn tagojn en la haremo ĝis la tempo de morto de Abas la 2-a, kiel ĝi estis maniero ekde la erao de Abas la 1-a. Solejman estis malvirtegulo kiel Safi kaj la plej de liaj tagoj trapasis trinke kaj sekse kaj mortige.[4] Soltan Hosejn estis la lasta reĝo, kiu regis super la tuta lando de Irano el Esfehano. Li perdis lian tronon al Afganoj kaj post la reĝo Safava reĝado kolapsis oficiale.[5] Tahmasb la 2-a provis per alianco kun Nader, milita estro de Afŝar tribo, reakiri la lastan tronon de lia patro. Sed Nader post venko super Afganoj forigis Tahmasb la 2-an sur la trono kaj sidigi lian infanon Abas la 3-an anstataŭe. Fine en 1736 Nader mortigis Tahmasb la 2-an kaj Abas la 3-an ambaŭ[6] do si fariĝis ŝaho kaj la dinastio de Afŝaridoj formiĝis.


Reĝo Jaroj de rego
Ismail la 1-a اسماعیل یکم 1501 – 1524
Tahmasb la 1-a طهماسب یکم 1524 – 1576
Ismail la 2-a اسماعیل دوم 1576 – 1577
Mohamad Ĥodabandeh محمد خدابنده 1578 – 1587
Abas la 1-a (la granda) عباس یکم - کبیر 1588 – 1629
Safi صفی 1629 – 1642
Abas la 2-a عباس دوم 1642 – 1666
Solejman سلیمان 1666 – 1694
Soltan Hosejn سلطان حسین 1694 – 1722
Tahmasb la 2-a طهماسب دوم 1729 – 1732
Abas la 3-a عباس سوم 1732 – 1736

Kulturo[redakti | redakti fonton]

La Safavida epoko faris kulturon, kiu estis unika per si mem en multaj aspektoj kiel la Sasanida Reĝlando estis. La skolo de Esfehano estis la pinto de kulturaj agadoj arte kaj filozofie kaj fikhe kaj kpt. La skolo estis afekcianta al la Islamaj mensaj skoloj en Barato.[7]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • غفاری فرد، عباسقلی.، 1392. تاریخ مفصل صفویه (نه جلدی)، انتشارات دانشگاه آزاد (واحد تهران مرکزی)، تهران.
  • تاریخ ایران دوره صفویان، ترجمه یعقوب آژند، نشر جامی، تهران، 1389.
  • معین، محمد.، 1378. فرهنگ فارسی (جلد 5)، امیر کبیر، تهران.
  • لکهارت، لارنس.، 1383. انقراض سلسله صفویه، ترجمه اسماعیل دولت شاهی، علمی و فرهنگی، تهران.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. غفاری فرد، عباسقلی.، 1392. تاریخ مفصل صفویه (جلد اول)، صص110-113
  2. رویمر، ه. ر.، 1389. برآمدن صفویان، در «تاریخ ایران دوره صفویان»، ص69
  3. معین، محمد.، 1378. فرهنگ فارسی (جلد 5)، صص1129و1130
  4. غفاری فرد، عباسقلی.، 1392. تاریخ مفصل صفویه (جلد هشتم)، صص116و167
  5. لکهارت، لارنس.، 1383. انقراض سلسله صفویه، ترجمه اسماعیل دولت شاهی، صص151-155
  6. همان، ص297
  7. نصر، سید حسن.، 1389. فعالیت های فکری و فلسفه و کلام در دوره صفوی، در «تاریخ ایران دوره صفویان»، صص371و372