Karabaĥa ĥanato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Karabaĥa ĥanato

La Karabaĥa ĥanato estis duon-sendependa ŝtato regita de tjurklingva kaĝara familio establita en 1750, sub persa regado, en Karabaĥo kaj apudaj areoj ĝis 1805, kiam la Rusa Imperio gajnis kontrolon de la Karabaĥa ĥanato en 1805 el Irano. Rusa aneksado de Montara Karabaĥo ne estis formaligita ĝis la Traktato de Gulistano en 1813, kie, kiel rezulto de Rus-Persa Milito (1804-1813), Fat′h Ali Ŝaho Kaĝaro de Irano oficiale cedis Karabaĥon al la caro Aleksandro la 1-a. La ĥanato estis aboliciita en 1822, post kelkaj jaroj da rusa toleremo al ĝiaj islamaj regantoj, kaj provinco, kun armea administracio, estis formitaj.

La 14-an de majo 1805 la Traktato de Kurakĉajo inter Ibrahim Ĥalil Ĥano kaj la rusa generalo Pavel Cicianov estis subskribita, transdonante la Karabaĥan ĥanaton al la rusoj.