Ŝuŝo (urbo)
Ŝuŝo | |||
---|---|---|---|
Blazono | |||
Administrado | |||
Retpaĝaro | www.shusha-ih.gov.az [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 4 446 (2015) [+] | ||
Loĝdenso | 808 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 45′ N, 46° 45′ O (mapo)39.7546.75Koordinatoj: 39° 45′ N, 46° 45′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 1 420 m [+] | ||
Areo | 5,5 km² ( 550 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+04:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Ŝuŝo (armene Շուշի Ŝuŝi; azerbajĝane Şuşa) estas urbo en la disputata regiono Montara Karabaĥo en Suda Kaŭkazio. Ĝi estas sub la rego de la memproklamita Respubliko Montara Karabaĥo ekde ĝia kapto en 1992 dum la milito en Montara Karabaĥo. Tamen, ĝi estas de jure parto de la Respubliko Azerbajĝano, kun la statuso de administra divido de la ĉirkaŭa Rajono Ŝuŝa. Je 1400-1800 metroj alte en la pitoreskaj karabaĥaj montoj, Ŝuŝo estis populara monturba feriejo en la sovetia epoko kun milda klimato, pura aero kaj idila situo[1]. Nuntempe ĝi estas la ĉefurbo de la provinco Ŝuŝo.
Post ĝia uzado kiel antikva fortikaĵo de la armena princlando de Varando, Ŝuŝo iĝis la ĉefurbo de la Karabaĥa ĥanato. La urbo iĝis unu el la kulturaj centroj de la Suda Kaŭkazio post la rusa konkero de la regiono en la unua duono de la 19-a jarcento. Kun la tempo, ĝi fariĝis sidejo de multaj intelektuloj, poetoj, verkistoj kaj speciale, muzikistoj (ekz., la aŝikoj, kantistoj de mugamo, kaj ludistoj de komuzo).
Ŝuŝo estis la sola granda setlejo en la Aŭtonoma Provinco Montara Karabaĥo kiu havis grandan kvanton de azeraj loĝantoj. En 1977 estis deklarita rezervejo la azerbajĝanaj arkitekturo kaj historio de Ŝuŝo. La urbo estis ofte referita kiel "muzika ĉefurbo aŭ konservatorio de Transkaŭkazio".
Armena kulturo[redakti | redakti fonton]
La urbo estis ankaŭ grava centro de armena kultura kaj ekonomia vivo ĝis la fino de la Unua Mondmilito, kune kun Tbiliso, estis unu el la du ĉefaj urboj de la armena Transkaŭkazio kaj la centro de memreganta armena princlando en la jaro 1720. Ĝi ankaŭ havis religiajn kaj strategiajn gravecon por la armenoj, situo de la katedralo Gazanĉecoc, la preĝejo Kanaĉ Ĵam kaj ĝi estas ligita al Armenio tra la Koridoro de Laĉino.
Post la konkero de Ŝuŝi en 1992 de la armena fortoj, ĝia loĝantaro draste malpliiĝis kaj nun estas preskaŭ ekskluzive armenaj loĝantoj (3,191). En 2016 la konflikto inter Montara Karabaĥo kaj Azerbajĝano pli kaj pli akriĝis dum kvartaga milito pagata kun la vivo de junaj homoj[1].
Famuloj[redakti | redakti fonton]
Frataj urboj[redakti | redakti fonton]
Bildgalerio[redakti | redakti fonton]
Zaal ĉe la azeroj en Ŝuŝo, 1865, de Vasilij Vereŝĉagin
Ruinoj de la armena duono de Ŝuŝo post la azera pogromo en marto 1920.
Moskeo Juĥari Govhar Agha el 1888
La Katedralo Gazanĉecoc finkonstruita en 1887
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ 1,0 1,1 (nl) Erika Fatland, De Grens (La landlimo), p. 351-354, De Geus, 2019, ISBN 978 90 445 4087 1, origina titolo 'Grensen - Eine Reise Rundt Russland'. (Landlimoj - vojaĝo ĉirkaŭ Ruslando).
- ↑ A Joint Declaration was signed on fraternization of Gyöngyös city at the foot of the Mátra, the highest mountain range in Hungary, with the occupied Shusha town of Azerbaijan.