Moskeo Juĥari Govhar Agha

El Vikipedio, la libera enciklopedio
moskeo Juĥari Govhar Agha
Yuxarı Gövhər Ağa məscidi
moskeo
Loko
Municipo Ŝuŝo
Bazaj informoj
Religio islamo
Rito ŝijaismo
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Karbalayi Safikhan Karabakhi
Konstrustilo islama arkitekturo
Konstruado 1768–1885
Specifo
Ligiloj
vdr

La moskeo Juĥari Govhar Agha (azerbajĝane Yuxarı Gövhər ağa məscidi, armene վերին մզկիթ) estas moskeo situanta en la urbo Ŝuŝo en la pridisputata regiono Montara Karabaĥo. La moskeo ankaŭ portas la nomon Boyuk Juma (Granda Moskeo) de Govhar Agha (azerbajĝane Gövhər Ağanın Cümə məscidi).

La azera nomo signifas supra moskeo Govhar Agha, ĉar estas plia, pli malgranda, samnoma moskeo en la proksimeco, kiu situas iom pli sube. Ambaŭ moskeoj estas konsideritaj simboloj de la azerbajĝanaj kaj islamaj loĝantoj de la urbo. La konstruaĵo situas ĉe la ĉefa strato kaj konsistigas grandan parton de arkitektura komplekso inkluzive de madraso, butikoj, kaj domoj konstruitaj fare de la sama arkitekto. La konstruado de la moskeo estis komencita jam en 1768, sed estis ĉesigita por longa tempo. La konstruo tiam estis rekomencita kaj kompletigita en 1883-1885 fare de la arkitekto Karbalayi Safikhan Karabakhi.

la interna preĝhalo, dividita per 6 ŝtonkolonoj

La moskea preĝhalo estas tri-nava en kvadrata formo dividita per 6 ŝtonkolonoj. La tri-traba verando en la norda sekcio de la moskeo donas al ĝi ortangulan formon.

La moskeo havas du minaretojn. La interno de la preĝhalo ricevas lumon de duoblaj fenestroj. La du minaretoj apud la fasado konsistigas la verandon. La konstruaĵo de la moskeo estis konstruita el ŝtono dum la du minaretoj estas faritaj el brikoj. La minaretoj havas cilindrajn formojn kun horizontalaj zonoj kun ĉiu sekcio metita en distingita brikaro.

La sama konstrupadrono povas esti rigardita en la plej multaj el la moskeoj ĉie en Karabaĥo konstruita fare de Kerbalayi Safikhan Karabakhi.

unu el la nove renovigitaj minaretoj en majo 2020