Le souper de Beaucaire

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Le Souper de Beaucaire)
Le Souper de Beaucaire
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Napoleono Bonaparte
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Eldondato 1793
Ĝenro pamfleto
vdr

Le souper de Beaucaire (La vespermanĝo de Beaucaire) estis politika broŝuro verkita de Napoleono Bonaparte en 1793. Kun la Franca Revolucio en sia kvara jaro, enlanda milito etendiĝis tra Francio inter variaj rivalaj politikaj fakcioj. Napoleono estis enmetita en milita agado, ĉe la flanko de la registaro, kontraŭ iomaj ribelaj urboj de suda Francio. Dum tiuj okazaĵoj, en 1793, li parolis kun kvar komercistoj el la Suda Francio kaj aŭdis iliajn vidpunktojn. Kiel fidela soldato de la Respubliko li respondis siavice, kontraŭis la timojn de la komercistoj kaj malkuraĝigis ties kredojn. Li poste verkis pri sia parolado en la formo de broŝuro, alvokante al fino de la enlanda milito.

Painting of Le souper de Beaucaire by Nouÿ
"Le souper de Beaucaire", priskribis Bonaparte havante vespermanĝon en Beaucaire la 28an de Julio 1793, de Jean Lecomte du Nouÿ, 1869–94.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Doyle, William. (2002) The Oxford History of the French Revolution, 2‑a eldono, Oksfordo: Oxford University Press. ISBN 978-0199252985.
  • Dwyer, Philip. (2007) Napoleon: The Path to Power 1769–1799. Londono: Bloomsbury. ISBN 978-0747566779.
  • Hibbert, Christopher. [First published 1980] (1982) The French Revolution. Londono: Penguin Books. ISBN 978-0140049459.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]