Batalo de Monto Tabor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Loko de la batalo, laŭ mapo de Pierre Jacotin, 1826.

En la Batalo de Monto Tabor, Francaj fortoj sub Jean Baptiste Kléber kontraŭis Otomanajn fortojn estritaj de Abdullah Paŝa al-Azm de Damasko la 16an de Aprilo 1799. Napoleono Bonaparte estis sieĝanta Akkon, kaj Damasko sendis sian armeon por liberigi la sieĝon, operaciante sude de Akko en Palestino.[1]

Ĉiam laŭ okcidentaj fontoj, la fortoj de la Otomana Imperio (ĉ. 35 000) preskaŭ dekobligis la francajn trupojn (dekomence nur 2 500 kaj post la alveno de Napoleono 4 000). Laŭ samaj fontoj eĉ tiele la otomanoj suferis 6 000 perdojn dum la francoj nur 300.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Smith, D. p.151

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Smith, D. The Greenhill Napoleonic Wars Data Book. Greenhill Books, 1998.