Batalo de Montenotte

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Painting shows a man in a blue uniform with white breeches standing on a mountaintop amid a crowd of soldiers. He gestures dramatically with his sword as he holds a French tricolor. Some of the soldiers are firing downhill.
Colonelo Rampon defendante la reduton de la Monto Legino fare de René Théodore Berthon.

La Batalo de Montenotte estis luktita la 12an de Aprilo 1796, dum la Francaj Revoluciaj Militoj, inter la Franca armeo sub estreco de la generalo Napoleono Bonaparte (ĉ. 9 000 homoj) kaj Aŭstria armeo sub estreco de la grafo Eugène-Guillaume Argenteau (ĉ. 6 000 homoj). La francoj venkis en la batalo, kiu okazis ĉe la vilaĝo Cairo Montenotte en la Reĝlando Piemonto-Sardio. Tiu nuntempa urbeto situas en la nordokcidenta parto de Italio. La 11an de Aprilo, Argenteau kondukis 3 700 homojn en kelkaj atakoj kontraŭ de francoj montopinta reduto sed ili malsukcesis kapti ĝin. Matene de la 12a, Bonaparte koncentris grandajn fortojn kontraŭ la tiam superitaj trupoj de Argenteau. La pli forta franca pelo venis en la direkto de la montopinta reduto, sed dua forto falis sur la malforta Aŭstria dekstra flanko kaj superis ĝin. En sia urĝa retiriĝo el la kampo, la forto de Argenteau perdis multe kaj estis tute disorganizita. Tiu atako kontraŭ la areo landlima inter la Aŭstriaj kaj la Sardinia armeoj minacis akre tranĉi la ligon inter la du aliancanoj. Tiu agado estis parto de la Kampanjo de Montenotte. Oni ĉirkaŭkalkulas ke la francoj perdis ĉirkaŭ 880 homojn dum la Aŭstrianoj ĉirkaŭ 2 500.